Sed ne mankas ankaŭ tiuj kiuj iradas al Kom-
postelo marŝante perpiede tra la tradicia Vojo. Sed
ankaŭ tiukaze ne ĉiam la instigilo estas religia;
ankaŭ tie estas turismo kaj precipe sport-farado,
sport-marŝado… Por tiuj pilgrimantoj la Vojo
estas sufiĉe markita kaj indikita per flavkoloraj
sagoj, fostoj kaj aliaj signaloj. Kaj en Interreto
troviĝas abunda informo pri la vojo, ties hoteloj
kaj monumentoj. La piedirantaj pilgrimantoj (aŭ
sport-marŝantoj) trairas proksimume 25 kilome-
trojn ĉiutage, kaj en la halt-lokoj ili disponas je
konfortaj gastejoj kaj ĉiuspecaj servoj je kiuj ne
disponis la antikvaj pilgrimintoj. La afero estas
programita laŭ la nuntempa pensmaniero de la
kulturo de ĝuado de liber-tempo.
La moderna re-
kuperado de la
Jakoba pilgrim-
ado, ĉefe en la
lasta tempo. ne
povas esti inter-
pretata kiel re-
zulto de la par-
topreno de la
pilgrimantoj en
la kredaro de la
religia kadro en
kiu oni oficas ti-
un ritualon. En
iuj kazoj, jes ja,
la afero funkcias
tiele, sed ĝene-
rale temas pri
esprimo de la
valoroj de la
moderna socio:
la turismo, la in-
tereso pri la tra-
dicioj, popolaj
kutimoj kaj pas-
intaj epokoj, aŭ
la novaj formoj je spiritualeco. La hodiaŭa pil-
grimanto estas samtempe turisto kiu uzas la vetur-
rimedojn kaj ceterajn servojn de la turisma in-
dustrio kaj kombinas la piajn kialojn kun la ripoz-
ado kaj la feriado. Cetere, la centroj de religia pil-
grimado havas nuntempe por multaj pilgrimantoj
multajn interesajn prikulturajn allogaĵojn kiel mo-
numentoj, religia arto kaj eĉ la pitoreskajn espri-
mojn de religia fervoro en kiu ili mem ne parto-
prenas. Tiurilate, oni konsideru, ekzemple, la reli-
giajn procesiojn kiuj en multaj hispanaj urboj oka-
zas dum la Paska Semajno, kaj kiuj por granda
amaso da personoj estas nur spektaklo, io en kio
oni partoprenas nur kiel spektanto.
Simile okazas kun la folkloro aŭ pompo de la Ja-
koba kulto en Kompostelo: la solena laŭvica el-
nomado, en la meso en la katedralo, de la ko-
lektivoj kaj personoj ĉeestantaj en la tago, la pro-
cesio al la malantaŭo de la altaro por brakumi la
tiean statuon de la apostolo Sankta Jakobo, la
pendumila fumado de la botafumeiro (granda
incensilo pendanta el la katedrala tegmento) tra la
transepto de la templo, la akiro de vieira (konko),
aŭ aliaj memoraĵoj kiel atestilo de pilgrimado…
Krome por tiuj, al kiuj interesas tiu afero, la Ekle-
zio koncesias spiritualajn premiojn kiel indulgen-
coj por la totala peko-pardono, por tiuj pilgrim-
antoj kiuj, alveninte al Kompostelo, ĉeestas la me-
son en la katedralo kaj komunias tie, sendepende
de la formo laŭ
kiu oni iris al
Kompostelo, ĉu
perpiede aŭ ali-
maniere.
En la solena me-
so de la festo-
tago de la apos-
tolo Sankta Ja-
kobo (la 25a de
julio). oficita de
la ĉef-episkopo
de Kompostelo,
ĉeestas tiun ce-
remonion iu gra-
va hispana aŭ-
toritatulo, foje la
reĝo, plejofte la
kronprinco, aŭ la
Prezidento de la
registaro aŭ iu el
liaj ministroj…
En iu okazo eĉ
iu papo de Romo
partoprenis en
tiu kulto en la
templo de la “apostolo”.
La menciita folkloro aŭ pompo de la Jakoba pil-
grimado kaj ties kulmino en Kompostelo okazas
senĉese, ĉiujare, sed ĝi estas speciale grava kaj
multenombre partoprenata en la t. n. Jubileaj aŭ
Jakobaj jaroj, kiuj estas tiuj jaroj, kiel la nuna
2010, en kiuj la festo de la apostolo koincidas kun
dimanĉo. Por tiuj jaroj la ritualo preskribas aliajn
specialajn ceremonioj kiel la malfermo de la t.n.
“sankta pordo” en la unua tago de tiuj jaroj kaj la
fermo de tiu pordo en la lasta tago de la jaro.
Restas nur aldoni ke en la nuna jaro, kiel kroma
elemento de la festado de la Jakoba jaro okazos en
Kompostelo la Hispana Kongreso de Esperanto.