9
Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj
En eĉ ne du monatoj WikiTrans tradukis 300.000 artikolojn de la angla Vikipedio al surprize bona, eĉ se ne
senpeka Esperanto. Post jaro oni probable atingos tri milionojn.
La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS
[Eckhard Bick], kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la
projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.
Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj -
en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po
~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj
artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.
Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado
devas esti profunde repensita.
Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni
ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?
Ĉi tiu informo estis provizita de Miguel G. Adúriz. La sama temo estas pritraktata en la blogo de Bernhard Pabst,
retadreso: http://www.ipernity.com/blog/37943/248693 el kie ni prenis ankaǔ jenon:
Kio? Ĉu vere? Ĉu mi ne legas sur ĝia ĉefpaĝo, ke temus pri iom malpli ol 130.000 artikoloj komence de
majo 2010? Jes, vi pravas. Kaj ne, vi ne pravas. Vi pensas pri la esperanta Esperanto-Vikipedio, sed mi
parolas pri la angla Vikipedio aŭtomate tradukita al Esperanto per WikiTrans. ...
Jes ja, temas pri tradukoj, ne senmakulaj aŭ seneraraj, sed surprize bonaj. Se vi interesiĝas, simple iom ludetu per
WikiTrans. Jen la angla elefanto tradukita al Esperanto, jen la esperanta elefanto. Jen tradukita Londono, jen la
originale esperanta Londono, jen la detala kontraŭvarma ŝildo (heat shield), jen la magra samtitola, ktp.
Jes ja, kompreneble ank ekzistas inversaj kazoj, nome artikoloj, kie la esperanta originalo estas enhave pli
detala kaj profunda, vd. ekzemple la tekston pri la esperanta Gaston Waringhien kaj tiu tradukita el la angla. Kaj,
jes ja, ekzistas kazoj, kie en la angla Vikipedio tute mankas artikoloj troveblaj en la esperanta (ekzemple pri la
germana Esperanto-vortaristo Max Butin).
Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado
devas esti profunde repensiigita. Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj
se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en
la angla Vikipedio?
Kaj plia informo en la propra retpaĝo de WikiTrans :
Bonvenon al la Esperanta sekcio de WikiTrans. Ĉi tie vi povas serĉi en esperantlingva versio de la angla Vikipedio,
komence kovrante la 100000 plej uzatajn artikolojn, sed baldaŭ inter pli ol 3 milionoj da artikoloj. WikiTrans
trovas serĉesprimojn ne nur kiel kapvortojn, sed ankaŭ ene de artikolo, kaj tial unue montros al vi paĝon kun
ordigitaj trovoj, laŭ verŝajneco, por disambiguigo.
WikiTrans tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas
profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun kontekstdependaj tradukreguloj. Kaj la daŭra evoluigo
de la MT-sistemo kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj
ĝisdatigoj. Tiel novaj artikoloj tradukiĝas post apero, kaj malnovaj tradukoj refariĝas en intervaloj de kelkaj
monatoj.
Ĉar eĉ multaj originalaj Vikipedio-artikoloj en malgrandaj lingvoj kreiĝas parte per tradukoj aŭ almenaŭ inspiriĝas
per artikoloj en pli granda lingvo, aŭtomata tradukado devus faciligi la laboron de Vikipedio-aŭtoroj kiuj strebas
mallarĝigi la kvantan kaj kvalitan distancon inter siaj lingvoj kaj la angla ĉef-Vikipedio.
En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (do epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la
esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi -
plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne
INFORMOJ PRI
HESPERANTOH
10
necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la
normala serĉilo.
La unua fazo de la WikiTrans-projekto okupiĝis pri la Esperanto-tradukado de la 100.000 plej ofte uzataj
anglalingvaj artikoloj, kaj la unua tradukorondo kompletiĝis la 15-an de marto 2010. La aktuala dua fazo celas
vastigi la unuan tradukrondon al 3 milionoj da artikoloj, kun paralela konstanta plibonigo de la traduksistemo.
Sen reviziado aŭ reverkado, WikiTrans-artikoloj kompreneble simple restas tradukoj, kaj kvankam ili ne estas
citaĵoj en la strikta senco de la vorto, ili retenas la saman enhavon kaj aŭtoreco-historion kiel la origina angla
Wikipedia artikolo. Tial, bone-malbone, WikiTrans-artikolo elmontras la samajn fortojn kaj malfortojn, kvalitojn
kaj erarojn kiel la originalo. Ankaŭ necesas atentigi, ke la tradukoprocezo mem foje enkondukas kelkajn
ambiguaĵojn aŭ eĉ erarojn. Kvankam tiaĵoj estas maloftaj kaj kutime perkontekste travideblaj por la homa leganto,
vi ĉiam trovos ligon al al originala artikolo tuj apude, por komparo.
Oni eldonis antaŭ kelkaj semajnoj la hispanlingvan version de la libro “Laboristaj kronikoj”, verkita de
Antonio Marco Botella, kaj publikigita en 1996 de SAT-Broŝurservo, kiu pritraktas la historion de la
laborista esperanto movado en Hispanio, de la komenco ĝis tiu jaro. La nuna libro aperis sub la nomo
Crónicas del movimiento obrero esperantista, kaj estas baze la sama libro, kun kelkaj aldonoj kaj
malgranda ĝisdatigo, kaj en multe pli bonaspekta formato.
La granda merito kaj laboro pri la libro estas kompreneble de la aŭtoro, Antonio Marco, veterana pioniro
el Zaragozo, kiu multe verkis pri historio, kaj kiu ankaŭ ĉefrolis en la disvolvo de nia movado en
Hispanio. Antonio ne nur esploris la okazintaĵojn, rakontas pri siaj spertoj, verkis la originan libron, sed
ankaŭ mem tradukis la tekston.
Duan sed tre gravan meriton oni devas aljuĝi al alia amiko, Pedro Sanz. Li faris tiun laboron de
editorado, pri kiu iam verkis Waringhien, tiel grava, kaj tiom malmulte agnoskita. Pedro kuraĝigis la
tradukadon, poluris, serĉis fotojn, kaj fakte trapuŝis la aperigon de la verko. Kiam la demarŝoj por
publikigo en eksteraj eldonejoj ne sukcesis estis la organizo kiun li nun prezidas, SAT-en-Hispanio, kiu
devis zorgi pri tiu laboro. Estas bedaŭrinde ke la dankesprimojn de la enkonduko oni nur tradukis el la
unua versio, sed ne ĝisdatigis, ĉar lia nomo devus nepre aperi tie.
Post tiuj du multhoraj kaj meritplenaj laboraroj, verkado+tradukado kaj editorado+eldonado, mankas
tria ne malpli giganta: distribuado kaj vendado.
Fakte, eldoni estas nun tre facile. Mi surpriziĝis ke la fizika eldonado kostis multe malpli ol mi antaŭ-
supozis, konsiderante ke la kvalito de la fina produkto estas forme tre alloga, kontraste kun la antaŭa ver-
sio. Sed la problemo de distribuado estas la tubero kiu ŝtopas nian eldonadon. Se la libro estas internacia,
la sendokostoj povas tute malhelpi la distribuadon, kaj tion mi nun spertas, ĉar mi ekesploris pri sendado
de lerna materialo al kubaj esperantistoj, ene de la projekto
Esperanto al Amer iko
. Kaj se ĝi estas enŝta-
ta, mankas al ni la kanaloj por atingi la grandan eksteran publikon, kion fakte tiu ĉi libro certe meritas.
Do, jen la granda laboro kiun ni frontas, kaj kiun la idealistaj batalantoj tro ofte forgesas, pretervidas aŭ
pri kiu ni malkompetentas. Ni devas prezenti la verkon, disanonci, informi, instigi kaj krei merkaton. Tro
multaj libroj restas en keloj kaj skatoloj. Mi esperas ke ni (mi mem, sed mi esperas ke tiu ĉi alvoko taŭgu
por aliaj) konsciu pri la graveco de tiu ĉi tasko.
Ĝuste tiun aferon de distribuado verŝajne ŝanĝos la enkonduko de elektronikaj libroj. Mi sekvas kun
scivolemo tiun ĉi evoluon, kaj ĝojas ke la debato e Ipernity, Libera Folio diversbloge) kaj la unuaj
iniciatoj (FEL, La Ondo de Esperanto) alvenas jam ankaŭ al nia komunumo. Ĝi ja povas esti la solvo de
tiuj problemoj kiujn mi menciis, kaj kiu tiel speciale afliktas nian komunumon, kaj mi esperas ke ni
kapablos doni adekvatan solvon, kiu same kontentigos niajn aŭtorojn kaj niajn legantojn. Certe estos
okazo por plu diskuti.
Tonyo del Barrio
Laboristaj Kronikoj
pri la Hispana Esperanto-Movado
de Antonio Marco Botella
Nun en la hispana lingvo
Eldonas: Asociación Izquierda y Esperanto