20
Sekva evento en rilato kun la afero de Sankta Ja-
kobo kaj ties hispana tombo okazis kelkajn jar-
centojn poste, konkrete en la 8a jarcento. Tiam
jam estis tute forgesita en ĉi tiu lando la afero de
Prisciliano. Do, kiam oni malkovris lian tombon
oni asignis alian identecon al la okupanto de la
ĉerko. Ŝajnas ke la elekto de la identenco de tiu
galegia tombo estis en rilato kun la tiama situacio
en Hispanio. Ni koncize priskribu tiun situacion.
Meze de 5a jarcento estis disfalinta la okcidenta
parto de la Romia Imperio sekve de la invado de
barbaraj popoloj de meza kaj norda Eŭropo kiuj,
poste, okupadis la teritorion. Dum longa tempo la
hispana teritorio estis milite pridisputita de kelkaj
el tiuj popoloj: suevoj,
alanoj, vandaloj… Fine
plenregis la tutan Ibe-
rian Duoninsulo la ger-
mana popolo de la go-
toj, kiuj starigis en tiu
teritorio Visigotan Reg-
non, kiu daŭris ĝis la
jaro 711. En tiu jaro
okazis la invadon de
Hispanio fare de la ara-
baj trupoj alvenintaj tra
la Ĝibraltara mar-kolo.
Laŭlonge de tri kvar
jaroj la arabaj konkeris tutan Iberian Duoninsu-
lon. En la historio de Hispanio oni nomas Rekon-
kero la preskaŭ okjarcentan tempo-daŭron antaŭ
la kompleta rehavo de la teroj konkerintaj de la is-
lamaj popoloj. Tiu rekonkero havis efektivan ko-
menciĝon en la jaro 722, kiam okazis en Asturio
la t.n. “Batalo de Kovadongo”. Fakte, tiu batalo
estis gerila agado kontraŭ la araboj en la periferio
de la granda islama imperio kies centro troviĝis
tiam en Damasko kaj etendiĝis, tra tuta Norda
Afriko, ĝis Hispanio. Tiel la kristana venko de
Kovadongo kiel la plifirmiĝo de la, cetere tre
nestabila, Regno de Asturio, kies unua reĝo estis
Pelajo, eblis pro tio ke tiam en la sino de la araba
imperio estiĝis grava malakordo inter la reganta
dinastio de la Omajadoj kaj la idoj de la familio de
la profeto Mahometo. Rezute de tiu interaraba
milito fondiĝis alia kalif-centro en Bagdad, kaj el
la buĉado en kiu pereis la Omajadoj saviĝis iu
knabo kiu transfuĝis al Hispanio kaj starigis ĉi tie
sendependan emirlandon aŭ kalifejon en ribelo
kontraŭ la islama cento de Bagdado.
La fakto ke tiam la araboj estis tre okupitaj ba-
talante inter ili permesis al la la Asturia Regno pli-
firmiĝi kaj disvolviĝi. Sed dum preskaŭ du jar-
centoj la ekzistado de tiu regno estis tre malstabila
kaj subdanĝera ĉar ne mankis malakordo kaj inter-
naj militoj ankaŭ ene de ĝi. La malkovro de la
mistera tombo de Kompostelo okazis ĝuste ene de
tiu dujarcenta periodo, kiam estis reĝante en As-
turio Alfonso la 2a, pranepo de Pelajo, la venkinto
de Kovadongo.
En la jaro 818, aŭ 814 laŭ alies versio, iu ermito
komunikis al la episkopo Teodomiro de Iria Flavia
(nuntempe urbo Padro-
no) ke li estis vidinta
misterajn flam-lumojn,
kvazaŭ stelojn, en la ar-
baro nomata Libredono.
Tiu loko ricevis post tio
la nomon Kompostelo
(Kampo de steloj). Estas
evidenta ke la legendoj
persiste ekkreskas en
ĉio konekse kun la Ja-
koba afero. Ĉi tiu de la
steloj aŭ misteraj lumoj
super la tombo de Kom-
postelo ne estas la lasta legendo kiun ni vidos pri
tiu mita persono. La episkopo Teodomiro post ek-
zamenado de tiu tombo, kiu troviĝis en antikva
tombejo el la romia epoko, deklaris ke ĝi apartenis
al la apostolo Sankta Jakobo.
Ricevinte tiun informon, la reĝo Alfonso la 2a kies
kortego estis en Oviedo, vojaĝis kun sia familio al
la loko kie estis trovita la fama tombo. La kortego
de la Asturia Regno, en konstanta batalado kon-
traŭ la araboj kiuj ankoraŭ okupadis grandparton
el la Iberia Duoninsulo, komprenis ke tre eblis or-
ganizi, sur la bazo de la kulto al la Sankta Jakobo
kaj ties relikvojn, fortan movadon de apogo re-
ligia, politika kaj ekonomia al la batalado kontraŭ
invadintoj el alia religio kaj kultura kiaj estis la
islamaj araboj de la Kordova Emirlando. Ja, la el-
trovo de tiu tombo tre kontribuis al la plifirmiĝo
de la Asturia Regno kaj al la posta daŭrigado de la
kelkjarcenta Rekonkera milito kontraŭ la muzulm-
anoj en Hispanio.