14
Ĉi-jare, 2010, estas Jakoba Jaro aŭ Sankta Jaro de la katedralo de la hispana urbo Santiago de Com-
postela (Sankta Jakobo de Kompostelo). Oni asignas tian titolon al la jaroj en kiuj la festo de tiu sanktulo
la 25a de julio koincidas kun dimanĉo. Tio okazas ĉi-jare kaj ne okazos denove ĝis la jaro 2021. La
pilgrimado al la sanktejo de Kompostelo estas speciale grava en tiuj Jakobaj Jaroj, kvankam ĝi, fakte,
ĉesas neniam kaj okazas ankaŭ en la ceteraj jaroj.
Tiu pilgrimado al Kompostelo, ne nur ekde nia lando sed ankaŭ ekde multaj aliaj landoj, ĉefe el Okci-
denta Eŭropo, okazadas jam de antaŭ pli ol jarmilo. Dum Mezepoko la pilgrimvojo kaj la reto de ties di-
versaj branĉoj estis kvazaŭ fadenoj kiuj interligis la diversajn centrojn de la kristana Eŭropo. La pilgrim-
ado kontribuis krei, artikigi kaj fortigi la komercajn itinerojn kaj la politikajn kaj kulturajn ligilojn inter
la tiam formiĝantaj reĝolandoj de Okcidenta Eŭropo. Ni memoru ke dum Mezepoko Hispanio, la tuta
Iberia Duoninsulo, estis batalkampo de kontraŭ-frontiĝo inter civilizacioj, kelkcenta militado inter la
Kristana Eŭropo kaj la Islamismo. Samtempe ambaŭ civilizacioj kontraŭfrontiĝis ankaŭ en la alia ekstre-
mo de la Mediteraneo, en Mezoriento, la Sankta Lando de la kristanoj. Tie okazadis la t.n. krucmilitoj
kontraŭ la islamanoj. En tiu kunteksto la religia centro de Kompostelo, la tiea kulto al la apostolo Sankta
Jakobo kaj la intensa pilgrimado tra Jakoba Vojo, same ol la samtempa pilgrimado al Jerusalemo, rolis
kiel ideologia elemento de kultura memfirmigo de la komuna identeco de la kristanaj, eŭropaj, popoloj.
La intercivilizacia milito rezultis malsame en ambaŭ ekstremoj de la Mediteraneo. En Oriento la krist-
anaj kruckavaliroj estis forbalaitaj de la muzulmanoj. Poste estiĝis tie forta turka imperio kiu detruis la
Bizancan imperion kaj minacis Orientan Eŭropon en ofensivo kiu etendiĝis tra la Balkana regiono ĝis
Centra Eŭropo. Dume en Okcidento la kristanaj regnoj de la Iberia Duoninsulo (Kastilio, Aragono, Por-
tugalio…) forpelis la islamanojn kaj detruis ĉi-ties kulturon en ĉi tiu teritorio.
Rezulte de tiu ŝanĝo de la situacio, post la 15a jarcento iome perdis viglon tiu pilgrimado al Kompostelo.
Menciindas ke krome estiĝis interne de la kristana Eŭropo la grava skismo kiun konstituis la t.n. Protest-
anta Reformacio. En la sekvintaj jarcentoj la pilgrimoj tra la Jakoba Vojo neniam reakiris sian mez-
epokan brilon. Sed ŝajnas ke lasttempe denove plivigliĝas tiu fluo. Ĉu tiu fenomeno iome rilatas al la re-
fortiĝo de la intereŭropaj ligiloj ene de la formiĝanta Eŭropa Unio kaj al la fantomo de nova inter-
civilizacia kontraŭfrontiĝo kiu sin insinuas en la horizonto?
Ĉiukaze, jen nun estas konvena okazo por ke ni dediĉu iun historian rigardon al la epoko kaj cirkonstan-
coj en kiu naskiĝis la Jakoba kulto kaj pilgrimado, la tiamaj religiaj, politikaj kaj sociekonomiaj kon-
diĉoj, la Jakoba Vojo kaj ties religia kaj kultura signifo, la arkitekturo kiu karakterigis tiun epokon… La
sekvaj paĝoj estas dediĉataj al tiu studo.