Rilate al la argumentoj kaj kritikoj kontraŭ la internacia lingvo oni konstatas ke ili ne estas tute nekonataj
de ni ĉar ni, la geesperantistoj, estas partoprenantoj en la polemiko inter ambaŭ pozicioj kaj multfoje
devis alfronti tiujn malfavorajn argumentojn. Sed, inter la grupoj kaj hom-tipoj kiuj konstraŭstaras nian
idealon ne estas strange ke inter ili estas kolektivoj kiuj pozicias ĝuste kontraŭ la homfavoraj idealoj de la
esperantismo: rasistoj, ŝovinistoj, superregantaj ekspluatantaj soci-klasoj, tutmonda superreganta
potenco… kaj ĉefe, estas inter la konstraŭstarantoj personoj kiuj ne konas Esperanton, personoj kiuj
kritikas, sen baza kono, aferojn kiujn ili ne konas.
Javier Martínez Romera pritraktis la temon: Esperanto kaj kino. La laboraĵo estas dediĉata al tio kion
ĝia aŭtoro nomas “la malfacila rilato inter Esper-
anto kaj la kino”. Same kiel alia kursano kiu pri-
studis ĉi tiun temon, ankaŭ Javier Martínez kons-
tatis ke estis magra la produktado de filmoj kun
esperantista enhavo. Sed ĉi tiu signalas tion kion li
konsideras iu kialo de tiu manko: li diras ke la
malabundeco de esperantaj filmoj eksplikeblas pro
la geografia dislokiĝo de la membraro de mal-
granda kolektivo kia estas la tutmonda esperantist-
aro. Inter la filmoj, kiujn li citas, kiuj iamaniere
rilatas al la internacia lingvo, estas iuj jam menci-
itaj en la eseo de Ángela Blum, sed estas aliaj ne menciataj tie. Angoroj kaj Incubus estas du filmoj tute
parolataj en Esperanto. En la usona filmo Road to Singapore Esperanto estas uzata kiel ekzota elemento
por la kantado de la indiĝenoj de iu Pacifika insulo. En aliaj filmoj la uzo de Esperanto respondas al aliaj
postuloj, ekzemple, en La granda diktatoro estis por ne kompromiti la neŭtralecon de Usono en la Dua
Mondmilito en la epoko de la filmado. Sed oni uzas la internacian lingvon ĉefe en sciencfikciaj filmoj.
María Pascual Cabrerizo prilaboris la temon: La Esperanta leksikono: etimologio. La celo de tiu labor-
aĵo estis esplori la radikojn el kiuj formiĝis la Esperantaj vortoj kaj tiele analizi la ĉeesto de la diversaj
idiomoj en la origino de la internacia lingvo. Sed por tiu studo la aŭtorino de ĉi tiu artikolo prenis kiel
specimeno serion de cent vortoj komenciĝantaj per la litero m. Ŝi notis ke Zamenhof kreis la Esperantan
leksikonon post konsultadi vortarojn de diversaj lingvoj kaj identigi la komunajn radikojn kiuj igis iujn
vortojn kompreneblej en multaj idiomoj, ĉefe la neolatinaj, slavaj kaj germanaj.
La literaturo en Esperanto estas la temo elektita de Susana Pascual Cabrerizo. La celo de tiu studo estis
registri la plej gravajn aspektojn de la historio de la literaturo en la internacia lingvo, la plej elstarajn
aŭtorojn kaj ties ĉefajn karakteraĵojn. Susana same atentis pri la originalaj verkoj en Esperanto kiel pri la
tradukita literaturo al tiu lingvo. Ŝi asertas ke la literaturo en Esperanto, same kiel tiu de aliaj lingvoj, ne
havas nur iun celon artan sed ankaŭ propagandan, t. e. de propagando de la ideoj kiujn oni diskonigas per
la universala lingvo kaj ankaŭ de propagando de Esperanto mem. En la eseo oni priskribas sufiĉdetale la
diversajn etapojn de la literaturo en esperanto kaj ties ĉefajn aŭtorojn kaj karakteraĵojn.
La lasta kontribuaĵo de la gekursanoj estas la artikolo de Cristina Sánchez Barbero, titolita: La historio
de Esperanto en Interreto. La aŭtorino alte taksas la valoron kaj utilecon de Interreto por la diskonigo
de ĉiu ajn afero kaj la manieron kiel tiu interkomunikilo favoras la disvastigadon de la internacia lingvo.
Estas en la monda reto milionoj da paĝoj en, per kaj pri Esperanto. En la epoko kiam tiu artikolo estis
verkita troviĝis en la reto proksimume 20 milionoj da paĝoj pri Esperanto, ĝis hodiaŭ tiu nombro
plialtiĝis al pli ol 52 milionoj.
La lasta akto de la kurso estis nova prelego de Juan Miguel Zarandona. La titolo de la konferenco
estis: Ĉu povas Esperanto kaŝi ian neatenditan danĝeron? La distopika vizio de Robert Hugh
Benson (1871-1914). La preleganto pritemis la verkon La Mastro de la Mondo de Robert Hugh
Benson, brita anglikana pastro konvertita al la katolikismo. En tiu verko oni prezentas estontecan
mondon, totalisman, en kiu oni parolas Esperanton. En la novelo de Benson Esperanto estas
prezentata kiel ilo de satana sistemo serve de la Antikristo.
La preleganto, post sin demandi ĉu estas iu averto pri danĝero je distopika (kontraŭ-utopia) evoluo
de la homa historio en kiu Esperanto ludus la malfeliĉan rolon antaŭviditan de Benson, respondas
ke li estas certa ke ne eblas ke tio okazu. Laŭ li, estas en Esperanto iu interna sekreto, malfacile
eksplikebla, kiu protektas ĝin el ĉiu troigo, eksceso aŭ malrespondeco. Unu jarcento post la timiga
antaŭsento de Benson, Esperanto daŭre estas la nobla idealo kiu estis ĉiam ekde ĝia naskiĝo.