15
Temante pri la origino de la kulto al la Apostolo
Sankta Jakobo en Kompostelo, pli ĝuste ol pri “le-
gendo” ni povus temi pri “legendoj”, plurale, ĉar
estas kelkaj en rilato kun ĉi tiu afero.
La ĉefa el tiuj legendoj estas tiu kiu aperis en la
epoko mem de la malkovro de la tombo atribuita
al la Apostolo. Laŭ tiu tradicio, Jakobo, filo de Ze-
bedeo kaj Salome, kaj frato de Johano la Evangeli-
isto, predikis en Hispanio, kaj pli konkrete en Ga-
legio, la doktrinon de JesuoKristo sen granda suk-
ceso. Tamen li faris ĉi tie kelkajn disĉiplojn -sep
konkrete-, kiuj poste akompanis lin al Judujo.
Reveninte al Jerusalemo, Jakobo estis arestita sub-
ordone de la Reĝo Herodo Agripo kaj poste estis
kondamnita al morto kaj senkapigita. Tiu ĉi lasta
okazintaĵo estas historia, ne legenda, fakto, sed la
legendo alprenas ĝin por daŭrigi poste asertante ke
la disĉiploj de Jakobo, subgvide de la ĉefa el ili, iu
galego nomata Sonoteso, prenis la kadavron de Ja-
kobo kaj transportadis ĝin perŝipe al Galegio. Oni
ne scias ĉu la sama legendo aŭ iu posta ornamo
aldonita al ĝi, asertas ke la ŝipo estis ne ligna sed
ŝtona. La elŝipiĝo okazis en la loko nomata Iria
Flavia. En la marbordo de tiu oni montras al la vi-
zitantoj iun ŝtonan koloneton al kiu, laŭ la legen-
do, estis ligita la ŝipo de la apostolo. Tiu sama le-
gendo asertas ke en tiu loko li estis predikinta kel-
kajn jarojn antaǔe. Ne malproksime de tiu loko es-
tis entombigita la kadavro de Jakobo. La malkovro
de tiu tombo apartenas al la historio, sed la le-
gendo plibeligis tiun fakton dirante ke tiu mal-
kovro eblis ĉar oni vidis brilantajn stelojn super la
loko indikante la situon de la tombo. Tial nomiĝis
tiu loko Kampo de la Stelo, el kie venas la nuna
nomo de Kompostelo.
Kiel dirite, ekzistas aliaj legendoj en rilato kun la
temo de Kompostelo, kaj konkrete kun la temo de
la pilgrimoj al tiu loko, kiuj komenciĝis baldaŭ
post la malkovro de la tombo kaj la konstruado de
la katedralo de tiu urbo kaj estis tre intensaj dum
Mezepoko. La sekva legendo koncernas al la fran-
ca imperiestro Karlomagno (Karolo la Granda). Ĝi
estas regristrata en la kvara libro de la t.n. Codex
Calixtinus, kiu estas iu manuskripto de la 12a jar-
cento kiu konstituas ian gvidlibron por pilgrim-
antoj kaj kiu troviĝas en la arkivo de la katedralo
de Kompostelo. Ĝia enhavo pri la legendo kiun ni
menciis tekstas ke la imperiestro Karolo la Granda
havis vizion de Sankta Jakobo kiu diris al li: La
stel-vojo kiun vi vidis en la ĉielo signifas ke ekde
ĉi-tiu lando ĝis Galegio vi devas iri kun granda
armeo por kontraŭbatali la perfidajn paganajn
gentojn, kaj liberigi mian Vojon kaj mian teron,
kaj viziti mian bazilikon kaj tombon. Kaj post vi
iros tien pilgrime ĉiuj popoloj, de maro al maro,
pardon-petante pro siaj pekoj kaj proklamante
laŭdojn al la Sinjoro, ties virtoj kaj la mirind-
aĵojn kiujn li realigis. La teksto de la Kaliksta
Kodo daŭrigas: Kaj baldaŭ sekve (la imperiestro)
vidis en la ĉielo iun vojon kiu komenciĝis en la
maro de Frisio kaj, sin etendiĝante inter Ger-
manio kaj Italio, inter Galujo kaj Akitanio, pasis
rekte tra Gaskonio, Vaskolando, Navario kaj
Hispanio ĝis Galegio, kie tiam estis kaŝita, ne-
konate, la korpo de Sankta Jakobo.
La “vojo” pri kiu temas tiu legendo estas la t.n.
“Lakta Vojo” t.e. nia galaksio, la brila strio el mi-
lionoj da steloj kiun oni povas vidi en la norda he-
misferio en la sennubaj noktoj. En Hispanio alia
nomo de tiu stel-amaso estas “Vojo de Sankta Ja-
kobo” same ol la pilgrima vojo tra kiu oni iras al
Kompostelo. La imperiestro Karolo la Granda es-
tis samtempano de la malkovro de la tombo de
Kompostelo, sed tamen li havis neniun rilaton kun
tiu fakto. Lia armeo, ja, batalis en Hispanio kon-
traŭ la araboj, sed tre malproksime de Galegio, ki-
en li iris neniam por viziti la kompostelan tombon.
La legendo, eble, nakiĝis en Francio, el kie ven-
adis, dum tuta Mezepoko, multaj pilgrimantoj al
Kompostelo.
Estas alia legendo en rilato ne kun la tombo nek
kun la pilgrima vojo sed kun la figuro de Sankta
Jakobo mem. Ĉi tiu legendo ne estas tiel antikva
kiel la antaŭaj; ĝi naskiĝis kelkajn jarcentojn pos-
te, sed ĝi baziĝas sur la aserto de tiu antaŭa legen-
do kiu diras ke la apostolo Jakobo estis en Hispa-
nio kaj predikadis ĉi-tie. La tradicio, kiu aperas
registrita en iu manuskripto de la 13a jarcento,
asertas ke estanta Sankta Jakobo kaj kelkaj liaj
sekvantoj preĝante apud la rivero Ebro, en Zara-
gozo, ili havis miraklan vizion de la patrino de Je-
suo, kiu en tiu epoko estis ankoraŭ vivanta en Je-
rusalemo, kaj ŝi petis al ili ke en tiu loko oni
konstruu templon dediĉe al ŝi. En tiu loko oni ek-
konstruis, en la epoko kiam la legendo naskiĝis,
iun gotik-stilan katedralon kiu estis poste ansta-
taŭigita de la granda moderna katedralo nomata
“de la Pilar” (kolono) nun ekzistanta.