En la Ĝenerala Asembleo de la membroj de la
Asocio, de dato 17a de februaro de 2005, oni re-
novigis la estraron, kiu restis tiele: Prezidanto:
Santiago Mulas Gallego, Sekretario: Faustino Cas-
taño Vallina, Kasisto: Juan Manzano
Bartolomé, Bibliotekisto: Ángel Gar-
cía Sánchez, Voĉdonantoj: Carlos En-
rique Carleos Artime, María del Mar
Pescador Benavente, Cristina Díez Ál-
varez-Cienfuegos, Alejandro Rodrí-
guez kaj María Luisa Castaño.
Post la jaro 2004 sen revuo, la numero
80a de HELECO estis eldonita en
oktobro de la jaro 2005. Ĉi foje la el-
donado eblis dank’ al la Katedro Jove-
llanos kiu, tiam, disponis de bona fo-
tokopiilo. El la Komisiono pri Kulturo
de la Urbestraro ne eblis ricevi sub-
vencion kiu kompensu la elspezon de
la fotokopiado. Iu novaĵo de tiu nume-
ro de la revuo estis ke ĝi estis tute ko-
lora, sed tio ne povis esti perceptata
de la ricevantoj de la revuo, ĉar la fo-
kopiaĵoj de la paĝoj estis blank-nigraj;
pro la alta kosto, nur la fronta kaj la
dorsa paĝoj estis presite kolore. Sed
oni povas vidi en sia kolora versio en
la interreta paĝo de nia Asocio, ĉar la
ĉefa karakteraĵo de ĉi tiu lasta periodo
de nia jarcenta historio estas tio ke
Astura Esperanta Asocio eniris en
Interreton kun propra paĝo, en kiu ni
metas ne nur la revuon sed multe da
materialo kiu rilatas ne nur al Esper-
anto sed al ĉiu ajn afero.
Iu el la pri Esperantaj aferoj estis la
raportoj de la festado de la Zamenhofa
Tago far de la asturaj geesperantistoj.
Ekde la festo de la jaro 2003, la mem-
broj de Astura Esperanta Asocio de
Gijón kaj ANTAŬEN de Avilés povas eltiri el tiuj
subpaĝoj la fotojn kiujn ili dezirus, ĉar la raporto
ne estas nur priskribado de la festoj sed ankaŭ, kaj
ĉefe, kolekto de la fotoj faritaj dum la festado.
La ĉefa temo de la numero 80a de HELECO estis
la verko de Cervanto, DonKiĥoto, ĉar en tiu jaro
2005 oni festis la 4an Centjaran Jubileon de la
unua eldono de la unua parto de tiu majstrverko de
la hispana literaturo.
Dum la lernojaroj 2004-2005 kaj 2005-2006 daure
estis la E-kursoj gvidataj de Santiago Mulas.
La 30an de marto de 2006 okazis la tiujara Ĝene-
rala Asembleo de AEA. En ĝi oni elektis novan
estraron de la Asocio, nome:
-Honora Prezidanto: Santiago Mulas
Gallego. -Prezidanto: Carlos Enrique
Carleos Artime. -Vicprezidantino:
María del Mar Pescador Benavente. –
Sekretario: Faustino Castaño. –Pres-
aro: Faustino Castaño. -Kasisto San-
tiago Mulas Gallego. –Bibliotekistino:
María Luisa Castaño. -Voĉdonantoj:
Ildefonso Domínguez Losada, Eduar-
do Montoto kaj Celia Rendueles.
Kiel dirite, oni festis en Hispanio en
2005 la 4an Centjaran Jubileon de “La
Kiĥoto”. La hispana esperantistaro al-
doniĝis al tiu festado kun sia propra
programo. La Fundacio de Esperan-
to kontribuis al tio per la disdonado,
al bibliotekoj kaj aliaj prikulturaj
centroj, de la esperantlingva versio de
tiu verko. Nia Astura Esperanta
Asocio kunlaboris kun la Fundacio en
tiu tasko per la transdonado de du
ekzempleroj de la Kiĥoto laŭ la esper-
anta versio de Fernando de Diego, al
kiuj ni aldonis ekzemplerojn de nia
propra eldonaĵo, ASTURA BUKE-
DO. Sed tiuj aktoj, pri kiuj estas
abuda informo en nia interreta paĝo,
okazis en la jaro 2006, tamen en la
unuaj monatoj de la jaro kaj kadre de
la festado de la Centjara Jubileo. La
unuan transdonon oni faris al la Uni-
versitato de Oviedo, la 3an de marto.
Profesoro Carlos Enrique Carleos Ar-
time, el la estraro de Astura Esper-
anto Asocio, kaj doktorino María José
Álvarez Faedo transdonis la libron de la Kiĥoto en
Esperanto al la Vicrektorino de la Universitato,
Margarita Fuente Noriega, kaj al la Direktoro de la
Biblioteko de la Universitato, Ramón Rodríguez
Álvarez. La prezentado de la akto estis farita de
Luis Valdés Pelaez, tiama Direktoro de la Ka-
tedro Jovellanos de Universitata Disvastigo,
institucio en kiu estas enkadrigata nia Asocio de
Esperanto.
E
E
E
n
n
n
i
i
i
n
n
n
t
t
t
e
e
e
r
r
r
r
r
r
e
e
e
t
t
t
o
o
o