Esperanto ne konstituas nur iun lingvan instru-
menton de interŝanĝo, sed ankaŭ reprezentas la
celadon de la egaleco. Esperanto povus permesi la
komprenon inter la grandaj sociaj grupoj de ĉiuj
landoj preter la lingvaj kaj politikaj baroj, sen ne-
ceso je perantoj kaj kun senlima enhavo.
Kvankam Esperanto ne estus la panaceo kontraŭ la
konfliktoj kaj la militoj, ĝi, jes ja, povus, ĉiukaze,
iĝi helpilo por la demokratia solvo de konfliktoj
internaciskale kaj rimedo por la egalrajteco en la
interkomunikado.
4. Esperanto en la socio de la informado
La ŝanĝoj okazintaj fine de la 20a jarcento daŭre
multobligas la realaĵon de granda socia efiko
kompareblaj al tiuj de la Franca Revolucio kaj de
la presarto de Gutenbergo, kies resono similas al
la Kopernika Revolucio en la historio de la
homaro.
La teknologia kaj socia transformiĝado daŭre
akceliĝas kaj trudas la disvolvigon de la kono.
Nuntempe, la kono de la homaro duobliĝas ĉiu
kvara jaro, kaj oni kalkulas ke en la jaro 2010 ĝi
duobliĝos ĉiu 37a tago.
Laŭmezure ke multobliĝas la kono, pligrandiĝos la
sciencaj kaj teknikaj terminoj, aperante tiele defíoj
por la terminologiistoj kiuj demarŝas la lingvojn.
La lingvoj estas la nepre necesaj iloj por transporti
kaj disvastigi la akiritan konon de generacio al ge-
neracio far la homoj. La kreado de la parolataj aŭ
skribitaj vortoj, normigitaj por la interkomunikado
estas iu el la plej gravaj inventoj de la homaro.
La organizado de konferencoj, sciencaj kolokvoj
aŭ seminarioj eblas dank’ al la uzado de la ling-
voj, kaj estas ankaŭ la ekzisto de la lingvoj tio kio
ebligas la disvolviĝon de la scienco kaj la teknolo-
gio, la esplorado de la historio, sociologio, la prak-
tika aplikado de la scienco aŭ la literaturo kun la
celo plibonigi la socion.
La transsendilo de la specialigita informo estas la
Terminologio, tiucele estas nepre necesa ke la
lingvoj ĉeestu en ĉiuj terenoj de la socia vivo,
atentante pri la neceso je komunikado.
5. Esperanto kaj terminologio
Laŭ la defino provizita de la interreta enciklopedio
Vikipedio, terminologio signifas: "iu specialigita
vortkolekto de iu fako aŭ de iu ajn okupo al kiu iu
ajn grupo dediĉas signifan parton de sia vivo". Fo-
je tiu termino estas nomata slango.
La teknika terminologio evoluas pro la neceso de
la fakuloj de iu afero interkomunikiĝi kun ĝusteco
kaj rapideco, kaj pro tio ĝi estas nepre necesa kaj
dezirinda. Ĉi tio permesas al la fakuloj inter-
komunikiĝi sen la neceso detale priskribi ĉiun
koncepton. Sed foje ĝi efikas malfavore eksklud-
ante tiujn kiuj superregas la specialigitan ĵargonon
de tiu grupo. Ĉi tio povas okazigi malfacilaĵojn
kiam, ekzemple, iu paciento ne kapablas sekvi la
diskutadon de la kuracistoj kaj pro tio li ne povas
kompreni sian propran sanstaton aŭ kuracad-pro-
cezon. Tio okazigas problemojn ankaŭ kiam fak-
uloj de malsamaj sed interrilatigitaj aferoj uzas
malsamajn fakterminarojn kaj tiele ili ne povas
kompreni alies laboron. Ekzemple, ekzistas iu
duobligita disvolviĝo inter la psikologio pri la
sciado kaj la interagado homo-komputilo, parte
tiukaŭze .
La procedoj por la demarŝado de la lingvoj estas:
♦ Inform-storado.
♦ Datum-tenado kaj ricevo de novaj datumoj.
♦ Renovigo kaj modifo de la datumoj se necese.
♦ Normigo de la terminoj.
♦ Distribui la terminologiajn kolektojn, en formo
de vortaroj, glosaroj, unuligvaj aŭ plur-lingvaj
leksikaroj…
La ĝenerala procedo estas: lokalizi terminologian
informon; organizi ĝin; transigi kaj uzi la termi-
nolgiaĵojn. En Esperanto, la ĝenerala vortkolekto
devenas proksimume 75 procente el la latina ling-
vo kaj romidaj lingvoj, 20 procente devenas el
germanaj lingvoj kaj la cetero el slavaj lingvoj,
kiel la rusa kaj la pola, influoj kiuj evidentiĝas
ĉefe en ĝia sintakso kaj ĝia morfologio.
La vortoj, kiujn oni prenis, estis elektitaj tiamani-
ere ke ili estu kiel eble plej rekoneblaj, kiel en la
kazo de la vorto "radio", kiu, kvankam ĝi estas la-
tina, estas internacie uzata. Esperanto estas foneti-
ka, ĝi ĉiam estas prononcata laŭ la skribo, ne ha-
vas mutajn literojn, nek esceptojn.
Nuntempe Esperanto estas lingvo tute disvolvita.
Komence ĝi havis ĉirkaŭ 1.000 radikojn, el kiuj
eblis formi 10.000 aŭ 12.000 vortojn. Nuntempe la
vortaroj de Esperanto ofte enhavas inter 15.000
kaj 20.000 radikojn, el kiuj oni povas formi cent-
milojn da vortoj, kaj la lingvo daŭre evoluas: iu
Akademio de Esperanto, kies celo estas defendi
kaj kontroli la disvolviĝon kaj naturan evoluon de
la Esperanta idiomo, laŭ la kriterioj de la
“Fundamento” de la lingvo, difinitaj de ĝia ini-
ciatinto, L. L. Zamenhof, kontrolas la nuntempajn
tendencojn. Laŭlonge de la tempo, la lingvo estis
uzata, fakte, por ĉiu ajn imagebla afero, iuj el ili
polemikaj aŭ problemaj. Esperanto eĉ estis mal-
permesita, kaj ties parolantoj persekutitaj, tiel fare
de Stalino, kiu akuzis ĝin esti lingvo de "kosmo-
politoj", kiel de Hitlero, ĉar ĝi estis lingvo de ju-
doj. (Zamenhof, la kreinto de la lingvo, estis ju-
do). Dank’ al ĝia uzado en malgrandaj kolektivoj,
ĉefe en la sino de multaj familioj kiuj prezervas