Ĉiuj vojoj kondukas al Romo, tekstas hispana proverbo, kiu ankaŭ povus mencii Jerusalemon aŭ Kompostelon, ĉar ĉiuj
konstituas la tri ĉefajn kristanajn centrojn de pilgrimado. Rilate al Kompostelo, oni povas diri ke ĉiu ajn loko en Hispa-
nio povas esti ekiro de iu Jakoba vojo. Miloj da pilgrimantoj venas ĉiujare al Kompostelo ekde tuta Hispanio kaj aliaj
landoj, ĉefe el Eŭropo, per diversaj medioj: aere, mare kaj tere (kaj de tiuj lastaj, piede, bicikle, ĉevalrajde aŭ rulseĝe).
Tamen, estas kelkaj vojoj pli konataj kaj regulataj kiel ‘oficialaj vojoj’. Ni prezentas tiujn, kiuj trairas la hispanan terito-
rion. Ĉar estas multaj neesperantigitaj nomoj de urb(et)oj, prefere ni nomu ĉiujn laŭ la originala, hispana grafismo.
Primitiva vojo: Ekas en Oviedo kaj sekvas al Kompostela tra Grado, Salas, Tineo,
Fonsagrada, Lugo, Palas-del-Rei, Melide kaj Arzua, kiel ĉefaj lokoj. Ĝi estis la unua
pilgrima vojo al Santiago, kiam la teritorio de la aliaj vojoj estis ankoraŭ okupita de
la muzulmanoj. La pilgrimado komenciĝis baldaŭ post la malkovro de la Kompostela
tombo atribuita al la apostolo Sankta Jakobo, t. e. en la 9a jarcento, kiam estis reĝo
de la Asturia Regno Alfonso la 2a, kiu unuafoje trairis pilgrime tiun vojon kune kun
sia familio kaj sekvantaro.
Franca vojo: Ĝi estas la ĉefa Vojo al Kompostelo. Ĝi komenciĝas en
Francio (Saint-Jean-Pied-de-Port) kaj enfluas en ĝi ĉiuj ceteraj Eŭro-
paj pilgrimvojoj; Ankaŭ ĉiuj ceteraj vojoj de Hispanio finiĝas en ĝi en
unu aŭ alia loko. Ĝia hispana itinero komenciĝas en Roncesvalles, kie
konverĝas tri el la francaj vojoj, kaj sekvas tra Pamplona, Estella, Lo-
groño, Santo-Domingo-de-la-Calzada, Burgos, Castrojeriz, Fromista,
Carrion-de-los-Condes, Sahagun, Leon, Astorga, Villafranca-del-Bie-
rzo, Ponferrada, Sarria, Arzua kaj finiĝas en Compostela. Ĝenerale,
kiam oni traktas pri la Pilgrima Vojo al Kompostelo, oni temas pri ĉi
tiu klasika aŭ ĉefa vojo.
Norda vojo: Nomata ankaŭ marborda vojo, ĉar ĝi trairas la tutan hispanan
marbordon aŭ lokojn proksimajn: Irún, San-Sebastián, Zarauz, Guernica,
Bilbao, Portugalete, Castro-Urdiales, Laredo, Santander… Alveninte al Torre-
lavega, la pilgrimantoj povas elekti ĉu daŭri tra ĉi tiu vojo ĝis konekti kun la
Primitiva, aŭ ŝanĝi al la Franca tra Reinosa, Aguilar-de-Campos kaj Fromista.
Tiu vojo ŝajne estas pli malmola ol tiu de la franca, sed la rigardo de ĝiaj belaj
pejzaĝoj, valoras la penon.
Norda kataluna vojo tra San-Juan-de-la-
Peña: Komenciĝas en la sanktejo-monaĥ-
ejo de Montserrat (Katalunio) kaj sekvas
tra Tárrega, Balaguer, Monzón, Huesca ĝis
Sankta-Cilia-de-Jaca kie kuniĝas kun la
aragona vojo post trairi la faman monaĥ-
ejon de San-Juan-de-la-Peña.
Kataluna vojo tra Zaragoza: Same kiel la antaŭa, komenciĝas en
Montserrat, iras tra Igualada, Cervera, Tárrega, Lerida, Fraga, Bujaraloz,
Fuentes-del-Ebro, Zaragoza, Alagón, Tudela, Alfaro, Calahorra kaj kun-
iĝas en Logroño, kun la Franca Vojo. La distanco inter Montserrat kaj
Logroño estas 470 kilometroj, kiujn oni povas trairi dum 16 au 17 tagoj.
En tiu itinero estas 18 gastejoj por pilgrimantoj.
Aragona vojo: Komenciĝas en la montpasejo Somport (1631
metrojn alta) en la Aragona Pirineo, kaj irante tra Jaca, Arrés,
Ruesta, Sangüesa, Monreal oni alvenas al Gares, en la ĉirkaŭaĵoj
de Puente-de-la-Reina kie kuniĝas al la franca vojo. Tra tiu vojo
eblas viziti interesajn monumentojn.