80
Dum la jaroj 1999 al 2005 la porEsperanta agado
de Astura Esperanta Asocio estis konstituita de
samaj taskoj kiel en la antaŭa periodo. Ni trarigar-
dos ilin. Eldonado de la revuo HELECO: post
kelkjara ne-apero de revuo, estis eldonita la 75a
numero en decembro de la jaro 1999. Jam ni
informis pri la malfacilaĵoj ekzistantaj por la
eldonado kaj sendado de la revuo. Ekde tiu dato la
afero iomete pliboniĝis: en la ses sekvintaj jaroj
estis eldonitaj kvin numeroj de la revuo. Ili estas
jam videblaj en la ret-paĝo de la Asocio. Oni
povas konstati ke la nombro da paĝoj fluktuis inter
42 kaj 54, kaj krome ekde la 78a numero la fron-
tpaĝo kaj la malantaŭa paĝo de la revuo estis kolo-
raj. La eldonado de tiu revuo eblis dank’ al la sub-
vencioj kiujn nia E-grupo atingis de la Urbestrara
Komisiono pri Kulturo por tion fari. Sed oni ne
pensu ke ĉiuj niaj problemoj tiurilate solviĝis.
Fakte, la subvencio helpis sed tamen neniam su-
fiĉis por pagi ĉiujn ekzemplerojn kiujn ni devis
sendi. AEA devis elspezi monon por kompletigi la
pagon de la presitaj (fotokopiitaj) ekzempleroj kaj
por ilin sendi perpoŝte al la legantoj.
Alia kutima tasko estis la kursoj de Esperanto.
Dum la menciita periodo daŭre estis ĉiujare bazaj
E-kursoj en nia ejo, kiujn gvidis Santiago Mulas,
kaj estis ankaŭ, en du lerno-jaroj, progresigaj E-
kursoj, gviditaj de Faustino Castaño, por la ge-
lernantoj kiuj jam estis partoprenintaj en la unua
kurso. Ne progresis, tamen, iu tiama provo nia de
organizi E-kurson en Oviedo
Sed dum la jaroj 1999 al 2005 estis ankaŭ alia
nova aktivado kiu neniam okazis ĉe ni antaŭ la
jaro 1999 kaj ankaŭ ne post la jaro 2005. Temas
pri la t.n. “Festoj de la Lingvoj”. La Festoj de la
Lingvoj estis ne-esperantista sed relative oficiala
afero. Dum la tagoj 11a al 13a de marto de la jaro
1999 okazis la unua el tiuj festoj. Temis pri iu
aranĝo kiu celis promocii la praktikadon de la idi-
omoj kaj la renkontiĝo inter kulturoj. La evento
estis enkadrigita en Eŭrop-nivela programo cel-
anta potenciigi la dinamikan praktikadon de ling-
voj kaj montri la riĉecon de la kulturaj diferencoj
kaj diversecon, disvolvigante la akceptemon kaj
komunik-kapablon de la civitanoj, samkiel relief-
igi kaj altiri la publikan atenton pri diversaj kul-
turaj iloj utilaj por aliri al la scipovo de fremdaj
lingvoj.
Estas evidenta ke temis pri penado en la procezo
de solvado de la lingva problemo en tiu ropo
kiu antaŭenmarŝadas al ĝia unuiĝo.
Nia esperantista asocio konsideris ke ni devis par-
topreni en tiu Festo kun nia mesaĝo “ke ekzistas
kaj bone funkcias efika solvo por alfronti la ling-
van diversecon de nia kontinento kaj de la mondo
ĝenerale: Esperanto.
En nia stando en la festejo ni prezentis ampleksan
kolekton de esperantista materialo: revuoj, ĵurna-
loj, libroj, afiŝoj… Krome ni respondis la deman-
dojn de la interesitaj personoj kaj disdonis inter la
publiko ekzemplerojn de speciala broŝuro de HEF
kaj flŭfoliojn ellaboritajn de ni mem, per kiuj oni
informis pri la taŭgeco de Esperanto en ĉiuj sferoj
de la homa vivo.
Inter la interesaj personoj kun kiuj ni kontaktis
dum la deĵorado en nia stando estis speciale menc-
inda la kazo de Abelardo González, radio-parol-
isto de RADIO SELE. Tiu radio-stacio dissend-
adis laŭ modulita frekvenco sed aspiris tiam al pli
potenca dissend-kapablo. La dissendado de tiu ra-
dio-stacio okazis, ĉefe, en la astura lingvo (Ba-
blo). Tiu informilo troviĝis inter la asturiismaj ins-
tancoj kiuj volis labori por la rehavo kaj promoci-
ado de la kultura heredaĵo de nia regiono. Unua-
vide povas ŝajni ke la celo de tiu radiostacio tute
kontraŭas la celon de internacia lingvo kia Esper-
anto, al kiu ni dediĉas nian atenton, intereson kaj
laboron, kaj tamen la afero tute ne estas tia; tiu
estas eraro, sufiĉe disvastigita. La defendo de la
minacataj etnaj lingvoj kaj kulturoj tute ne kon-
traŭas la celon disvastigi internacian lingvon Am-
baŭ lingvo-tipoj la etnismaj kaj la internacia ro-
las en sia specifa tereno. Esperanto celas esti pon-
to inter la diversaj lingvo-parolantoj, kiuj plenraj-
tas defendi kaj konservi siajn proprajn naciajn kaj
etnismajn lingvojn. Menciinde estas ke Abelardo
dissendadis tra RADIO SELE ĉiumerkrede je la
19a horo programon dediĉitan al Esperanto. En
kelkaj sesioj de tiu programo intervenis membroj
de la estraro de Astura Esperanta Asocio por dis-
konigi aferojn rilatre al nia temo. Pri ĉio-ĉi am-
plekse raportis la 75a numero de HELECO.
L
L
a
a
F
F
e
e
s
s
t
t
o
o
j
j
d
d
e
e
l
l
a
a
L
L
i
i
n
n
g
g
v
v
o
o
j
j
81
Per la sama numero de la revuo ni informis ankaŭ
pri tio ke la esperantista festo de tiu jaro okazis en
Avilés, fajne organizita de la Prezidanto de la E-
Grupo ANTAŬEN, Nicolás Muñiz. Sed, malfeli-
ĉe, tiu kara samideano ne povis ĉeesti la
festerojn. Ĝuste la antaŭtagon de la festo
li suferis infarkton. Laŭ ekspresa deziro
lia kaj de lia familio oni plenumis la pla-
nitan festo-programon. Iu el la program-
eroj estis meso en Esperanto. Dum tiu
religia ceremonio la asturaj gesamide-
anoj speciale preĝis por la resaniĝo de
Nicolás kaj poste iu delegacio de la ĉe-
estantoj adresiĝis al la hospitalo kie li
troviĝis; tie oni informis al ili ke la stato
de la malsanulo estis mortdanĝera. Ĝuste tiutage,
kiam ankoraŭ ne estis finiĝanta la bankedo de la
geesperantistoj, ni eksciis pri la forpaso de tiu sin-
donema aktivulo de nia
regiona E-movado.
En la jaro 2000 okazis
la 2a Festo de la Ling-
voj de la 14a ĝis la 17a
de marto, unu tagon pli
ol la antaŭa jaro. Nia
Astura Esperanta Aso-
cio partoprenis en ĝi per
simila stando kiel tiu de
la festo de la jaro 1999.
Tie ni disdonis materia-
lon propagandante pri la
lingva solvo kiun kons-
tituas Esperanto. Unu
el tiuj propagandiloj es-
tis bildstria aranĝo kun
teksto en Esperanto kaj
en la hispana lingvo en-
tenante mesaĝon pri la
utileco de la Internacia
Lingvo.
Kadre de nia partopreno
en tiu Festo de la Lin-
gvoj okazis prelego de
nia samideanino D-rino
María José Álvarez Fa-
edo pri la temo “Neceso
de internacia lingvo tra la historio”. La kompletan
tekston de la prelego oni povas vidi en la 75a nu-
mero de HELECO.
Krome, apartaj grupoj de gestudentoj kaj gelern-
antoj vizitantaj nian standon ricevis iaspecan
unuan lecionon pri la esperantaj kulturo kaj
lingvo.
Alitipa agado, ankaŭ cele de la propagando kaj
diskonigo de nia afero, estas tiu rilate al la inform-
medioj. En tiu jaro 2000, membroj de la estraro de
AEA estis intervjuataj de RADIO-SELE kaj la
Gijona Televido. Ni profitas tiajn okazojn por
diskonigi nian mesaĝon ke ekzistas lingva solvo
por la interrilatoj inter la homoj de la
diversaj popoloj kaj kulturoj.
La 54-paĝa numero 76a de HELECO,
en kiu oni informas pri la okazintaĵoj de
la jaro 2000, publikigas ampleksan inter-
vjuon al Faustino Castaño pri la 59a His-
pana Kongreso de Esperanto, okazinta
en la apudMadrida urbo de San-Sebas-
tián-de-los-Reyes, kiun li ĉeestis, kaj alia
al Julio Argüelles pri la 85a Universala
Kongreso de Esperanto, okazinta en la
Israela urbo Tel-Aviv, en kiu li partoprenis.
Ĉio koncerne al la vivo de nia E-grupo, kaj de la
Asturia esperantismo ĝenerale, inter oktobro de la
jaro 2000 kaj oktobro de
2001 estas priskribata
en la 77a numero de
HELECO, ankaŭ ĝi 54-
paĝa. Dank’ al tiu fonto
ni povas informi ke la
Zamenhofa Tago de la
jaro 2000 okazis en Gi-
jón, kun ĉeesto de ge-
esperantistoj el la du as-
turaj urboj kie estas E-
grupoj. Estas en nia fo-
tokolekto iu fotografaĵo
de la partoprenintoj en
tiu festo, farita en la
strato Esperanto. Ni pu-
bligas tiun foton en la
sekva paĝo. Sed estas
tie alia foto, tiu de sam-
ideano Alcibiades Gon-
zález Meana. Estas gra-
va kialo por speciale
memori pri li ĉiokaze.
La 10an de decembro de
la jaro 2000 li forpasis
en Oviedo, estante 83-
jaraĝa. Lia nomo estas
ligata al la renaskiĝo de
la esperantisma movado en Asturio post la kolapso
kiun signifis por la internacia lingvo en Hispanio
la Civila Milito. Kune kun sia frato Adonis kaj
aliaj simpatiantoj de nia afero, li fondis en El
Entrego (Langreo) iun Esperanto-grupo kiu jam ne
plu ekzistas sed kies membraro nutris nian gijonan
E-grupon antaŭ kelkaj jardekoj. Alcibiades estis
dumlonge kunlaboranto de nia revuo ĉefe en temoj
pri arto kaj literaturo.
Nicolás Muñiz
82
En la jaro 2001 ripetiĝis nia partopreno en la Festo
de la Lingvoj de nia urbo. Laŭ la propagando far
de ties organizintoj, la festoj celas promocii la ler-
nadon kaj praktikadon de idiomoj. Verdire, oni
intencas konsciigi la gestudentojn kaj ĝenerale la
tutan loĝantaron, pri la
lingva problemo.
Lingva problemo de la
mondo, sed konkrete de
tiu-ĉi Eŭropo kiu antaŭ-
enmarŝas al sia unuiĝo.
Menciindas ke spite al la
granda oficiala apogo ki-
un ĝuas la Festoj de la
Lingvoj, mankas la amasa
apogo de la publiko en la agado de la festoj, sed la
institucia apogo garantiis konkretan tipon je ĉeest-
antaro, nome, gelernantaro, la gestudentoj de di-
versaj lernejoj kaj gimnazioj, tiel de nia urbo kiel
de aliaj lokoj de nia regiono. Dum la
kvar tagoj de la festo-daŭro de tiu jaro
senĉese defilis tra la festejo iu juneca
publiko al kiu oni povis prezenti ian
realaĵon kaj ian lingvan problemon pri
kiuj ĝi estis koninta nenion antaŭe. La
lernejoj kaj la instruaj medioj povas
multe fari por konsciigi la gelernantaron
pri la eŭropa situacio rilate al la linga
afero kaj promocii konvenajn solvojn.
Sed oni ne pensu ke tiu festa aranĝo rek-
te favoras nia esperantistan aferon. La
internacia lingvo kiun ni vartas devas
konkuri kun aliaj pensoj en tiuj medioj kiaj la
Festo de la Lingvoj kiun ni priskribas. Al ni oni
permesis diskonigi nian mesaĝon, sed, fakte, la
ĉefa solvo kiun ŝajne volas promocii la organiz-
antoj kaj la oficialaj
apogantoj de tiu festa
aranĝo estas la plur-
lingvismo, la lernado
de kelkaj lingvoj, kaj
inter ili, cefe… la an-
gla. En la 77a numero
de nia revuo, pritrakt-
ante ĉi tiun aferon, es-
tas sufiĉe ampleksa
rezonado nia kunfron-
tante la lingvan sol-
von, kiun ni proponas,
kontraŭ la multlingveco plurlingveco implicite
proponita de la gvidaj sferoj de la socio.
Por la propagando favore al Esperanto en nia
stando ni preparis kelkan materialon. Unue estis
alia bildstria aranĝo simila al tiu de la antaŭa jaro,
kun dulingva teksto. Sed estis krome aliaj folioj
per kiuj ni montris pere de bildaj kaj tekstaj ek-
zemploj la facilecon de la internacia lingvo: ver-
boj, sufiksoj… Tiun materialon ni abude disdonis
al la vizitantoj de la stando, ĉefe al la gestudentoj.
Ankaŭ dum tiu jaro 2001 la informmedioj de nia
urbo sufiĉe okupiĝis pri
ni kaj traktis nin favore.
La 4an kaj la 5an de sep-
tembro la Gijona televido
dissendis programon de
intervjuo farita al kelkaj
estraranoj de Astura Es-
peranta Asocio temante
pri la internacia lingvo.
Same la tagĵurnalo de nia
urbo, El Comercio, publikigis la 26an kaj la 27an
de septembro artikolojn pri Esperanto kaj inter-
vjuojn faritajn al membroj de nia E-grupo. En ĉi
tiu paĝo ni prezentas fotografaĵon kiun oni faris al
ni por la revuo de iu organizaĵo, PM40,
iu asocio de senlaboruloj kiuj aĝas pli ol
40 jarojn.
La sekvan jaron, 2002, la Festo de la
Lingvoj daŭris unu tagon pli ol la an-
taŭaj. Ĝi okazis dum la tagoj 11a al la
15a de marto. Nia partopreno en ĝi estis
eĉ pli intensa ol dum la antaŭaj tri Festoj
de la Lingvoj. La termino “festo” aplik-
ata al tiu-ĉi aranĝo rilatis al tio ke estis
ludo-tipaj plejparto el la aktoj kiuj kons-
tituis ĝin se la celo kaj la enhavo de
tiu fojro pli koncernis al studo, erudicio,
laboro… Verdire, la ĝenerala publiko ne interes-
iĝis pri ĉi-tipaj foiroj celante kulturan disvolviĝon.
Sed estis granda ĉeestantaro konstituita de “kapt-
ita” publiko konsistanta el gelernantoj kaj gestu-
dentoj kiuj tiamaniere
ĝuis ion kvazaŭ ferio-
tagon.
Samkiel la antaŭajn
jarojn, nia Astura Es-
peranta Asocio par-
toprenis en la festo
por plu propagandi in-
ter la juna publiko pri
nia lingva afero. Same
kiel en la antaajŭ fes-
toj, ankaŭ ĉi jare ni
prezentis bildstrian
rakonteton portante mesaĝon favore al komuna,
facila kaj neŭtrala lingo por internacia uzado. Ni
uzis lerno-materialon speciale preparitan por tia-
specaj okazoj, kiel tiuj Festoj, kie ne eblas di-
sertadi dumlonge pri la temo ĉar la fluo de la ge-
vizitantoj estis vigla kaj intensa.
En la strato Esperanto de Gijón.
Festante la Zamenhofan Tagon de la jaro 2000
Alcibiades G. Meana
83
Krom tiu laboro, realigita en la stando, ni dis-
volvis alian agadon. Konkrete, ni organizis prele-
gon pri la temo kiun ni titolis “Neceso je komuna
lingvo”. Tiu-ĉi prelego pri Esperanto okazis en la
lasta tago de la Festo. La temo estis prezentita de
samideanino de nia E-grupo, María del Mar Pes-
cador, Magistrino pri Psikologio.
La numero 78a de HELECO tre detale raportas
pri tiu Festo de la Lingvoj kaj nia partopreno en
ĝi. Kaj krom aliaj artikoloj, kon-
tribuaĵoj kaj interesaj temoj, pri-
skribas ankaŭ la vivon de la E-
grupo ekde oktobro de la jaro
2001 ĝis oktobro de 2002. Same,
la 79a numero de la revuo okup-
iĝis pri jara periodo de oktobro al
oktobro. Kaj ankaŭ en tiuj du ja-
roj, 2003 kaj 2004, estis Festo de
la Lingvoj similaj al la ĝis nun
prirakontitaj, kun simila parto-
preno nia.
En la jara asembleo de AEA de
dato 6a de februaro de 2003, interalie, estis re-
noviĝo de la estraro, kiu konkretiĝis en la reelekto
de Santiago Mulas kiel Prezidanto, elekto de
Faustino Castaño kiel Sekretario kaj Julio Argüe-
lles kaj Pilar Moro kiel voĉdonantoj.
La revuaj numeroj de tiuj jaroj sufiĉe priskribis
ankaŭ la landajn kaj la universalajn kongresojn de
Esperanto. Pri la universalaj indas mencii ke kuti-
me partoprenis en ili Julio Argüelles, membro de
nia E-asocio.
Sed en la jaro 2004 ni ne eldonis la revuon. La
malfacilaĵoj fariĝis ne-elteneblaj. La subvencioj
fare de la priKultura Komisiono de la Gijona Urb-
estraro malpliiĝis kaj la eldonado de HELECO
fariĝis tre multekosta por nia E-asocio. Krome ni
konstatis ke la sistemo sendi ekzempleron de la
revuo al tiom da lernejoj kaj or-
ganizaĵoj ne alportis la esperitan
rezulton de kreskiĝo de la publi-
ka kono pri Esperanto. Ni venis
al la konkludo ke la revuoj send-
itaj al la lernejoj kaj gimnazioj,
fakte, neniam alvenis al la manoj
de la gelernantoj kaj gestuden-
toj. Multaj el tiuj ekzempleroj
ne estis eksponitaj en la lernejaj
bibliotekoj. Ni devis alfronti tiun
realaĵon kaj formuli alian strate-
gion por la diskonigo de la inter-
nacia lingvo en la socio. Tio estis pli necesa de
tiam se konsideri ke post la Sesa Festo de la Ling-
voj, en la jaro 2004, oni ne plu organizis tiun aran-
ĝon kiu tre utilis al ni, dum ses sinsekvaj jaroj, por
amase propagandi kaj informi pri nia afero, eĉ se
la tasko estis tre peniga kaj intensa laborado dum
kvar aŭ kvin tagoj
Prelegas Maria del Mar Pescador
84
En la festoj de la Lingvoj, dum ses sinsekvaj jaroj. Prezentado de Esperanto al la vizitantaj gelernantoj.
85
Parto el la lerno-materialo uzita en la Festoj de la Lingvoj por montri al la gestudentoj
la facilecon de Esperanto.