Historio de AEA en Heleco
La antaŭa numero de nia revuo estis publikigita en
aŭgusto de la pasinta jaro. Tial ke 2009 estis la
Centjara Jubileo de Astura Esperanta Asocio, tiu
revua numero estis ĉefe dediĉita al la historio de la
E-Asocio kaj de la esperatismo en nia urbo kaj ĝe-
nerale en Asturio.
Kompreneble, la raportado pri tiel longa periodo,
kiu en la revuo ampleksis ne malpli ol 81 paĝojn,
postulis, krom ega laboro de verkado, ankaŭ de-
diĉiĝo al la esplorado de la troveblaj dokumentoj,
de la E-Asocio, de tuta jarcento.
La kolektado de dokumentaro apartenanta al tiel
vasta tempo-daŭro estis relative facila en kio rila-
tas al iuj epokoj, ĉefe la lastaj, de la historio de nia
E-grupo, sed tre malfacila por aliaj epokoj. Ekde
la jaro 1954, kiam post la landa civil-milito kaj la
malfavora por nia E-movado unua etapo de la
postmilito, la esperantismo renaskiĝis en Gijón, la
dokumentaro estas relative abunda. Ni disponas de
leter-arkivo kaj aktlibro de la Esperantista Gru-
po Jovellanos, kiuj detale informas pri la esper-
antista agado en nia urbo dum tiuj jardekoj. Poste
la informo-fontoj eĉ pligrandiĝis per la komenciĝo
de la eldonado de Heleco. Sed en kio koncernas
al la unua Astura Esperanta Asocio, fondita en la
jaro 1909 kaj gvidita, ĝis la civil-milito, de Fran-
cisco Menéndez Rúa, ni disponis nur je pluraj fo-
toj kaj la disaj informoj kiujn ni povis eltiri el la
verko de Antonio Marco Botella: Analoj de la Es-
peranta Movado en Hispanujo.
Post la eldonado de tiu 84a numero de revuo kaj
ties apero en la interreta paĝo de nia E-Asocio,
baldaŭ ni ricevis mesaĝon el iu hispana sam-
ideano, Juan Azcuénaga. Li, temante pri la historia
raporto de AEA, diris ke por la komenca epoko de
la vivo de tiu E-rondo ni ne profitis la informon
kiun oni povas eltiri el la interreta hemeroteko de
tiuepokaj asturaj ĵurnaloj.
Tiu aserto ege surprizigis nin ĉar ni sciis nenion
pri la ekzistado de tia interreta hemeroteko de an-
tikvaj ĵurnaloj de nia regiono. Samideano Azcué-
naga komunikis la ni la retadreson de tiu hemero-
teko: http://hemeroteca.gijon.es/ kaj ni povis kons-
tati ke, jes ja, en tiu retpaĝo estas trovebla la kom-
pleta kolekto de multaj antikvaj ĵurnaloj de Astu-
rio, ekde ilia fondiĝo ĝis la civil-milito. Kaj tre
grave kaj interese por ni: en kelkaj el tiuj ĵurnaloj,
kiel El Comercio, Avance, Noroeste… de tempo
al tempo aperis anoncoj, komunikaĵoj kaj informoj
de Astura Esperanta Asocio: asembleoj de la
membraro, kunvenoj de la estraro, komenciĝo de
kursoj, anonco de ekzamenoj… Tiele ni povis
konstati ke dum tiuj jaroj, de 1909 al 1936, la
Esperanta Asocio bone kaj regule funkciadis kaj
estis konstanta rolanto de la kultura vivo de la ur-
bo en epoko kiam la kulturaj asocioj ne tiel abun-
dis kiel nuntempe. Pri tio atestas la presaro mem
ĉar se tiuj informiloj dediĉis sian atenton al aferoj
kiel la kunsidoj de la estraro de AEA tio signifas
ke tiam ne abundis tiutipa informo. En la nuna
tempo, kiam tiom da ĉiutipaj grupoj kaj asocioj
ekzistas en nia urbo estas nepenseble simila atento
al la kunsidoj kaj asembleoj de nia esperantista
rondo nek de multaj aliaj kolektivoj.
En la sekva paĝo ni prezentas ekzemplon de iu el
tiuepokaj ĵurnalaj informoj pri nia gijona esper-
antista kolektivo. Por tiuj el niaj fremdaj legantoj,
kiuj ne konas la hispanan lingvon, jen ni esper-
antigas tiun tekston:
En la Kunveno okazinta la 8an ĉi-monate estis unu-
anime aprobitaj la kontoj pri en- kaj el-spezoj.
Oni informis pri la tuta oficiala dokumentaro kaj la
faritaj laboraĵoj dum la jaro pro la esperantista Kon-
greso laste okazinta en Asturio, unuanime decidante
plenaprobi kaj danki al la estraro.
Oni decidis registri en la akto profundan senton pro
la forpaso de Sro Ludoviko Cienfuegos Bernaldo de
Quirós, grafo de Cienfuegos, entuziasma favorinto de
A. E. A.
Sekve oni faris elektadon de la nova estraro, rezult-
ante unuanime aprobita jenan liston:
Prezidanto, Sro Francisco Menéndez Rúa; vicprezid-
anto, Sro Alberto Menéndez González; ĝenerala se-
kretario, Sro Fernando Garcia de la Roza; sekretario
Sro Alfredo Alvarez Casuso; administranto, Sro José
Blanco Raspal. Voĉdonantoj: la eminenta doktoro
Calisto do Rato y Roces, Sro Joaquín González, pres-
bitero; Sro Juan Antonio Zarracina; Sro Enrique
Mengol Girona; Sro Salvador García García, kaj Sro
Adolfo Morí Fernández.
Post kelkaj vortoj de la prezidento dankante nome de
ĉiuj pro ilia elekto, la prezidantoj kaj sekretarioj de la
akademiaj sekcioj informis pri la studoj faritaj dum la
jaro, ĉefe tiu de Historio pro la notoj rilate al la dua
serio de la episkopoj de la Asturia Princlando kaj
esploro de la unua, krom la listo kaj cirkonstancoj de
ĉiuj princoj de Asturio.
Krom tio oni legis kelkajn astronomiajn, muzikajn,
elektrajn kaj fizikajn kalkulojn, kiuj vekis ĉies aten-
ton pro ilia speciala originaleco.