La ĉi-jara Asembleo de nia Esperantista Asocio
estis duobla. Laǔstatute, en ĉi tiu kvara jaro post
la elektado de la estraro de la Asocio, oni devis
fari, krom la Ordinara, Ĝenerala Asembleo, an-
kaǔ alian Eksterordinaran por (re)elektadon de la
asocia gvidantaro. Komence oni planis ambaǔ
asembleojn por la 1an de marto, sed poste en tiu
tago okazis nur la Ordinara Asembleo kaj oni
decidis prokrastigi la Eksterordinaran por la 17a
de la sama monato.
En la asembleo de la 1a de marto, post la
tralegado kaj aprobado de la akto de la pasintjara
Asembleo, oni informis pri
la agado de la Asocio dum
la jara periodo pasinta ekde
la antaŭa asembleo. Oni
informis pri la malsukceso
de la demarŝoj celante or-
ganizi kurson de Esperanto
en la pasinta lernojaro kaj
oni prikonsideris proponojn
por alfronti tiun problemon
en la sekvaj jaroj.
Pri la jara kotizo al la Aso-
cio oni decidis ke la kvanto
de tiu kotizo daǔre estu 17
eǔroj ĉiujare.
La Prezidanto Carlos En-
rique Carleos informis pri eblaj ŝanĝoj en la
situacio de la konstruaĵo de la Katedro Jo-
vellanos de Universitata Disvastigado, en kiu
estas enkadrigita nia Esperantista Asocio kaj kie
ni disponas je granda, bela kaj komforta ejo por
nia esperantista laboro. La eblaj ŝanĝoj, kiuj
povas efiki kontraǔ ni, konsistas en tio ke la
urbestraro de Gijón interŝanĝus kun la Univer-
sitato de Oviedo tiun konstruaĵon de la strato
Tomás y Valiente, kie troviĝas nun ĝia sidejo,
per alia nova konstruaĵo kiun oni devas fari en la
Universitata Areo (Campus) de Viesques. La
malfavora por ni efiko de tiu novaĵo estas tiu ke
ni restas subriske ke en la nova domo de la Ka-
tedro, kvankam oni asignu al ni iun ejon, ĝi ne
tiel estu bona kiel la nuna. Krome, la fakto mem
ke la nova loko de la Katedro, kaj nia ejo ene de
ĝi, troviĝos for de la urbo kaj ne en la urba
centro mem, kiel okazas nun, damaĝos, pro la
distanco, la okazadon de eblaj E-kursoj, kiujn
oni povus fari tiam. Rilate al tio, estis inter-
konsento. inter la ĉeestantaj membroj de la Aso-
cio, ke ĉiukaze konvenas al ni konservi nian rila-
ton kun la Universitata Katedro, kaj se, okaze de
organizado de E-Kurso, eblos trovi por la klasoj
ejon en la urbo des pli bone, kaj se ne, kiel lasta
ebleco restus al ni la loko kiun oni asignus al ni
en la nova domo de la Katedro.
Santiago Mulas, Honora Prezidanto de la Asocio,
informis ke merkrede, la 17an de tiu monato, la
saman tagon fiksitan por la
Eksterordinara Asembleo,
vizitos nian E-grupon la es-
perantista geparo Luis Her-
nández kaj Rafaela Urueña,
el Valladolido. Ni bone ko-
nas tiujn elstarajn geesper-
antistojn de nia lando kiuj,
de antaŭ multaj jaroj, tre
bone rilatas kun nia Gijona
E-grupo: En la jaro 1979,
kiam okazis la Hispana
Kongreso de Esperanto en
Gijón, S-ino Rafaela Urue-
ña estis Prezidantino de
HEF, kaj ŝia edzo estis la
Sekretario; ili tre kunlaboris kun la loka komitato
de Gijón en la organizado kaj realigado de tiu
landa kongreso. Kaj kelkajn jarojn poste, kiam
okazis en Gijón la 3a Astura Kongreso de
Esperanto, ili partoprenis en tiu renkontiĝo.
Kiel planite, la 17a de marto okazis la Ekster-
ordinara Asembleo de nia Asocio kaj dum ĝi
akompanis nin, laŭ anoncite, Doktorino Rafaela
Urueña Álvarez, Profesorino pri Internacia Juro
en la Universitato de Valladolido, kaj ties edzo
Luis Hernández García.
La Asembleo normale disvolviĝis kaj procedis al
la elektado de la nova estraro de Astura Esper-
anta Asocio, sed, fakte, la elektita estraro ne
multe estis nova ĉar la ĉefaj respondecoj kaj
funkcioj de la Asocia komitato estis asignitaj al,
kaj akceptitaj de, la samaj personoj kiuj realigis
ilin ĝis nun.