Matilde Asensi
Naskiĝis en Alakanto kaj
studis ĵurnalismon en la
Aǔtonoma Universitato de
Barcelono. Dum tri jaroj ŝi
laboris en la inform-servo
de Radio Alakanto. Poste
ŝi rolis kiel responsulino
de la loka kaj provinca in-
formado de RNE (Landa
Radio de Hispanio) kaj
samtempe kiel ĵurnalistino
de pluraj inform-medioj.
En 1999 ŝi publikigis sian
unuan novelon: La sukce-
na salono, kun traduko al
diversaj lingvoj. Sekvis
poste aliaj noveloj Iaco-
bus (2000), La Lasta Ka-
tono (2001), La perdita
origino (2003), Peregri-
natio (2004), Ĉio sub la
ĉielo (2006), Firma tero
(2007), Venĝo en Seviljo
(2010)… Ŝi ricevis plurajn
literaturajn premiojn,
Tiu verko, laǔ aserto de ties aǔtorino mem, estas kvazaǔ omaĝo al la Jakoba
Vojo. La titolo de la libro, Peregrinatio, estas latinlingva vorto kiu signifas
pilgrim(ad)o. La tuta teksto de la verko estas kvazaǔ letero, datita en la jaro
1324, kaj skribita de la eks-kavaliro hospitalano Galcerán de Born, protagonisto
de la novelo Iacobus, iu antaǔa verko de la sama aǔtorino. Galcerán, zorgo-
plena pro la informo kiun li ricevadas pri lia filo, Jonás, kaj ties diboĉa viv-
maniero en la Barcelona kortego, decidas sendi al li tiun leteron kiu enhavas tre
precizajn ordonojn por la junulo kaj kiu estos por li sia Liber peregrinationis,
(Pilgrima Gvidlibro). Akompanata de iu kavaliro de la portugala ordeno de
Kristo (antikvaj templ-kavaliroj), Jonás de Born komencos novan etapon de sia
vivo ĵurante kiel inicita kavaliro celante fariĝi nobelo kaj ĉampiono de la
antikva Saĝeco. Por tion atingi li devos trairi la Vojon al Kompostelo kiel
pilgrimanto kaj malkovri la magion kaj la simbolismon kiuj troviĝas en tiu irejo
pripensante serioze kaj longdaǔre pri sia estonteco kaj plenumante ĉiujn ritojn
de inicado.
Lia trairado pasas, ekde Roncesvalo, tra Jako, en kies termo-banejoj li plenu-
mos la antikvan riton de la Baptado, sin merĝante en la varma akvo sub la luna
lumo kiel simbolo de interna pureco. Aliaj ritoj de la inicad-procezo li devos
travivi en aliaj lokoj: Eunato, San-Millan, Villasirgo, Carriono, Vilar-de-
Donas,.. Post Kompostelo, li devos daǔrigi la irado ĝis Finistero kie li devos
ricevi spadon el la manoj de iu nobelo. Laste, en Lisbono la reĝo Don Diniso
nomumos lin nobelon de la reĝa ĉambro metante la spadon sur lia ŝultro.
Kalkaj legintoj de tiu libro, eĉ inter tiuj al kiuj tre plaĉas la verkoj de Matilde
Asensi, sin montras elrevigitaj pri Peregrinatio kaj asertas ke ĉi tiu novelo estas
kvazaǔ represado de la novelo Iacobus sed sen la intrigo kaj la intereso de ĉi
lasta. Kurioze, Peregrinatio pli plaĉas kaj estas favore pritaksata de tiuj kiuj ne
estis antaǔe legintaj la alian romanon, Iacobus. Iuj opinias ke Peregrinatio
devas esti vidata kiel gvidlibro por pilgrimantoj, kiu detale eksplikas la teniĝon
kaj la agadon kiun oni devas efektivigi por laǔŝate plenumi la postulojn de la
pilgrimado al Kompostelo tra la Vojo. Legante la libron kun tia teniĝo oni
povas senti kvazaǔ oni estus farante la Jakoban pilgrimadon.
La libro estas bele ilustrita per multaj desegnaĵoj kaj bildoj antikvaj, de la 12a
kaj 13a jarcentoj.