Ĉi tie ni pritraktas nur la gijonan kolekton de
HELECO, flankenlasante la fakton ke sama titolo
havis iam la bulteno eldonita de la E-grupo La
Verda Kolombejo de El Entrego.
Ekde ĝia ekapero, en la jaro 1976, ĝis la nuntem-
po, la revuo HELECO, presorgano de la esper-
antista organizaĵo de Gijón, estis objekto de multaj
kaj grandaj ŝanĝoj. La fakto ke unue ĝi estis pres-
organo de la Esperantista Grupo Jovellanos kaj
poste de Astura Esperanta Asocio, ne estis grava
ŝanĝo por la revuo ĉar ambaŭ organizaĵoj estis la
sama, kiu ŝanĝis sian nomon. Jam ni menciis en la
antaŭaj ĉapitroj kelkaj ŝanĝoj kiujn la revuo
ricevis en la frontpaĝa titolo. Kaj ĝis la 70a nume-
ro, kiu informas pri la Tria Astura Kongreso de
Esperanto, HELECO iomete kreskiĝis en kio ri-
latas al la nombro da paĝoj. La numero 70a havis
20 paĝojn, pli ol ĉiuj antaŭaj numeroj. En la sekv-
intaj numeroj pli kreskiĝis la paĝnombro, sed la
ŝanĝoj kiujn ricevis de tiam la revuo havis alian
karakteron kaj rilatis al gravaj zorgoj.
La startpunkto de tiu ŝanĝo-procezo estis, precize,
la Tria Astura Kongreso de Esperanto. En tiu
kongresa laborsesio, en kiu oni pritemis la pro-
blemaron de la E-movado, la informo de AEA es-
tis tre akre kritika kontraŭ la propra bulteno de la
asocio. Temante pri ĝi, la informo konkrete diras:
La eldonado de nia revuo eblas ĉefe dank’ al la
helpo de la Katedro “Jovellanos” pri Universitata
Disvastigo, en kies sidejo troviĝas la ejo de nia
Esperanto-Grupo kaj okazas nun ĉi tiu kongreso.
Nia tasko estas verki la artikolojn, akcepti la kun-
laboraĵojn kaj komposti la fotokopiendajn foliojn. Ĉi
tiu laboro estus daŭriginda se la rezulto estus bon-
kvalita publikigaĵo utila por nia E-Movado. Tamen
niaj gelegantoj bone scias ke ne estas tia la kazo de
nia HELECO. Ĝi kontribuas neniom al la disvastigo
de la Internacia lingvo kaj al la prestiĝo de nia Mov-
ado. Ĝia sola utilo estas la esprimo de la agado kaj
la ekzistado mem de nia urba E-asocio. Debati pri la
konveneco aŭ ne de la daŭrigo de tiu eldonado es-
tas alia celo de la kongreso kaj konkrete de ĉi tiu
kunsido.
En la debato kiu sekvis pri tiu temo, la ĝenerala
opinio de la kunvenantoj estis ke ĝi prefere estu
daŭrigata. La kvalito de ties enhavo devas esti pli-
bonigata, kaj ankaŭ ĝia ekstera, –presa– aspekto,
kaj profiti la fakton ke la Katedro “Jovellanos”
helpas nin en ĝia eldonado. Krome ĝi utilas por re-
gistri kaj reliefigi la agadon de nia grupo. Resum-
ante ĉies opiniojn pri tiu temo, la HEF-Prezidanto,
Antonio Alonso Núñez, diris: “Prefere konservi la
revuon, eĉ en ĝia nuna formo, ol nenio”. Sed li al-
donis sugestojn, unue pri la enhavo de la revuo,
pri kiu li diris ke la eldonado devus esti dulin-
gva… por plifaciligi la aliron al ne-esperantista
publiko, kiu konstituas la terenon de nia disvast-
igo. La enhavo, kompreneble, devus temi pri gra-
vaj informoj.
Akceptinte tiun proponon, la 71a numero jam estis
du-lingva: Esperanta kaj hispanlingva. Tamen oni
devas diri ke ĝi ne aperis ĝis la fino de la jaro
1991 kaj krome ne havis pli ol 18 paĝoj. Sed la
pres-kvalito iom pliboniĝis. Ni jam diris ke ekde
la 65a numero la revuo estis ellaborita tute per
komputilo. Sed la presado de la kliŝoj estis farita
per matrica presilo. Nu, la 71a numero havis kel-
kajn foliojn –ne ĉiuj– por kiuj oni uzis laser-pres-
ilon. Tiam ni ne disponis je tiu ilo, sed afable pre-
sis tiujn paĝojn Miguel Gutiérrez Adúriz per sia
komputilo. La sistemo iome estis ĝeniga ĉar ni de-
vis sendi al li la presigendan materialon, surgra-
vuritan sur disketoj, per la ordinara poŝto –ĉar ti-
am ankoraŭ ne estis ĉe ni Interreto– kaj li sendadis
al ni per la sama medio la presigitajn foliojn por
ties multobligado ĉe la Katedro Jovellanos.
En la jaro 1992 estis eldonita neniu numero de
HELECO. La numero 72a aperis fine de la jaro
1993, sed ĝi havis 38 paĝojn, kaj ĉiuj ili, escepte
la frontpaĝo, estis bele skribitaj per la leserpresilo
de samideano Adúriz kiu, krome, devis trakti niajn
skribaĵojn per teksto-programo por la presado.
El la du-lingva HELECO ni presis pli da ekzem-
pleroj ĉar estis destinita al pli ampleksa publiko ol
antaŭe. Kiam ĝi estis nur esperant-lingva, ni pres-
adis nur kelkdekon da ekzempleroj, por la mem-
broj de la E-grupo kaj por iuj E-grupoj landaj kaj
malmultaj eksterlandaj. Sed la du-lingveco estis
precize por alveni al ne-esperantista publiko. Ni
sendadis la revuon, krom al la antaŭaj kutimaj ri-
cevantoj, ankaŭ al publikaj bibliotekoj, mezlern-
ejoj, gimnazioj, civitanaj asocioj, sindikatoj, poli-