Baldaǔ post la malkovro en Kompostelo de la
tombo atribuita jam dekomence al la Apostolo
Sankta Jakobo, komencis esti vizitantoj kiuj, en
tiuj unuaj jardekoj, meze de la 9a jarcento, ven-
adis el tiuj teritorioj de la nordo de Hispanio kiuj
tiam konstituis la Asturia Regno. Sed jam de la
10a jarcento, konsiderinda nombro da pilgrimantoj
el diversaj eŭropaj adresiĝis al tiu loko tra itinero
kiu de tiam nomiĝis Vojo de Sankta Jakobo.
La Vojo, ekde Kompostelo etendiĝis, disbranĉig-
ita, al centra Eŭropo, sed la plej konataj sekcioj de
tiu itinero komenciĝis en Francio. Fakte, la ĉefa
kaj plej trairata irejo al
Kompostelo estis tiu no-
mata “La Franca Vojo”.
Tiu vojlinio ligis la fran-
can urbon de Saint-Jean-
de-Pied-de-Port kun la
Jakoba urbo de Kompos-
telo. En tiu franca urbo
kunligiĝas diversaj aliaj
voj-branĉoj kies origino
troviĝas en aliaj lokoj en Francio (Parizo, Vezela-
jo, Le-Puj Arlezo), Germanio kaj aliaj eŭropaj
regionoj.
La itinero de la Franca Vojo al Kompostelo estas:
Saint-Jean-de-Pied-de-Port, Roncesvalo, Zubiro,
Pamplono, Ponto-de-la-Reĝino, Estello, Lizarro,
Logrojno, Naĥero, Santa-Dominiko-de-la-Vojo,
Belorado, Agneso, Burgoso, Hontanaso, Boadillo-
de-la-Vojo, Karriono-de-la-Grafoj, Terasetoj-de-
la-Templkavaliroj, Burgo-Ranero, Leonurbo, San-
kta-Martino-de-la-Vojo, Astorgo, Foncebadono,
Ponferrado, Villafranka-de-la-Bierzo, O-Cebreiro,
Triakastelo, Sarrio, Portomarino, Palas-de-la-
Reĝo, Arzuo, Pedrouzo, Kompostelo. Entute 31
sekcioj aŭ etapoj. En la fino de ĉiu etapo estis
gastejoj por la pilgrimantoj, kaj en la proksimaĵoj
de la Vojo abundas la monaĥejoj, preĝejoj kaj aliaj
vidindaj lokoj, gravaj laŭ kultura kaj religia vid-
punkto, interesaj por la pilgrimantoj.
Inter la motivoj aŭ kialoj de la mezepokaj pil-
grimantoj ŝajnas ke elstaras la religia fervoro, aŭ
plej konkrete, la intenco aŭ deziro penti aŭ preĝi
por pekopardono. Saman instigilon estis havinta,
la pilgrimado al Jerusalemo, sed ĉi lasta ne plu
eblis post la epoko de Saladino (fine de la 12a
jarcento), kiam tiu islama princo rekonkeris La
Sanktan urbon de la kristanismo kaj malebligis la
vizitadon de eŭropanoj al
tiu loko. Ja, de tiam pli-
intensiĝis la pilgrimado
al Kompostelo. Oni po-
vas diri ke la 13a jarcento
konis la apogeon de la
kulto al Sankta Jakobo de
Kompostelo. Ne estas ha-
zardo tio ke plejparto el
la katedraloj kaj grandaj
preĝejoj laŭlonge de la fama Vojo apartenas al la
gotika art-stilo kiu floris en tiu jarcento.
Rilate al la Vojo kaj la pilgrimado tra ĝi indas
memori tion, kion Goeto asertis pri tiu afero, t.e.
ke Eŭropo kreiĝis pilgrimante al Sankta Jakobo de
Kompostelo. La Jakoba Vojo estis lulilo de la
kultura unueco de Eŭropo. Tra ĝi cirkulis, krom
art-stiloj kaj muzik-stiloj, ankaŭ ideoj, komercado
kaj la sento aparteni al iu kulturo, naskiĝanta,
bazita sur komuna religio en epoko kiam la religio
estis kvazaŭ la animo de ĉiu kulturo aŭ civilizacio.
Oni ne forgesu ke ne nur en la malproksima
Jerusalema Regno sed en Hispanio mem la
kristana kulturo estis milite kontraŭ-frontante la
Islamismon, alian kulturon bazitan sur religio.