Dek unu monatojn post la apero de la antaŭa
numero de nia revuo, speciale dediĉita al la
Jakoba Vojo de pilgrimado al Kompostelo
profitante ke 2010 estis Jakoba
Jaro, jen la 86a numero de
HELECO
kies
ĉefa temo estas
la ekonomia krizo en kiu nun-
tempe dronas la tutmonda kapi-
talisma sistemo
.
La ellaborado
de la revuo kaj la subtenado de
la interret-paĝo de la E-Asocio
estas inter la dumjara aktivado
de nia esperantista rondo. Sed la
ĉefa tasko de ĉiu esperantista
grupo estas la instruado pri la
Internacia Lingvo. Tiu rilate ĉiuj
geesperantistoj, ĉefe tiuj de nia
lando, scias kiel malcile estas en
la nuna epoko varbi novajn ge-
lernantojn –kaj eĉ konservi tiujn
antaŭe varbitajn–. Oni povas di-
ri ke tiu estas la plej grava pro-
blemo de nia E-Asocio. Dum la
antaŭaj jaroj ne okazis E-kursoj en nia ejo,
kaj nuntempe estas unu lernanto al kiu
gvidas klason la Prezidanto de nia Asocio,
Carlos E. Carleos Artime.
Kaj temante pri la dumjara vivo
de tiu Asocio ni devas mencii ke
la 16an de novembro de 2010
forpasis nia samideano José Pa-
lacio Tuero.
Li estis 101-jaraĝa,
naskiĝinta en la jaro 1909, la saman
jaron de la fondiĝo de Astura
Esperanta Asocio. Li jam de sia
junaĝo membris en tiu E-Asocio,
kaj partoprenis en la rekuperiĝo de
la E-movado en Gijón post la
CivilMilito. Dum iom da tempo li
apartenis al la komitato de la E-
grupo de Gijón kaj ĝis sia forpaso li
daŭre estis membro de Astura Es-
peranta Asocio. Kun lia morto AEA perdas sian
plej antikvan membron kaj atestanton de la unua
epoko de la esperantismo en Gijón kaj Asturio.
Al liaj familianoj ni kondolencas pro tiu perdo
kaj dankas al ili pro la donaco de lia esperantista
biblioteko al nia E-Asocio.
Eĉ se modestece, en la pasinta
jaro, 2010, ni festis la Zamenho-
fan Tagon. Ĉi foje la geesper-
antistoj de Avilés kaj Gijón kun-
venis en ĉi lasta urbo. En la sek-
va paĝo videblas fotoraporto de
la tiutaga bankedo de la gasam-
ideanoj, okazinta en Restoracio
“Parrilla Muñó”.
La 8an de aprilo de la nuna jaro
okazis la ĉi-jara ordinara asem-
bleo de la membraro de
Astura
Esperanta Asocio
. Oni traktis
en ĝi la kutiman temaron de tiu-
tipaj asembleoj. Post la legado
de la akto de la antaŭa asem-
bleo kaj de informo pri la eko-
nomia situacio de la Asocio, oni
ekzamenis la aktivadon de la
an-taŭa jara periodo kaj oni pri-
studis la farendajn taskojn por la sekva jaro.
Fine, la Prezidanto de la Asocio, Carlos E.
Carleos informis pri la transloki
ĝo de la ejo
de nia Asocio. Okazas ke la Kate-
dro pri Universitata Disvastigo,
en kiu estas enkadrigita nia esper-
antista asocio, devas cedi ĝian ĝis-
nunan domon al la urba adminis-
tracio kaj translokiĝi al la univer-
sitata kampuso de Vieskes. Do, kel-
kaj el la komponaĵoj de tiu insti-
tucio, inter ili nia Astura Esper-
anta Asocio, devas efektivigi jam
tiun translokiĝon. Tiurilate ni jam
pakis
ĉiujn niajn hava
ĵojn (libroj,
revuoj, arkivo…) por esti portataj
kun la koncerna meblaro al la men-
ciita Kampuso. Kiam nia asembleo
estis okazanta, kaj kiam oni redaktis
ĉi tiun informon, ankoraŭ ne estis efektivigita la
transportadon de la materialo kaj oni atendis ke
oni faros tion balda
ŭ poste.