34
Kiu rilato ekzistas inter la anser-ludo kaj la pil-
grim-Vojo al Kompostelo? Kelkaj verkoj pri la Ja-
koba afero mencias tiun rilaton. Kvankam ili ne
ĉiam koincidas en ĝia interpretado, estas inter ili,
tamen, kelkaj komunaj elementoj kiujn indas pri-
konsideri. En Interreto, el kie estis prenita multaj
bildoj kaj informoj pri la Jakoba temo, estas trov-
eblaj kelkaj materialoj pri ĉi tiu afero.
Pri la origino de la ludo apenaŭ oni scias ion kaj
ankaŭ estas sufiĉe malcerta la vera rilato de ĝi kun
la Vojo al Kompostelo, kun la Templo-kavaliroj
kaj kun Maria Magdalena. Iuj esploristoj pri ĉi tiu
temo atribuas la originon de la Anser-ludo al la
Templ-kavaliroj, kiuj, laŭ tiu teorio, asignis al la
anser-vojo ian kriptografian mesaĝon kiun nur la
inicitaj membroj de la ordeno kapablus deĉifri.
Do, por tiuj templanoj, la Anser-ludo tute ne estis
ludo sed gvidilo de la Vojo al Kompostelo. Ĉiam
laŭ la sama teorio, la enkriptita gvidilo baziĝus sur
la sekret-signifaj markoj kiujn la Konstruo-majs-
troj metadis sur la monumentoj kiuj ili konstruis:
katedraloj, kasteloj, pontoj, preĝejoj… La Anser-
ludo estus, do, iu ĉifrita mapo de la jakoba Vojo,
sur kiu la templanoj markis la altsignifajn lokojn.
La anseroj de la lud-tabulo indikus aŭ la fino de
ĉiu taga etapo de la Jakoba Vojo aŭ la komandor-
ejoj de la ordeno apud tiu Vojo. Alie, la ceteraj de-
segno-kvadratoj de tiu ansera lud-tabulo havus
signifon en rilato kun lokoj kaj urbetoj tra kiuj dis-
kuras la Vojo al Kompostelo. Pri tio ĉi koincidas
multaj el la specialistoj kiuj okupiĝis pri tiu temo.
La kvadrato de la ponto rilatas al la urbeto de Pon-
to-de-la Reĝino, la kvadrato de la gastejo aludas la
urbeton de Mansillo-de-la-Mulinoj, la kvadrato de
la labirinto povas rilati al la urbeto de Sankta-Do-
mingo-de-la-Vojo-Belorado aŭ io en rilato kun la
katedraloj ĉar estas konate ke en ĉiu gotika kate-
dralo antikve estis desegnitaj labirintoj surplanke.
La kvadrato de la malliberejo ŝajne aludas al la
urbo Leono, kie troviĝas la monaĥejo de Sankta-
Marko, ofte uzata kiel malliberejo; la kvadrato de
la enirejo de la ĝardeno temus pri Monto-Gozo, en
la proksimaĵoj de Kompostelo.
Evidentas ke tiu korelativeco inter la kvadratoj de
la tabulo kaj realaj la lokoj sur la Vojo estas tre
ĝenerala, libera, artifika, senorda… la afero povas
esti pli komplika… kaj sekreta, se vere ekzistas la
pretendita interrilato.