Nia historio pri la Jakoba afero devas nun fari sal-
ton de tri jarcentoj, ekde la unua jarcento de la
Kristana Erao ĝis la kvara jarcento, la epoko de
Prisciliano. Por esplori pri la vivo de Prisciliano ni
devas baziĝi sur la skribaĵojn de Prospero de Aki-
tanio, iu disĉiplo de Aŭgusteno de Hipono, kiu vi-
vis de la jaro 390 al 455, do en epoko tre proksima
post la morto de Prisciliano.
Laŭ tiu aŭtoro, ŝajnas ke Prisciliano naskiĝis en la
tiama romia provinco de Gallaecia, nuna Galegio,
ene de iu familio de la senatana ordo aŭ socia
klaso. Ĉirkaŭ la jaro 370 li vojaĝis al Burdigala,
nuna Bordozo por studi retorikon. En la eksteraĵoj
de tiu urbo li fondis iun komunumon rigorisman
laŭ tendenco tre kutima en tiu epoko. Rigorista aŭ
ne, ŝajnas ke dum tiuj jaroj de lia junaĝo Priscilia-
no ne tro emis al fraŭleco. Oni atribuas al li ian
am-rilaton kun Procula, filino de lia mentoro Del-
phidius. Aliaj fontoj mencias iun virinon, Gala,
kiel lian oficialan kunulinon.
Ĉirkaŭ la jaro 379 li revenis al Galegio kaj dediĉ-
iĝis al predikado. Indas memori ke tiu epoko, ekde
la regado de la imperiestro Konstantino la Granda,
jaroj 313 al 337, la Kristanismo estis la oficiala re-
ligio de la Romia Imperio. Sed, ĝi tute ne estis
unueca kredaro. Fakte, jam dum la menciita reg-
ado de Konstantino okazis gravaj universalaj kon-
cilioj de la Eklezio, kiel tiu de Niceo, por difini
dogmojn celante unuigi, sensukcese, la kredaron
de la kristanoj. La oficiala Eklezio (fakte ne ĉiam
la sama tendenco), kiu ĝuis la apogon de la impe-
riestroj, sin sentis siavice devigita apogi la imperi-
estran politikan povon, kaj por certigi la ordon kaj
la unuecon, la eklezia hierarkio ne hezitis perseku-
ti la paganojn, judojn kaj kristanojn de aliaj ten-
dencoj, al kiuj oni alnomis “herezuloj”. Se oni ne
atentus pri tio ne eblus kompreni la vivon kaj la
morton de Prisciliano.
Liaj ideoj atingis grandan sukceson, ĉefe inter la
virinoj kaj la membroj de la popolaj klas-tavoloj.
Interalie, li rifuzadis la union de la Eklezio kaj la
imperiestra ŝtato, samkiel la korupton kaj la riĉ-
iĝon de la hierarkio. Pro la rapida disvastiĝo de lia
instruo, la episkopo Higinio de Kordovo sendis le-
teron informante pri la situacio al Hidacio, la ĉef-
episkopo de Emerita Augusta, nuna Merido, kiu
tiam estis la ĉefurbo de la hispana diocezo.
Tiuj du episkopoj, kune kun Itacio de Ossonoba,
tiama nomo de la nuna portugala urbo de Faro,
kunvokis iun koncilion en la urbo Cæsaraugusta,
nuna Zaragozo en la jaro 380 cele de kondamni la
ideojn de Prisciliano. Ĉeestis la sinodon du epis-
kopoj el Akitanio kaj dek el Hispanio. Ne ĉiuj his-
panaj episkopoj staris kontraŭ la ideoj de Prisci-
liano; fakte, apogis lin Instancio kaj Salviano, kiuj
rifuzis partopreni en la koncilio por malpliigi la
aŭtoritaton de tiu kunveno. Alia episkopo, Simpo-
sio de Astorgo, forlasis la koncilion en ties dua ta-
go kun la sama celo. La episkopo Valerio de Zara-
gozo akceptis la rekomendojn de la Papo de Ro-
mo, Damaso, eviti la kondamnon in absentia (sen
ĉeesto). Poste tiuj du episkopoj, Instancio kaj Sal-
viano, promociis Priscilianon al la episkopa seĝo
de Abula (Avilo). Intencante mildigi la malkon-
senton, Instancio kaj Salviano vojaĝis al Merido
por intervidiĝi kun la ĉefepiskopo Hidacio, sed ili
devis poste fuĝi el tumulto da fanatikuloj mobiliz-
ita de la metropola episkopo.
Poste okazis akra perletera kverelo inter la sekv-
antoj kaj la misfamigantoj de Prisciliano. Fine, iu
letero sendita de Hidacio al Ambrosio, episkopo
de Mediolanum, nuna Milano, tiama sidejo de la
imperiestra kortego, konvinkis ĉi tiun por atingi de
la imperiestro Graciano reskripton ekskomunik-
ante kaj ekzilante el iliaj episkopaj sidejoj Priscili-
anon kaj ties sekvantojn.
En la jaro 382 Prisciliano decidis vojaĝi al Romo
por sin defendi, sed la tiea episkopo, la hispano
Damaso, troviĝis tiam en plena batalo por atingi
por la episkopa sidejo de tiu ĉefurbo la primas-
econ sur la tuta universala Eklezio kaj tiele fariĝi
la unua “oficiala” Papo. Damaso rifuzis akcepti la
viziton de Prisciliano ĉar li ne konsideris sin kom-
petenta por nuligi reskripton de la imperiestro. Fi-
ne Prisciliano adresigis al Milano kaj profitis la
foreston de Graciano por konvinki ties plejsuperan
ministron (magister officiorum) nuligi la antaŭan
imperiestran dekreton. Tiele li povis reveni al His-
panio plifirmiginte la situacion de sia grupo kaj
krome atinginte ke Itacio estu akuzita je perturbo
de la Eklezio. La Vickonsulo Volvencio ordonis la
areston de la kontraŭpriscilianista episkopo kaj ĉi
tiu vidis sin devigita fuĝi al Civitas Treverorum
(Treviro), sub la protekto de la episkopo Britto.