21
En la loko kie estis trovita la tombo, kiun la epis-
kopo Teodomiro atribuis al la apostolo Sankta Ja-
kobo, oni konstruis iun preĝejon, kiu estis ansta-
taŭigita, fine de la 9a jarcento, per alia pli granda
kiun ordonis konstrui la reĝo Alfonso la 3a. Ĉi tiu
templo estis detruita, en la jaro 997 okaze de atako
de la araba militestro Al-Manzor. El tiu kampanjo
rezultis granda detruo kaj forrabo en tiu galegia
flanko de la Asturia Regno, kaj estis tute detruita
la kompostela urbo kiu estis formiĝinta ĉirkaŭ la
preĝejo laŭlonge de unu jarcento kaj duono.
Sur la ruinaĵoj de la preĝejo oni komencis alian
novan laŭ ordono de la
reĝo Bermudo la 2a, sed
poste, en la jaro 1075,
oni entreprenis la faradon
de iu romanika katedralo
laŭ iniciato de la episko-
po Diego Peláez kaj sub-
gvide de la arkitekto Es-
teban. Tiu templo, kies
bildo aperas, krom en ĉi
tiu paĝo, ankaŭ en la his-
panaj moneroj de unu, du
kaj kvin eŭro-centonoj,
estis finkonstruita en la
jaro 1122, en la epoko de
la Ĉefepiskopo Gelmirez. Tiam la rekonstruita
kompostela urbo estis unu el la plej gravaj en la
kristana teritorio de Hispanio.
Ĉirkaŭ la katedralo komenciĝis strukturiĝi la urbo.
La nobelaro kaj la ĉefaj ekleziaj ordenoj instaliĝis
en ĝi. En tiu epoko Kompostelo ricevadis amason
da pilgrimantoj, plejparto el ili de Francio kaj aliaj
landoj de okcidenta Eŭropo. La urbo devis disponi
je multe-nombraj gastejoj por tiom da vizitantoj.
La emo pilgrimi al Kompostelo, ĉefe dum Mez-
epoko, estis precipe religia. La pilgrimado al la
Santka Lando tiam estis neebla aŭ tre malfacila.
Do, tiuj, kiuj deziris la pardonon de siaj pekoj pil-
grimadis al Romo, sed ĉefe al Kompostelo. Por iuj
pilgrimantoj, tiu vojaĝo al Galegio kaj la Ter-fino
(Finistero) estis kvazaŭ inico-vojirado, ofte en
rilato kun la arto de la mason-konstruado. Hodiaŭ
ne estas facile kapti la spiriton de tiu epoko, sed
ŝajnis ke por la antikvaj popoloj la konstruo-arto
estis kvazaŭ mirakla, magia, sakrala arto, kaj la
praktik-antoj de tiu arto posedis specialajn orga-
nizaĵojn kaj ritualojn de inicado. Nu, laŭ iuj his-
toriistoj, la pilgrimado al Kompostelo estis esenca
parto el tiutipa inicado.
Ankaŭ alĥemistoj, kristanaj kabalistoj kaj aliaj es-
plorantoj laŭ la antikvaj kaj mezepokaj tradicioj,
kiel ermitoj kaj mistikuloj, konsideris Komposte-
lon kiel magian aŭ sakralan lokon kaj pilgrimadis
tien. Ne forgesante ankaŭ tiujn kiuj vojaĝis por sia
plaĉo; la turismo ne estas moderna invento.
Iu grava vizitantino de la urbo, kies irado tra la
Jakoba Vojo komenciĝis en Francio, estis Hilde-
gard Von Bingen, vizi-
ema, filozofiistino, bota-
nikistino kaj mistikulino
el Germanio fine de la
11a jarcento. Eble estis ŝi
kiu verkis la famkonatan
Codex Calistinus, kiu es-
tas konsiderata la unua
turisma gvid-libro el la
historio. En ĝi estas re-
gistrataj la spertoj de la
franca Vojo al Kom-
postelo
Krom la katedralo, Kom-
postelo havas aliajn inte-
resajn lokojn kaj monumentojn, ĉiuj ili kun
mezepoka stilo kaj etoso, kiel kelkaj monaĥejoj, la
dioceza muzeo, la muzeo de la katedralo mem, la
Placo de la Obradoiro (tiu vorto signifas laborejo
de la ŝton-tajlistoj ĉar estis la loko kie oni el-
laboradis la ŝtonojn por la konstruado de la
katedralo), la episkopa palaco konstruita laŭ
dispono de la Ĉefepiskopo Gelmirez, Eklezio de
Sankta Fructuoso, Kolegio de Sankta Jeronimo
Sed ĉefe interesa estas la fakto ke la antikva parto
de la urbo, ĉirkaŭanta la katedralon, konservas la
mezepokan aspekton kaj tiel estas loko tre interesa
de historia vidpunkto.
En la epoko de la t. n. Katolikaj Gereĝoj, ĉi tiuj
konstruis la Reĝan Gastejon. Komence de la 16a
jarcento, laŭ iniciato de la Ĉefepiskopo Fonseko
estis kreita la Universitato de Kompostelo.
Tiu urbo estas iu el la ĉefaj hispanaj urboj de
historia kaj arkeologia vidpunkto, kaj ĝi estis
deklarita Valora Havaĵo de la Homaro.