Ne okazas ĉiutage tio ke iu brazilano
donas oportunan kaj tre delikatan
vango-frapon al la usonanoj.
Dum debato en iu usona universitato,
oni demandis al eksguberniestro de la
Federala Distrikto de Brazilo kaj nuna
Ministro pri Instruado de tiu lando,
CRISTOVÃO CHICO BUARQUE,
kion li opinias pri la internaciigo de la
Amazonio. Iu usonano en la Unuiĝintaj
Nacioj enkondukis sian demandon, dir-
ante ke li estis esperante la respondon
de humanisto kaj ne de brazilano.
Jen la respondo de Sinjoro Cristóvão
Buarque:
Verdire, kiel brazilano, mi povus nur
poziciiĝi kontraŭ la internaciigo de la
Amazonio. Eĉ se niaj registaroj ne
zorgas laŭdece tiun riĉaĵon, tamen ĝi
apartenas al ni.
Kiel humanisto, estante sentema pri la
risko je klimata degradiĝo kiun la
Amazonio suferas, mi povas imagi ĝian
internaciigon, kiel ankaŭ ties de ĉio
cetera, kio tre gravas por la homaro.
Se la Amazonio, de vidpunkto de hu-
manista etiko, devas esti internaciigita,
ni interneciigu ankaŭ la rezervojn de
nafto de la tuta mondo. La nafto tiel
gravas por la bonstato de la homaro kiel
la Amazonio por nia estonteco. Spite al
tio, la posedantoj de la rezervoj pensas
ke ili rajtas plialtigi aŭ malplialtigi la
elfosadon de nafto kaj plialtigi aŭ ne
ĝian prezon.
Sammaniere, la financa kapitalo de la
riĉaj landoj devus esti internaciigita. Se
la Amazonio estas iu rezervo por la tuta
homaro, ĝi devus ne esti bruligita nur
laŭvole de unusola posedanto aŭ unu-
sola lando. Bruligi la Amazonion tiel
gravas kiel la senlaboreco okazigita de
la arbitrecaj decidoj de la spekulantoj
de la tutmondiĝo. Ni devas ne permesi
ke la financaj rezervoj estu uzataj por
bruligi kompletajn landojn en la volupt-
eco de la espekulado.
Ankaŭ, antaŭ ol ties de la Amazonio, mi
ŝatus vidi la internaciigon de la grandaj
muzeoj de la mondo. La Luvro devus ne
aparteni nur al Francio. Ĉiu muzeo en
la mondo estas gardanto de la plej
valoraj kaj belaj objektoj produktitaj
de de la homa genio. Oni devas ne
permesi ke tiu kultura heredaĵo, kia
estas la Amazonia natura riĉaĵo, estu
manipulata kaj detruata laŭ la plaĉo de
unusola posedanto aŭ unusola lando.
Antaŭ ne multe, iu japana milionulo
decidis enterigi, kune kun li, iun
pentraĵon de granda artisto. Male, tiu
pentraĵo devus esti internaciigita.
Dum okazas ĉi tiu renkontigo, en la
Unuiĝintaj Nacioj estas okazante la
Foro de la Jarmilo, sed iuj land-
prezidantoj malfacile povas parto-
preni, pro iuj malagrablaj situacioj
okazintaj en la usona landlimo. Tial, mi
pensas ke Nov-Jorko, kiel sidejo de la
Unuiĝintaj Nacioj, devus esti inter-