50
Pro la akuŝaj doloroj suferis la patrino,
sed, aliajn pensojn havis enmense la patrino,
pro doloroj kaj malespero ploris la patrino.
Kio estas, ĉu li aŭ ŝi? demandis la patrino,
kunhelpantaj virinoj respondis al la patrino,
de bela, feliĉa ino estas vi la patrino.
Kion ŝi faros, ploreme pensadis la patrino.
Ĉiam kuraĝa, progresema estis la patrino,
pro sia pasado denove ploris la patrino,
al mizero, malsato rememoris la patrino,
ĉu al ŝi tiu destino? pensadis la patrino,
Pri sia belega bebo, fieris la patrino,
idojn en aliaj landoj, enviis la patrino.
Inter laboroj pasigis la tempon la patrino,
hejmo, kamparo, ĉio dependis de la patrino,
pri la kara filino ĉiam zorgis la patrino,
cerbumadis, pensis konstante pri ŝi la patrino,
ŝi studu, estu klera, opiniis la patrino.
Post du jaroj denove gravediĝis la patrino,
feliĉo, malespero invadis al la patrino,
feliĉon ŝi sentis kiel virino, la patrino,
malesperon, ĉar jen novaj zorgoj por la patrino,
lasta ĝi estu, decidis kuraĝe la patrino.
Tiusence parolis sian edzon la patrino,
li ne multe komprenis al ŝi, esti la patrino.
alvenis tago denove fariĝi la patrino,
jen alifoje akuŝdoloroj por la patrino.
al helpantinoj, sama demando de la patrino,
Kio estas, li aŭ ŝi? scivolemis la patrino,
de forta kaj bela viro, vi estas la patrino,
per tiu sciigo tre trankviliĝis la patrino,
pensis estontan helpon de filo al la patrino.
Pasadis la tempo, malrapide por la patrino,
volis siajn gefilojn, fortajn klerajn, la patrino
ĉeestis lernejon, laŭdezire de la patrino,
lernejo malproksima opiniis la patrino,
sed volis gefilojn tre edukitaj, la patrino.
Sed rekonsideris sian deziron la patrino,
fakte pro troa hejma laboro, por la patrino,
estis kaŭzo ŝanĝi sian projekton, la patrino.
legas kaj skribas iomete, pensis la patrino,
ili revenos lernejon, rezonis la patrino,
kiam eblecoj pliboniĝos, diris la patrino.
Neniam plenumiĝis deziroj de la patrino,
milito ruinigis la celojn de la patrino,
kia estonteco por ili, pensis la patrino,
mizero ilin atendas, konkludis la patrino.
Nova ideo venis al menso de la patrino,
ili devas iri for, jen solvo por la patrino,
bezonata estas mono, asertis la patrino,
sed ili estas tre junaj, rezonis la patrino.
sed neniel rezignis sian celon la patrino,
esploris opiniojn en la tribo la patrino,
kaj tuj malkovris similajn decidojn, la patrino.
Tiel komenciĝis nova vivo, por la patrino,
mia tasko, ŝpari monon, pensis la patrino,
dume miaj gefiloj kreskos, diris la patrino,
jen febro en tuta tribo, konstatis la patrino,
ok jarojn tre laborigajn bezonis la patrino,
bovinojn oni vendis por helpi al la patrino,
kaj alvenis la terura tago por la patrino,
ilia foriro tuŝis koron de la patrino,
ĉu iam mi revidos ilin, pensis la patrino,
ili ekmarŝis, kio plorigis al la patrino,
eĉ for de sia vido, daŭre ploris la patrino,
al ili jam multajn konsilojn donis la patrino,
kiel trapasos la dezerton, pensis la patrino,
ili neniam vidis maron, diris la patrino,
kian landon ili alvenos, revis la patrino.
Pasis jaro, kun pento kaj ploroj de la patrino,
ĉiutage preĝis laŭ tradicie, la patrino,
post du jaroj alvenis novaĵoj por la patrino,
kun letero nervema rapidis la patrino,
ĉe najbarino, ĉar ne sciis legi la patrino,
letero de via filo, diris al la patrino.
Tre detale informis la filo al la patrino,
monaton en dezerto, rakontis al la patrino,
kun malvaro, malsato, sciigis al la patrino,
jes,aliaj homoj ankaŭ sopiris al la patrino,
ni alvenis arbaron, raportis al la patrino,
nu, malfacile ĉion rakonti al la patrino.
Kiam ni enŝipiĝis, memoris al la patrino,
filino kaj fratino digna de vi la patrino,
imagu nin en ŝipo kun penso pri la patrino,
jen ŝtormo, jen danĝero, ni preĝis al la patrino,
falis la filino, la juvelo de la patrino,
nokte mi ŝin ne vidis, aŭdis voki al la patrino,
lastaj vortoj ŝiaj, patrino, patrino, patrino,
najbarino, mi petegas helpu al la patrino.
mia fratino mortis, konsolu al la patrino.
Pri la lando multe por rakonti al la patrino,
laboron trovis, certe tio plaĉos al patrino,
mi ankaŭ studas, ĝi estis celo de la patrino,
jes, ekde ĉi tie ĉion bonan por la patrino,
geamikoj ĉi tie, salutas al la patrino.
ĉiam en mia penso troviĝas vi, la patrino,
morto de filino ne ĉagrenu, al la patrino,
baldaŭ mi troviĝos en la brakoj de la patrino,
eble post du jaroj mi vizitos al la patrino.
Luis Serrano Pérez