Ni jam raportis pri la Unua Astura Kongreso de
Esperanto, kiu okazis en Navia en la jaro 1986.
La du ceteraj esperantistaj urboj de Asturio, Avi-
lés kaj Gijón, organizis siajn proprajn kongresoj
en iuj el la sekvintaj jaroj. Poste ni priskribos ilin.
Sed nun ni devas mencii ke en la epoko kiun ni
priraportas nun (jaroj 1988-1990), Navia jam ne
plu troviĝis en la klubo de la esperantistaj urboj de
nia regiono. Ni indikis ke la aŭtoro de la miraklo
de la subita ŝpruco de Esperanto en tiu urbo estis
samideano José Carlos Chapoli Motta. Tiu sinjoro
estis Direktoro de la tiuurba sukursalo de iu ban-
ko. Kiam tiu financa entrepreno destinis lin al alia
urbo for de nia regiono, la E-movado en Navia ne
persistis. Ne estas malofta okazaĵo en nia E-mov-
ado tio ke la persisto de la esperantista aktivado en
iu loko dum kelke da tempo dependas de la laboro
de unu sola persono, kaj
se tiu persono mankas,
la afero disfalas.
Feliĉe, ĝis nun en nia
urbo, Gijón, dum la
daŭro de tuta jarcento
ne mankis la aktivado
de unu aŭ pluraj dili-
gentaj gesamideanoj. Iu
el ili, kiu reprezentis ti-
un esperantistan konti-
nuecon en Gijón dum la
malfacila epoko de la civilmilito kaj la posta si-
lenta jardeko, estis samideano Alberto Menéndez.
Li ligis la etapon de la unua Astura Esperanta
Asocio, gvidita de Francisco Menéndez Rúa, kun
la etapo de la renaskiĝinta AEA, subgvide de San-
tiago Mulas. Tiun longan tempo-periodon li kovris
kun sia esperantista aktivado kun la helpo kaj
akompano de Alfredo Villa, José Ordieres… Ni
faras ĉi tiun memoraĵon ĝuste en ĉi tiu parto de nia
historia raportado tial ke Alberto Menéndez mortis
precize je la komenciĝo de la periodo priraportata,
en januaro de la jaro 1988.
Cetere, post la jam priskribita festado de la Cent-
jara Jubileo de Esperanto, la aktivado de AEA
daŭre disvolviĝis kiel kutime. En marto de la jaro
1988 nia E-grupo ricevis la viziton de usona sam-
ideano James Fonseca; pri tio oni informas en la
numero 61a de HELECO.
Temante pri tiu revuo ni diru ke ĝis la mezo de tiu
jaro 1988 ĝia aperado estis regula, aperis unu nu-
mero ĉiu dumonato. Sed la numero 63a estis la
sola dum la sesmonato julio-decembo de tiu jaro.
Kiel ia kompenso por la legantaro ĝi havis 18
paĝojn anstataŭ la 12 de la ceteraj numeroj de tiuj
jaroj. La numero 64a de la revuo normale revenis
al la 12-paĝa normaleco kaj dumonateco (januaro-
februaro 1969). Ĝi informis pri la modesta celebr-
ado de la esperantista festo de 1988: florofero en
la strato Esperanto kaj bankedo. Ĝi informis ankaŭ
pri tio ke Julio Argüelles prelegis pri Esperanto en
tri publikaj lokoj de nia urbo, kaj ke Santiago Mu-
las komencis gvidi novan E-kurson en Avilés.
Alia informo kiun liveras al ni tiu 64a numero de
HELECO estis ke samideano Nicolás Muñiz, Pre-
zidanto de la E-grupo ANTAŬEN de Avilés gaj-
nis en televida konkurso altvaloran premion kon-
sistantan en libroj en kaj pri Esperanto, kiun li
transdonacis al la Kultu-
ra Servo de la magis-
trato de Avilés.
Pri tiu 64a numero de la
revuo ni devas aldoni ke
ĝi estis la lasta ellabor-
ita de samideano Ilde-
fonso Domínguez Losa-
da. Li senlace plenumis
tiun taskon dum dekdu
jaroj kaj laŭlonge de tiu
tempo li preparis 63 nu-
merojn de la gazeto. De tiam, kaj ĝis la nuntempo,
okupiĝas pri tiu tasko Faustino Castaño. La ŝanĝo
de redaktoro signifis ankaŭ ŝanĝon en la kapo-
desegno de la titol-paĝo de la revuo. Sed estis pli
gravaj ŝanĝoj. De tiam la revuo estas ellaborata
tute per komputilo; antaŭe ĝi estis kvazaŭ man-
laboraĵo, t.e. farita per skribmaŝino.
La 65a numero de HELECO, unua ellaborita de
la nova redaktoro, informis pri la Dua Astura
Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Avilés
dum la tagoj 22a kaj 23a de aprilo 1989. Tiu
esperantista renkontiĝo estis sufiĉe brila ene de la
modesteco de la teritoria amplekso de la koncerna
esperantistaro (ne landa sed regiona, kaj krome de
malgranda regiono kia Asturio). Partoprenis en ĝi,
krom la gesamideanoj de Avilés kaj Gijón, ankaŭ
iuj el aliaj regionoj.
Inter la debatoj de tiu kongreso estis planoj kaj
projektoj pri starigo de multregiona E-organizaĵo
nomata “Asocio de amikoj de Orienta Atlantiko”.
A
A
s
s
t
t
u
u
r
r
a
a
j
j
K
K
o
o
n
n
g
g
r
r
e
e
s
s
o
o
j
j
d
d
e
e
E
E
s
s
p
p
e
e
r
r
a
a
n
n
t
t
o
o
Nova kap-desegno de HELECO ekde marto 1989