29
La teniĝo de la reĝo Ferdinando la Katoliko al-
preni la Majstrecon enkadriĝis en lia ĝenerala po-
litiko limigi la povon de la nobelaro kaj fortikigi la
reĝan aŭtoritaton. Li estis reĝo de Aragono, sed
per lia edziĝo al la reĝino Elizabeta de Kastilio, tiu
politiko aplikiĝis en ambaŭ regnoj. Krome tiuj ge-
reĝoj, per la konkero (en la jaro 1492) de la mu-
zulmana regno de Granado, lasta maŭra regno en
la Iberia Duoninsulo, metis finon al la historia
tasko de la Rekonkerado.
Baldaŭ poste (en 1512) es-
tis aldonita al la hispana
krono ankaŭ la malgranda
kristana regno de Navario
kaj tiele kompletiĝis la for-
mado de la hispana lando,
proksimume, tia kia ĝi es-
tas nuntempe, eĉ se poste
okazis aliaj ŝanĝoj kiuj ne
rilatas al la temo kiun ni
pritraktas ĉi tie.
La ŝanĝoj okazintaj en His-
panio dum la regado de la
t. n. Katolikaj Gereĝoj, kaj
aliaj kiuj okazis baldaŭ
poste en Eŭropo: hispanaj
militoj kontraŭ Francio kaj
aliaj Eŭropaj landoj dum
kelkaj generacioj, Protest-
anta Reformacio... efikis
malfavore sur la pilgrim-
ado al Kompostelo.
Ja, finiĝinte en Hispanio la batalado kontraŭ la
araba civilizacio, malaperis unu el la ĉefaj instig-
iloj de la kulto al Sankta Jakobo. Krome en 16a
jarcento okazis en la Eŭropa kristanismo grava
skismo, la Protestanta Reformacio iniciatita de
Lutero kaj poste daŭrigita de aliaj lideroj: Kalvino,
la angla reĝo Henriko la 7a… De tiam ne ĉiuj
kristanoj de Okcidenta Eŭropo estas katolikoj sed
multaj el ili konstituis apartajn ekleziojn for de tiu
de la papoj de Romo. Tio sufiĉe gravas por la afe-
ro de la pilgrimado kiun ni pritraktas ĉar inter la
diferencoj de la reformitaj kristanoj rilate al la ka-
tolikismo estas tiu malsama teniĝo pri la pilgri-
moj. Konkrete, tiu afero de la pilgrimado koliziis
kun pluraj el 95 tezoj de Lutero. Li baziĝis en la
diraĵo de Kristo ke por la preĝado ne estas necesa
iu templo aŭ speciala loko, ke oni povas preĝi al
Dio en ĉiu ajn loko kondiĉe ke oni preĝu en spirito
kaj vero. Alie, tiuj tezoj de Lutero kiuj rilatis al la
indulgenco kaj la peko-pardono konstituis alian
atakon kontraŭ la ideo kiun inspiris la pilgrimadon
kiel rimedo por atingi la Dian pardonon. Granda
parto de la kristana loĝantaro de Eŭropo akceptis
tiujn tezojn de la reformaciistoj kaj tio damaĝis la
ideon mem de pilgrimado.
Kaj en tiuj popoloj kiuj plu
sin tenis katolike ne man-
kis aliaj kialoj kiuj malper-
mesis aŭ malfaciligis al la
tieaj loĝantoj vojaĝi al Ga-
legio en Hispanio. La poli-
tiko de la Katolikaj Gere-
ĝoj pri familiaj aliancoj en
Eŭropo ligis la hispanan
kronon kun la dinastio de
la Habsburgoj kaj implikis
Hispanion en la konfliktoj
de Centra Eŭropo, kaj ĉefe
kontraŭ Francujo, tradicia
devenloko de plejparto el
la fremdaj pilgrimantoj al
Kompostelo.
Dum la tuta reĝado de
Karlo la 5a, samtempe re-
ĝo de Hispanio kaj imperi-
estro de Germanio, la mi-
litado kontraŭ Francio estis senĉesa, kaj tia situa-
cio daŭris ĝis la komenca etapo de la reĝado de lia
filo Filipo la 2a, kiu influis poste en la civilmilito
okazinta en Francio kaj havis konfliktojn en Ne-
derlando kaj aliaj lokoj.
Kiel dirite ĉio ĉi efikis kontraŭ la Jakoba pilgrim-
ado tia kia ĝi estis dum Mezepoko. De tiam kaj ĝis
la 20a jarcento la kulto al Sankta Jakobo de Kom-
postelo restis kiel preskaŭ nura hispana afero, sed
notindas ke dum tiuj jarcentoj Hispanio plende-
diĉiĝis al la koloniigado de granda parto de la
Amerika kontinento, kaj tiu koliniigado signifis
ankaŭ kristanigon. La koloniigitaj de Hispanio te-
ritorioj ricevis kun la kristanismo, ankaŭ la kulton
al la apostolo Sankta Jakobo, sed, kompreneble,
ne la kutimon pilgrimi al Kompostelo.