ŝajnas ke la tributoj konsistis el alitipa karno, t.e. bestoj por vian-
do, ĉefe bovinoj, sed ne junulinoj. Cetere estas en tiu legendo aliaj
elementoj al kiuj tute mankas logiko. Laŭ la legendo, la pago de
la tributo komenciĝis en la epoko de la reĝo Maŭregato, jarojn
783-789, kaj la batalo kiu metis finon al tiu tributo okazis en la
jaro 844. Nu, oni devas prikonsideri ke ene de tiu periodo okazis
la longa reĝ-periodo de Alfonso la 2a, kaj ke tiu monarĥo plurfoje
venkis la maǔrojn, li disrabis la urbon Lisbonon en la jaro 798
profitante internajn problemojn en la araba Emirlando de Kordo-
vo kaj venkis la arabojn en la batalo de Auceo en la jaro 825.
Krome li konkeris kaj repopolis grandan parton el la araba te-
ritorio en Galegio, Leonio kaj Kastilio. Do estas evidenta ke se
tiu, aŭ alia, tributo el la Asturia Regno al la Kordova Emirlando
ekzistus tiam, tiu reĝo estus povinta meti finon al ĝia pagado re-
zulte de liaj venkoj.
Tamen ne mankas en Hispanio personoj kiuj pensas ke estas his-
toria vero ĉio rilate al la hispana aventuro de la apostolo Sankta
Jakobo: lia prediko en Hispanio, lia entombiĝo en Kompostelo, la
stel-brilado indikante la lokon de lia tombo kaj krome ankaŭ lia
interveno en la batalo de Klaviĥo. En iu monaĥejo de nia lando
oni montras al la vizitantoj de la monaĥeja muzeo feran hufumon
perditan de la blanka ĉevalo de Sankta Jakobo en tiu batalo de
Klaviĥo. La ikonografio pri Sankta Jakobo en Klaviĥo estas abun-
da; en multaj preĝejoj de Hispanio, kaj ankaŭ en HispanAmeriko,
estas pentraĵoj kaj statuaĵoj en kiuj aperas la sur blanka ĉevalo
rajdanta Sankta Jakobo buĉante saracenojn.
Kiam kaj kial naskiĝis tiu legendo? Kiel dirite, ĝi aperis en la 13a
jarcento. Nenion diras pri tiu batalo la historiistoj de la antaŭaj
jarcentoj. La Ĉefepiskopo de Toledo, Rodrigo Jiménez de Rada,
estis la unua historiisto kiu mencias tiun batalon en sia verko De
rebus Hispaniæ de la jaro 1243. En tiu epoko daŭre ekzistis la
kontraŭfrontiĝo inter kristanoj kaj muzulmanoj, sed la politika
situacio estis tre malsimila ol ties de kvar jarcentoj antaŭe. Tiam
estis en la Iberia Duoninsulo kelkaj kristanaj regnoj: Leonio,
Kastilio, Portugalio, Aragonio, Navario… batalantaj kontraŭ la
araboj de la sudo, kiuj, ankaŭ ili, malaperinta la Kordova Kalif-
lando, estis dividitaj en kelkaj regnoj. Dum tiu longatempa epoko
ne mankis ankaŭ batalado inter la arabaj regnoj, iuj kontraŭ la
aliaj, foje kun kristanaj aliancanoj. Ankaŭ la kristanaj regnoj iam
batalis inter si, foje kun muzulmanaj aliancanoj. Kaj eĉ estis bata-
loj en kiuj, en ambaŭ kontraŭantaj flankoj estis kristanoj kaj mu-
zulmanoj. Sed la ĝenerala skemo estis ke la kristanoj konsciis
troviĝi meze de procezo de krucmilito kiu en tiu ĉi lando ricevis
la nomon de “Rekonkerado” celanta la forigon de la muzulmanoj.
Estis por nutri tiun senton kaj alvokiĝon ke aperis legendoj kiel
tiu de la Klaviĥo.
Sed estis alia kroma kialo. Konekse kun la notico pri tiu batalo de
Klaviĥo ekaperis la koncepto de la Voto de Sankta Jakobo, kon-
sistanta el iu speciala tributo kiun la loĝantoj de ĉiuj kristanaj
regnoj de Hispanio devus pagi al la diocezo de Kompostelo kiel
dankon pro la helpo de Sankta Jakobo en la batalo de Klaviĥo.
Tiu imposto aŭ tributo aldoniĝis al la tiama kutima devo de ĉiuj
kristanoj pagi dekonaĵojn kaj unuaaĵojn al la Eklezio. La pagado
de tiu imposto al la Kompostela katedralo daŭris ĝis la jaro 1812,
kiam abolis ĝin la Konstitucia Parlamento de Kadizo.