Por atingi pli fidindan informon pri la Apostolo
Sankta Jakobo ol tiu provizita de la legendo(j), ni
konsultu tiujn bibliaj librojn de la Nova Testamen-
to, konkrete la Evangeliojn kaj t. n. Agoj de la
Apostoloj, kiuj, eĉ se ili ne estas strikte historiaj
libroj, tamen ili raportas sufiĉe serioze pri historiaj
personoj kaj okazaĵoj.
Jakobo filo de Zebeo estas menciata kelkfoje en la
evangeliaj tekstoj kiel unu el la ĉefaj disĉipoj de
Jesuo, sed tamen ne multe. Ekzemple, en la en-
semblo de la kvar evangelioj, la nomo de Maria
Magdalena aperas plifoje ol ties de Jakobo.
La NovTestamenta libro de la Agoj de la Aposto-
loj rakontas la historion de la disĉiploj de Jesuo en
la epoko tuj post la malapero de la Majstro. Tiu li-
bro temas pri la disvolviĝo de la naskiĝanta Ekle-
zio, la unua Komunumo de Jerusalemo, la agoj de
Petro kaj aliaj apostoloj, kaj ĉefe, la konvertiĝo de
Saŭlo (Sankta Paŭlo) kaj ĉi ties vojaĝoj por la pre-
dikado kaj disvastigado de la doktrino de Jesuo.
Se Jakobo estus entrepreninta la vojaĝon al Hispa-
nio, kiun pretendas lia legendo, tio sendube estus
registriĝinta en tiu libro ĉar tiu vojaĝo estus pli
longa kaj rimarkinda ol ties de aliaj apostoloj.
Ekzemple, la plej distanca vojaĝo de Paŭlo estis al
Romo; liaj ceteraj vojaĝoj limiĝis al la teritorioj de
Grekujo, kaj tamen tiu libro priskribas ilin tre de-
tale. Petro ne iris pli malproksimen ol Antiokio,
kaj la libro raportas pri tio, sed diras nenion pri lia
iro al Romo. Tio permesas al ni supozi ke tiu voja-
ĝo de Petro al Romo, sur kiu baziĝas la pretendo
de la papoj de Romo al ties aŭtoritato sur la tuta
Eklezio, estas tiel legenda kiel tiu de Jakobo al
Galegio. Pri la apostolo Felipe, la libro de la Agoj
rakontas ke li iris al Samario, do, temas pri eta vo-
jaĝo al regiono apuda al Judujo kaj Galileo, kaj tiu
libro ne disdegnas mencii ilin. Tio permesas al ni
supozi ke se la apostolo Jakobo estus farinta tiel
longan vojaĝon al la alia ekstremo de la Romia
imperio tiu afero estus sufiĉe grava por ke la Agoj
de la Apostoloj menciu ĝin, kaj se tiu mencio ne
ekzistas, plejble ĝi ne okazis.
Sed estas pliaj argumentoj. La libro de la Agoj de
la Apostoloj mencias nian Jakobon nur dufoje. La
unua nur por indiki ke tiu apostolo troviĝis kun
aliaj, kiuj estas ankaŭ menciataj, en la loko kie ili
kutime kunsidis -kaj kaŝiĝis- en Jerusalemo antaŭ
Pentekosto. La dua mencio estas, ankoraŭ inter la
unuaj ĉapitroj de la libro, por rakonti ke tiu apos-
tolo mortis senkapigita laŭ ordono de la reĝo He-
rodo Agripa. Tio okazis en la jaro 43a aŭ 44a de
nia Erao, do nur 13 aŭ 14 jarojn post la morto de
la Majstro Jesuo.
Por la klarigo de nia afero tre gravas tiu dato de la
morto de Jakobo ĉar ĝi indikas ke se la vojaĝo de
tiu ulo al Hispanio estus okazinta, ĝi ne nur estus
la plej longa kaj malproksima el la apostolaj vo-
jaĝoj sed ankaŭ la unua el ĉiuj vojaĝoj de la apos-
toloj, ĉar tiuj menciitaj de Paŭlo, Petro k.a. aposto-
loj okazis ĉiuj post tiu dato. Tio igus la hispanan
vojaĝon de Jakobo la plej grava kaj menciinda in-
ter ĉiuj apostolaj vojaĝoj. Kaj tamen, kiel dirite,
tiu mencio ne ekzistas en la libro.
Sed la legendo estas delira ankaŭ pri alia aspekto.
Laŭ ĝi, la apostolo Jakobo iris al Hispanio por pre-
diki la mesaĝon de Jesuo-Kristo kaj kristanigi la
enloĝantojn de tiu lando. Sufiĉas tralegi la menci-
itan libron de la Agoj de la Apostoloj por kompre-
ni ke tiu aserto de la legendo estas tute ne ebla.
Kial? Oni devas memori ke komence la kristana
afero estis nur io ekzistanta kaj okazanta kadre de
la judismo. Jesuo kaj ties unuaj disĉiploj estis ĉiuj
judoj. Nur iom-post-iom la afero etendiĝis al la
anoj de nejudaj popoloj. En tiu epoko la predikoj
de la apostoloj estis adresitaj nur al la anoj de la
juda etnio kaj al tiuj ne judoj kiuj tamen alprenis
la judan religion, kio formaliĝis per la praktiko de
la cirkumcido. Kiam la gojoj (ne judoj) sentis inte-
reson pri la afero de Jesuo-Kristo kaj volis ricevi
la bapton kiu formaligus ilian adeptecon al la ron-
do de la sekvantoj de Jesuo la afero funkciis kiel
konvertiĝo al la judismo, t.e. la kristana rondo ro-
lis kiel kroma juda sekto en epoko kiam ekzistis
multaj aliaj judaj sektoj kaj ĉiuj ili faris konvert-
itojn aŭ prozelitojn inter la ne-judoj, kaj tio sig-
nifas ke, krom la kristana bapto, kaj eĉ antaŭ tiu
ceremonio, tiuj konvertitoj ricevadis ankaŭ la ju-
dan cirkumcidon.
Nu, la apostolo Jakobo estis mortigita ĝuste kiam
ĵus estis komenciĝanta tiu afero de la baptado de
la unuaj nejudoj. Tio signifas ke li ne travivis la
postan procezon, kiam en la sino de tiu unua krist-
ana komunumo estiĝis grava polemiko pri la afero
ĉu cirkumcidi aŭ ne la gojojn antaŭ ties baptado.
Post la mencio de la morto de Jakobo, la cetero el
la libro de la Agoj de la Apostoloj, same kiel la le-
teroj aŭ epistoloj de Paŭlo, estas plena je priskrib-
ado de tiu polemiko, kelkfoje tre akra, inter la par-