51
Do vi konservas ĝin
por memori la dan -
ĝeron de la ekstre -
mismaj politikoj.
Ne, kara.
Por ke vi ti-
on memoru.
Imagu al vi mem en lando kie viaj samlan -
danoj sekvas la vo ĉon de ekstremisma po -
litikisto al kiu ne plaĉas via religio. Imagu
ke oni forprenas de vi ĉion, ke via tuta fa -
milio estas sendata al iu koncentrejo por
labori sklave kaj esti murditaj. En tiu loko
oni senigas vin e ĉ de via nomo por esti
anstaŭita de numero tatuita surbrake.
Tio nomiĝis Holokaŭsto, kiam milionoj
da homoj pereis nur pro sia
kredaro...
Ho! iu me-
moraĵo de
pli feliĉaj
tagoj.
Ne, de epoko
kiam la mondo
freneziĝis.
Sinjorovia sur -
braka tatu aĵo tu-
te ne estas alloga.
Ĝi estas nur serio
da numeroj.
Oni faris ĝin
al mi infana ĝe.
Mi konservas
ĝin kiel me -
moraĵo.
Pasis pli ol 60 jaroj post la finiĝo de la Dua Mondmilito, en kiu
okazis la organizita tragedio de la Holokaŭsto. Dum la tempo de ti-
am pasinta okazis aliaj amasaj masakroj en la mondo. Ni memoru
la viktimojn de ĉiuj ĉi amasmortigoj, nun pli ol ciam antaŭe, kiam
iuj, kiel la historiisto David Irving kaj aliaj asertas ke la Holokaŭsto
estas mito. Oni devas certigi ke neniam la mondo forgesos tiajn
kruelaĵojn, ĉar ne mankas tiuj, al kiuj plaĉus fari tion denove.
Ne ĉiam oni aljuĝas la Nobel-Premion al tiu, kiu plej meritas ĝin.
La 12an de majo de 2008 mortis iu 92-jaraĝa polino nomata Irena
Sendlerova. En la jaro 2007 ŝi estis proponita de Polio por ricevi la
Nobel-Premion, sed tiu distingo estis aljuĝita, kiel sciate, al la
usona Vicprezidento Al Gore. Kiujn meritojn havis tiu ino por
kandidati al la Nobel-rekompenco? Ni vidu ŝian historion.
Irena Sendler naskiĝis la 15an de februaro 1910 en Varsovio. Ŝia
patro estis kuracisto. Dum la Dua Mondmilito, ŝi vivis en Varsovio
kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi
judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto. En de-
cembro de 1942, iu organizaĵo kreita por helpi la judojn, nomumis
ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara
Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie
estis amasigita pli ol duonmiliono da gejudoj kaptitaj en ĉiuj
teritorioj kontrolitaj de la germana armeo kun la celo ekstermi ilin
iom-post-iom.
Irena atingis por ŝi kaj por alia kunulino dokumentojn de la ger-
manaj aŭtoritatoj por labori en la geto kiel kuracistino por varti la
viktimojn de kontaĝaj malsanoj. La germanoj preferis ke estu poloj
tiuj kiuj zorgu pri la kontaĝaj malsanoj por eviti al si mem tiun
danĝeron. Tiamaniere Irena sukcesis permeson por aliaj kunla-
borantinoj. Laŭlonge de unu jaro kaj duono ŝi sukcesis savi pli ol
2.500 geinfanojn uzante diversajn ruzaĵojn. Unue ŝi eligis ilin en
ambulancoj kiel viktimoj de tifo, sed baldaŭ poste ŝi uzis aliajn
metodojn por kaŝi ilin: sakoj, rub-kestoj, ilar-kestoj, varujoj, ĉer-
koj… La savitaj geinfanoj estis transdonitaj al polaj familioj, al
Varsovia orfejo, al la Fratinoj de la Familio de Sankta Maria kaj
katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Cho-
tomowo, por ke ĉiuj ĉi tiuj zorgadu pri ili ĝis kiam ili povu esti
transdonitaj al iliaj familianoj
Irena volis ke iam tiuj geinfanoj povu rehavi iliajn verajn nomojn,
ilian identecon, personajn historiojn kaj familiojn. Tiucele ŝi el-
pensis iun arkivon en kiu registris la nomojn de la geinfanojn kaj
iliajn novajn identecojn. Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis se-
vere torturita kaj estis kondamnita al mortopuno. La organizaĵo
Żegota kun kiu ŝi estis laborinta en la operacio de liberigado de
geinfanoj savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj
survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭ-
rigis labori por la judaj infanoj.
En 1983 ŝi estis rekonita de la Israela Supera Kortumo kiel “Justulo
inter la nacioj”. En la 10a de oktobro 2003 Irena ricevis la ho-
norigan Ordenon de la Blanka Aglo, la plej altan polan civilan
honorigon.
Oni nomis ŝin: “la patrino de la geinfanoj de la Holokaŭsto”. Iam ŝi
deklaris: La kialo pro kiu mi liberigis la geinfanojn originiĝis en
mia hejmo. Mi estis edukita en la kredo ke ĉiu persono devas esti
kore helpata senkonsidere al sia religio aŭ nacieco.