demokratoj", kiuj tuj post la kongresa fervoro ko-
mencas kritike recenzi la ĵusan aranĝon kaj ĉiujn
kongresojn, deklarante sin enuantaj aŭ pridubante
la elekton de kongreslandoj. "Sendepende de la
pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi
volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte
respegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa
emociemo", li diris. Sian propran paroladon li fi-
nis emocie, per la vortoj de Grabowski: "Agordu
la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam
kanto!". Jen lia interveno:
Karaj kongresanoj, Ni kune spertis emocian se-
majnon en la lulejo de la praesperantisto. Nun ni
venas al la fino de nia pilgrimo – de pilgrimo, dum
kiu la nepoj nin benis, ĉar ni pacience eltenis dum
pli ol jarcento. Vojaĝinte al la individua pasinteco
de unu homo, ni konkrete alfrontas la gigantajn
aktualajn taskojn de la homaro – en hodiaŭo, kies
intensaj interetnaj konfliktoj donas specifan urĝ-
econ al la tagordoj de la esperantistoj kaj de la
homaranoj. En ĉi tiu momento, kiam ni transiras
de nia pilgrimo al energia reengaĝiĝo kun ĉies ak-
tualo, ni evidente devas unue tutkore danki ĉiujn,
kiuj ebligis tiel plengaman ĉielarkan sperton dum
ĉi tiu pilgrima semajno. Al la LKK, al la Centra
Oficejo, urba administrejo bjalistoka, al la emi-
nentaj gastoj, al la postkulisaj ebligantoj - al tre
longa listo da kreditoroj ni sentas ŝuldon, dank-
emon, aplaŭdemon, gratulemon, kaj ni ja plene
donu nin al tiuj sentoj, kresĉendaj en festofina
jubilado.
Tiu intenseco en la esperantistaj sentoj, kiuj pintas
en la klimaksa semajno de la komunuma jaro, sti-
mulas ian reagon en nia cerbo. La poeto Mauro
Nervi prave skribis: ”Kie mi kaŝas miajn sonĝojn?
/ En la cerbo, en la cerbo.” Ni volas esti raciaj,
strategie saĝaj, senstultaj, senmitaj agantoj por
pragmatike defendebla celaro, kaj nin akute em-
barasas la emocioj de la idealismo. Eble parte pro
tio, ni ofte, tuj post la kongresa fervoro, komencas
recenzi la ĵusan kongreson, ĉiujn kongresojn, tra
revizora prismo. En tiu humoro ni deklaras nin
enuantaj, aŭ ni pridubas la elekton de kongres-
landoj. Kaj la enuantoj kaj la superdemokratoj ne-
gativadas pri niaj kongresoj, kaj en la fervoro de
tiu severemo komplete ignoradas tiujn, kiuj argu-
mentas, ke ne estas serioze defendeblaj la juĝkrite-
rioj malantaŭ tiuj ĉiujaraj verdiktoj. Sendepende
de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda de-
bato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo
parte respegulas nian embarasiĝon pri nia dum-
kongresa emociemo. Sed la pli vasta zamenhofa
familio de ni ĉiuj, kiuj en 1888, en la Dua Libro,
ricevis de la iniciatinto la rajton kaj la respond-
econ kolektive plukrei la lingvon (laŭ vojo hodiaŭ
rekonebla kiel vikipedia labormetodo), ne povas
stiri nian komunuman ĉaron sen la emocioj de ide-
alismo. La ideo, ke UK estus simple varo, kies
vendiĝon oni plej taŭge analizus per merkatikaj
metodoj, aŭ similaj ideoj en sociologia aŭ alia pu-
re objektivisma vesto, laŭ mi maltrafas iujn ker-
najn faktojn pri nia situacio, kvankam kompren-
eble UEA volonte malfermas sin al ĉiuspecaj stud-
emuloj kaj kritikemuloj, kaj ĉion farados por kiel
eble plej kuraĝigi kaj antaŭenigi la objektiviĝon
kaj profesiiĝon. (Mi havas la permeson de Dennis
Keefe kaj Zbigniew Galor publike skeptiki pri iliaj
manieroj skeptiki.) Eble ni nin komprenos pli bo-
ne, se ni ekvidos, ke nia idealismo estas hodiaŭ en
tiu sama pozicio, en kiu estis la demokratiemo en
la antikva socio en Grekujo. La antikvaj grekoj –
nomu ilin helenoj, se vi emas – kovis la demokra-
tion en la sino de tia sama hierarkio de mastroj kaj
sklavoj, kian ĉiuj tiutempaj socioj rigardis kiel
normalan. Tamen, kontraŭ ĉia verŝajno, el la greka
socio kreskis tia demokratio, kian oni poste trafis
aliredakti en universalan formon. El la etoso de
Romio, kies publiko pretis brutale aplaŭdi leonojn
nevegetarismajn, venis la kristanismo. Malgraŭ la
neniel admirebla reĝimo de la rusaj caroj, la mon-
do estas danka al la rusimperia humo pro Zamen-
hof, pro Tolstoj, kaj finfine pro tiu alilanda disĉi-
plo de Tolstoj, kies bildo ornamas la monbiletojn
de Barato – Mahatma Gandhi. Simple dirite: kvan-
kam la mallumo ĉirkaŭas nin, tamen ne estas racie
perdi la fidon. Ni laboru kaj esperu. Por ke ni po-
vu racie fidi al la hodiaŭaj energioj, ni malpli be-
zonas la nostalgio pri la pasinteco, kaj pli bezonas
aktualan reinterpreton de nia zamenhofa heredaĵo.
Mi mem – eble ĉar mi foje persone portis saluton
de la nepo de Zamenhof al nepo de Gandhi – ri-
gardas Zamenhof kiel similan al Mahatma Gandhi,
do kiel avangardan pioniron de sisteme malmilita
aliro al la strebado kontraŭ la malegaleco, la ŝo-
vinismo, la ekspluatado, la subpremado. Post la
malrapida, plurŝtupa efektiviĝo de la programo de
la Ligo de Nacioj por la malkoloniigo de ĉiuj kla-
sike koloniigitaj landoj kaj post la serioza mem-
stariĝo de la orienteŭropaj landoj ekde 1989, la ĉe-
faj traktendaj konfliktoj ne plu temas pri absurda
mondmapo kun maljustaj imperilimoj aŭ ŝtatlimoj.
Hodiaŭ en ĉiuj socioj ni spertas konfliktojn inter
elito kaj popolo, inter viroj kaj virinoj, inter altaj
kaj malaltaj popoltavoloj, inter haŭtoj purpuraj kaj
bluaj kaj oranĝaj, inter delongaj loĝantoj kaj lasta-
tempaj enmigrintoj, do ĝenerale inter pli kaj mal-
pli potencaj homgrupoj. Diference de la klasikaj
problemoj, tiujn ĉi problemojn neniu proponas so-
lvi per redesegno de la mapaj landlimoj. Ni ne po-
vas el ĉiu lando elhaki, ekzemple, viran respubli-