5
Malgraŭ la senhelpo de HEF al la LKK, la manko da informoj en la paĝaro, la pluvo de la unua tago,
la amaso da pilgrimantoj en la urbo, la senflaga kongresejo, kelkaj el la prelegoj en galega lingvo, la
longa nokta promenado tra la urbo por atingi trinkejon por preskaŭ 20 gekongresanoj, la manko de
prelego de A. Valén… malgraŭ ĉi-tio... estis por mi unu el la plej bonaj hispanaj kongresoj kiujn mi
partoprenis. Dankon al LKK kaj al Lourenzo kiel Prezidanto.
La kongresejo estis bela salono kaj la afiŝoj anoncante nian kongreson estis gluitaj en diversaj lokoj
de Santiago… eĉ en la enir-pordo de la katedralo. Ángel faris belegan kaj profesian desegnon.
Ni kunvenis pli ol 50 esperantistoj, multaj el ili junaj ekstremaduraj gelernatoj de Kani, kaj ankaŭ
eksterlandanoj, germanaj geedzoj kiuj antaŭ la kongreso faris la jakoban anglan vojon. Elvira,
kasistino de LKK, deĵoris en la kongres-budo kie disdonis, kune kun abundaj dokumentoj, belegan T-
ĉemizon kaj dorsosakon.
En mia menso restos la inaŭgura prelego farita de Xesús Alonso Montero, galega historiisto pri
Esperanto kvankam li ne parolas ĝin, la akcepto en la urbodomo kaj la fotografaĵo en la balkono sur
la Placo de Obradoiro, la vizito al la domo-muzeo de Rosalía de Castro kun paroloj de la direktorino
kiu dediĉis sian artikolon de “El Correo gallego” al Esperanto, la ekskurso tra la rio de Arosa kun
abunda bankedo de mituloj kaj vino… la sama tago de la sukceso de Hispanio en la matĉo de la
futbal-mond-ĉampioneco, la vizito al la urbo gvidata tre amuze, en galega lingvo, de Gualteria
Muíños kiu la sekvontan tagon prelegis pri la “malbonaj” virinoj en la ikonografio de la katedralo.
Kaj ankaŭ mi rememoros la viziton al la tegmentoj de la katedralo kiun mi faris kun aliaj kongresanoj
jam private kaj post la kongreso.
Ni faris malgrandan pilgrimadon tra parto de la jakoba vojo ĝis la katedralo, kie ni povis vidi kiel
funkcias la “botafumeiro” kaj kie okazis meso en Esperanto en unu el la ĉapeloj, feliĉe la movado
rekaptis en Valencia al padre Ángel. Dankon al Félix kiu atingis la malfacilan permeson por la meso.
La kultura programo inkludis viziton al Museo de la Galega Popolo, komentita de Suso en Esperanto
same kiel en la Pilgrima Muzeo. En la hispana oni montris la Muzeon pri Nuraj Sciencoj kaj
ekspozicio pri pentraĵoj.
Mi sekvis kurseton pri la galega lingvo gvidata de Valentín kiu estis tre interesa por mi, dum aliaj
kongresanoj partoprenis en kurso de Esperanto.
La LKK programis kunajn manĝojn en malmultekostaj kaj bonaj manĝejoj kiuj multe plaĉis al la
gekongresanoj. Dum la adiaŭa vespero la gekongresanoj partoprenis en brando-brulado (queimada)
en tre agrabla etoso kaj desorĉo en Esperanto.
La fermo, krom la vortoj de la Prezidanto de LKK, inkludis komentojn de partoprenantoj kiuj multe
laŭdis la organizadon kaj gratulis al LKK pro la bonega laboro farita.
Mi pensas ke tiu-ĉi kongreso povas esti la komenco de nova modelo por fari niajn kongresojn pli
allogaj por niaj amikoj ne-esperantistoj kiuj povas vojaĝi kun ni al Esperantaj eventoj.
Kaj por fini mi rakontas anekdoton: en la katedralo, en la tombejo de Sankta Jakobo, la plej sankta
loko ekde mezepoko, estas komputil-ekrano plena de kandeloj kaj sube diras: bv ne lasi monon;
sendu SMS kun “Santiago01” al la numero 25000… ĝis kie ni atingos?
Lupe Sanz Bueno
69a Hispana Kongreso de Esperanto
69a Hispana Kongreso de Esperanto
Kompostelo, de 2a ĝis la 5a de julio - 2010
Kompostelo, de 2a ĝis la 5a de julio - 2010