Sankta Fakundo en Sahaguno, la preĝejo de Santa Martino en
Tero de Kampoj, la monaĥejo de Sankta Isidoro en Leonurbo, la
katedralo de Astorgo, la preĝejo de Sankta Jakobo de Villafranka-
de-la-Bierzo, la benediktana monaĥejo en Samoso, la preĝejo de
la Savanto de Vilaro de Donaso, kaj laste, kaj ĉefe, la katedralo de
Sankta Jakobo de Kompostelo mem.
La alia konstrua stilo de la ora epoko de la Jakoba Vojo estas la
t.n. Gotiko. Ĉi tiu konstruo-arto estas iome mistera. Unue, estas la
fakto ke ĝi aperis subite. Ne estis “pregotika” aŭ antaŭ-gotika eta-
po anoncante ĝian aperon (kiel okazis kun la Romaniko), kaj an-
kaŭ ne estis transira stilo inter la Romaniko kaj la Gotiko. La fak-
to ke estas diversaj, malsamaj opinioj pri la origino kaj fonto de
tiu arto montras ĝis kioma grado la mistero envolvas ĝin. Krome,
kontraŭe al aliaj stiloj, kiuj perfektiĝis laŭ la pasado de la tempo,
tiu Gotika art-stilo naskiĝis perfekta, klasika en ĝia stilo, kaj la
posta evoluado estis degenerado de la modelo. Ja, la unuaj kate-
draloj gotikaj, konstruitaj en Francio, estas konsiderataj kiel la
klasika aŭ baza modelo de la stilo. Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas la volboj
apogitaj sur ogivokruciĝoj, ogiv-forma arko de pordoj, balkonoj,
aburmentaj muroj, koloraj vitraloj…
Se la Romanik-stilo estis disvastigata de la monaĥeja ordeno de
Klunizo, la Gotik-arto ŝuldas sian disvastiĝon tra la tuta kristana
teritorio de Okcidenta Eŭropo al la ordeno Cistercia. La Cisterciaj
monaĥejoj abundas en la Vojo ne malpli ol la Klunizaj. Ini-
ciatinto kaj ĉefa apoganto, tiel de la Cistercia ordeno kiel de la
Gotika stilo, estis Sankta Bernardo de Klaravalo, abato de la unua
cistercia monaĥejo de Klaravalo. Notindas ke tiu monaĥo estis la
aŭtoro de la statutaro de la ordeno de la templ-kavaliroj. Inter la
multaj opinioj pri la origino de la gotika stil-arto estas tiu ke la
templ-kavaliroj alportis el la tiam ĵus konkerita urbo Jerusalemo
la mezurojn kaj proporciojn de la antikva Salomona templo de tiu
urbo, kaj ke tiuj datumoj utilis por la difino de la bazaj arkitek-
turaj elementoj de la gotika arto.
Inter la ĉefaj gotik-stilaj monumentoj proksimaj al la Vojo de
Sankta Jakobo estas citindaj: la kapitula kirko de Roncesvalo, la
katedralo de Pamplono, la reĝa panteono kaj la hospitalo de
pilgrimantoj de Naĥero, la katedralo de Burgoso, la katedralo de
Leonurbo, la kastelo de la Templ-kavaliroj en Ponferrado kaj la
Gastejo de la Katolikaj Gereĝoj en Kompostelo. Menciindas an-
kaŭ la monaĥejon de Sankta Marko en Leonurbo; ĝi ne apartenas
al la gotika stilo sed al la platereska, kiu estis iu transira stilo inter
la Gotiko kaj Renesanco.
Menciindas tio ke la Vojo trairas aliajn antikvajn spacojn kiel
keltaj kastroj (fortikigitaj kampadejoj) kaj proksime de la ekster-
ordinare pitoreska maragata urbeto de Kastrillo de Polvazaro, sen-
forgese de la belaj kaj pitoreskaj pejzaĝoj de kelkaj nordaj pro-
vincoj de Hispanio. En kelkaj lokoj estas videblaj ankaŭ antikvaj
megalitaj monumentoj kiel dolmenoj, menhiroj, petroglifoj…
Kompreneble, apude al la Jakoba Vojo estas aliaj monumentaj
konstruaĵoj krom la romanikaj kaj gotikaj menciitaj. Post tiuj
mezepokaj konstruo-artoj venis la menciita Plateresko, nomita
ankaŭ “Izabela” en Hispankio, kaj la Renesanca stilo, kaj la
Baroko… Sed tiuj stiloj de konstruado apartenas al tempo en kiu
la pilgrimado tra la Vojo al Kompostelo ne tiel estis vigla kaj
amasa kiel dum Mezepoko.