28
Kiel supozeble, tiel trairata irejo kiel la pilgrima
Vojo al Kompostelo nepre vekadis la rabemon kaj
monavidon de ĉiutipaj friponoj kiuj, en Hispanio
kaj en tiu epoko, tiel abundis kiel en ĉiu loko en la
mondo kaj en ĉiu historia epoko. Krome en tiuj
mezepokaj jarcentoj Hispanio estis terzono de
preskaǔ konstanta militado inter la kristanaj reg-
noj, tra kiuj etendiĝis la fama Vojo, kaj la araboj
okupantaj la sudon de la lando. Estis, do, necesa iu
speciala gardistaro por la defendo kaj protektado
de la gepilgrimantoj kaj ties havaĵoj.
Estis meze de la 12a jarcento kiam oni destinis al
tiu tasko tiujn ordenojn de kavaliroj samtempe mi-
litistoj kaj monaĥoj. La
hispanaj kavaliraj orde-
noj: Sankta Jakobo, Al-
kantaro, Kalatravo kaj
Monteso, estis kreitaj laŭ
la modelo de la hospital-
anoj kreitaj fine de la 11a
jarcento kaj la templanoj
kreitaj komence de la 12a
jarcento, ambaŭ batalan-
taj kontraŭ la muzulm-
anoj defendante la krista-
nan regnon de Jerusale-
mo. La unue fondita el
tiuj kvar ordenoj estis tiu
de Sankta Jakobo por la
defendo de la Vojo kaj ties pilgrimantaro. Tiu
ordeno sekvis la regularon de la aŭgustenoj. La
ceteraj ordenoj, kreitaj poste, sekvis la regularon
de Cistercio, same ol la templanoj.
La ordeno de Santiago t.e. Sankta Jakobo estis la
plej dediĉita al la defendo de la Jakoba Vojo. Sed
kvankam Kompostelo, en Galegio, estas la centro
de la kulto de tiu apostolo, fakte ĝi estis nek la
naskiĝejo nek la ĉefa sidejo de la ordeno. La orde-
no ricevis sian unuan regulon en 1171. Ĝi tre rapi-
de disvolviĝis kaj ege kontribuis al la Rekonkero
de la hispana teritorio.
La ordeno Alkantaro devenis de militista kunfrat-
aro fondita en 1156. Ĝi estis kreita de nobeloj el
Ekstremaduro. En 1183, la preĝisto, Suero Fernan-
dez Barrientos, aliformigis ĝin en militistan orde-
non kaj arogis al si la titolon "Majstro". En 1218,
la reĝo de Leono, Alfonso la 9a, donis al la ordeno
la fortikaĵon el-Kantara, kiun li estis ĵus konker-
inta. La nomo fariĝis "Alkantaro", kaj estis alpren-
ita de la ordeno. La monaĥejo de Sankta Benito de
Alkantaro estis la sidejo de la ordeno: ĝi dependis
de la reĝlando Leono.
La ordeno Monteso estis la lasta kreita en His-
panio (en la jaro 1317) kaj la sola de la regno de
Aragono; ĝia fondinto estis la reĝo Jakobo la 2a
(Jaime en la loka lingvo) de Aragono. Tiu ordeno,
kontribuis al la forigo de la muzulmanoj el la
Valencia teritorio.
En Hispanio, krom tiuj kvar ordenoj, estis ankaŭ
templanoj, kiuj batalis kontraŭ la maŭroj same ol
la ceteraj ordenoj. Tiuj templ-kavaliroj havis iun
grandan kastelon en Pon-
ferrado, ĝuste apud la Ja-
koba Vojo, kaj aliaj kas-
teloj kaj komandorejoj en
la kristana teritorio de
Hispanio, kaj same la ce-
teraj ordenoj. Kiam la
templordeno estis nul-
igita laŭ dispono de la
papo, en la jaro 1312,
ĝiaj membroj en la regno
de Kastilio pasis al la or-
deno Kalatravo kaj tiuj
de la regno de Aragono
estis ricevitaj en la orde-
no Monteso.
La militistaj ordenoj tre kontribuis al la rekonkero
de la teritorioj kontrolitaj de la muzulmanoj kaj
dume atingis grandan politikan povon kaj riĉaĵojn.
Kiam la araboj estis definitive venkitaj en Hispa-
nio, la povo de la ordenoj, kontrolita de la res-
pektivaj Majstroj aŭ Grandaj Superuloj, rezultis
esti granda problemo por la plifirmiĝo de la reĝa
povo kiu tiam estis intencante limigi la privile-
giojn de la feŭdsinjoroj. En la jaro 1489, post la
morto de la Majstro de Alkantaro, la reĝo Fer-
dinando la Katoliko aranĝis sian elekton kiel nova
Granda Majstro de la Ordeno, kaj sekve li kunigis
ĝin al la hispana krono. Same li faris ankaŭ kun la
Majstreco de la ceteraj ordenoj kaj tiele, iom-post-
iom la ordenoj perdis sian karakteron de militisma
monaĥeco por resti kiel nura honora titolo de la
membroj. Ne estas necese diri ke tra tiu procezo la
havaĵoj de la ordenoj aldoniĝis al la posedaĵoj de
la krono.
Kavaliraj
Ordenoj
Sankta Jakobo
Alkantaro
Kalatravo
Monteso