La Kongreso okazis en urba Junulara Gastejo, tre
taŭga por okazigi ĉi tiajn eventojn. La Kongreson
ĉeestis ĉirkaŭ naŭdek geesperantistoj. Okazis mul-
taj prelegoj, kiuj konstituis la kernon de la Kon-
greso. Funkciis libro-servo bone provizita de li-
broj, zorgata de nia samideano Pedro Sanz. Estis
kursetoj de Esperanto kaj ekzamenoj, kontrolitaj
de Perla Martinelli kaj Andres Martin; bone suk-
cesis kelkaj gejunuloj, kiuj atingis la titolon je
“Elementa lernado”. Du belaj junulinoj prezentis
du filmetojn (dek minutojn ĉiu) en Esperanto, en
kiuj ili estis la aktoroj kaj la reĝisoroj. Sukceson al
vi junulinoj! Estis prezentitaj aliaj tri filmetoj, ĉiuj
originalaj en Esperanto. Mi malfermas mian por-
don kaj elpaŝas partoprenantojn de Eloy Fruc-
tuoso. Aliaj du filmetoj: Cent kaj “Footage” de la
menciitaj junulinoj. Nia amiko Solo prezentis sian
muzikon en DVD-disko. Ankaŭ oni prezentis eks-
pozicion “Esperanto, Lingvo kaj Kulturo”.
La subskribinto de ĉi tiu raporto, malfermis la se-
rion de prelegoj per la sia, kies temo estis Soli-
dareco, kiun oni povas resumi jene: Mi intencas
klarigi, ke Solidareco, tute simple estas fiasko de
la socio en kiu ni vivas. La solidareco hodiaŭ, es-
tas kvazaŭ peti almozon. Ekzemplon, kial oni
petas solidarecon por kuraci kanceron? tio estas
tasko de la registaro, anstataŭ aĉeti armilojn.
En la Kongreso troviĝis Maciej Jaskot, pola sam-
ideano, kunlaboranto en Pola Radio, kiu troviĝis
en Granado. Li plibonigas en tiu urbo sian scipo-
von de la hispana lingvo. Longa ekspono, sed en
bona Esperanto, pri la laboro de tiu radio-stacio,
kiu, malgraŭ ke nunjare okazas la UEA-kongreso,
ĝi travivas malbonan situacion, kun eblecoj de
malapero.
Prelegis ankaŭ samideanino Perla Marinelli Pri
“La infana raso”, informo pri la laboro de nia
bedaŭrata samideano Willaim Auld. Ŝi elektis tiun
faman libron, por omaĝi tiun elstaran samideanon.
Vendrede la 3an de julio okazis la Malfermo de la
Kongreso. Prezidis ĝin Pedro Hernandez, kiu re-
memoris diversajn aspektojn de nia hispana mov-
ado. Sed la plej granda tempo-spaco estis dediĉata
al la ebleco ke Malago estu “Urbo de la Kulturo”
en la jaro 2016 ene de Eŭropa Unio, distingo al
kiu aspiras pluraj hispanaj urboj. S-ano F. Martín
del Pozo, kiu verŝajne estas urba komisiito tiucele,
bonege kaj en Esperanto klarigis la celojn kaj
avantaĝojn por Malago. Hispanio devas elekti du
kandidatojn kaj Polio aliajn du.
Scivoleme mi atendis la tradician salutadon al la
Kongreso fare de grupdelegitoj kaj individuaj per-
sonoj, sed ĝi ne okazis. Do, mi ne povis saluti no-
me de KAE, nek de neniu alia. Mi ankaŭ ne povis
prezenti la “Semajnon” (INTERNACIA E–SE-
MAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO).
Kvankam mi ĝin bone diskonigis.
La Esperanto-Grupo de Malaga eldonis, okaze de
Kongreso, la faman libron “Platero kaj mi”. Nia
samideano Miguel Gutierrez Aduriz, bone analizis
la valoron de la verko, ĝian mesaĝon kaj la facil-
econ de ĝia aŭtoro Juan Ramón, kun la rekomendo
ĝin aĉeti.
Samideano Aŭgusto Casquero, informis pri sia
longa restado en Ĉinio kaj la taskoj de li realigitaj
en tiu vastega lando. Pri Ĉinio li diris al ni ke tie
estas diversaj ŝtupoj por ĉeesti lernejojn, kaj iuj el
ili estas pagendaj. Ekzistas multaj kaj diversaj lin-
gvoj parolataj en konkretaj regionoj. La lernado de
la angla lingvo estas deviga en tiu lando. Kompre-
neble, li ankaŭ aludis al tiuj fotoj, en kiuj li aperas
ĉirkaŭata de multaj junaj ĉininoj. Li klarigis, ke en
la kursoj pri la hispana kaj Esperanta lingvoj 90%
estis junulinoj, jen la kialo de tiuj fotoj.
Jen samideanino Perla Marinelli en alia prelego.
Kontribuo de virinoj al la Esperanto-literaturo.
Ŝi menciis, kun sia vervo kaj posedo de la lingvo,
multajn virinojn, kiuj fervore agadis en la Esper-
anta movado. Iuj el ili, ŝi diris, verkis sen tabuoj
pri amo kaj amoro.
Ankaŭ prelegis nia kara amiko Wolfgang Guen-
ther. Esperanto-ekologiaj, ekonomiaj kaj sociaj
argumentoj por neŭtrala Internacia Lingvo. Li
rilatigas Ekonomion, Naturon kun Internacia Lin-
gvo. Li opinias prave, la neceson aktivi en la Eko-
logio, se ni deziras, ke nia planedo restadu taŭga
loko por loĝado kaj por bona interkompeno en
mondo sen polucio. Estas necese internacia ling-
vo, kiu ebligos sanan kaj fratan kunvivadon.
Samideano José Maria Salguero, profesie instru-
isto amplekse informis pri la Programo Come-
nius, kiu konsistas je kunvivado de lernantoj el
diversaj landoj kaj lingvoj. Li kun siaj lernantoj de
Esperanto, ĝuis tiun programon en Italio, kie kune