La 26a de julio de la jaro 1887 aperis libro de La-
zaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto,
prezentante al la publiko tiun Internacian Lingvon.
Kvankam tiam la idiomo estis jam finpreta kaj es-
tis jam farita multe da laboro pri kaj por ĝi, tamen
oni konsideras tiun daton kiel la oficiala naskiĝo
de Esperanto.
Do, en la jaro 1987 la tut-
monda esperantistaro sole-
nis tiun eventon per divers-
tipaj aktoj. Universala Es-
peranto-Asocio okazigis la
tiujaran Universalan Kon-
greson de Esperanto en Po-
lujo, patrolando de la inici-
atinto de la Lingvo Inter-
nacia. Kelkaj membroj de
Astura Esperanta Asocio
partoprenis en tiu grava fo-
rumo de la tutmonda esper-
antismo. La Prezidanto, S.
Mulas, kaj la Sekretario,
Julio Argüelles. ĉeestis an-
kaŭ la landan kongreson de
Esperanto, kiu tiujare oka-
zis en Madrido.
Sed nia Gijona E-rondo el-
pensis kaj entreprenis alian
gravan faron por inde festi
la Centjariĝon de Esperan-
to. La iniciato de la samide-
anoj de nia urbo estis la el-
donado de libro en Esper-
anto, konkrete, antologio de
asturaj verkistoj de la jar-
cento pasinta ekde la apero
de la internacia lingvo.
La elektitaj aŭtoroj de la Asturia regiono estis:
-Ramón de Campoamor, kaj ties verko “La trajno
ekspresa”, kiun esperantigis Fernando de Diego.
- Ramón Pérez de Ayala, el kiu estis io tradukita
de Fernando de Diego: la “Universala Danco”.
-Ángel González, el kiu majstre tradukis al Esper-
anto kelkajn poemojn Jorge Camacho.
-Armando Palacio Valdés, el kiu estis prenitaj, por
nia eldonaĵo, du verketoj: “La bobeloj” kaj “Peĉjo
la bona”, esperantigitaj de Liven Dek.
-Leopoldo Alas (Clarín), kaj ties verkoj “Adiaŭ
Cordera” k.a. tradukitaj de Fernando de Diego.
Oni povas diri ke la komuna trajto de la menciitaj
verkistoj estas, ke ili tre engaĝis sin en la spirito
de sia epoko, de tiu jarcenta periodo dum kiu plen-
umiĝis la plej kolosa evoluo kaj progreso de la ci-
vilizacio. Tiu jarcento al kies progresa karaktero
kontribuis ankaŭ la Internacia Lingvo, Esperanto,
kies Centjaran jubileon oni festis per la eldono de
ĉi tiu volumo.
La eldonado de la libro es-
tis ebla dank’ al la subven-
cio kiun malavare koncesiis
al ni la “Asturia Ŝparka-
so”. La volumo enkadriĝas
en esperantista kolekto no-
mata “Hispana Literaturo”
en kiu estas E-tradukaĵoj de
aliaj famkonataj verkoj kiel
“La Familio de Pascual Du-
arte”, “La domo de Bernar-
da Alba”, “Sanga nupto”,
“Platero kaj mi”…
Plian informon pri tiu el-
donaĵo oni povas trovi en la
retpaĝo de nia E-asocio,
konkrete en la retadreso:
http://carleos.e pv.uniovi.es/~faus
tino/abukedo/abukedo .html
Por la prezentado de la libro
A.E.A. kunvokis gazetaran
konferencon. Ĝi rezultis su-
fiĉe brila akto. La prezent-
adon faris la Oficiala Urba
Kronikisto, Patricio Adúriz.
Poste la informmedioj iom
publikigis pri la afero. Kon-
krete, la Regiona Astura
Televizio intervjuis, por la prezentado de la libro,
niajn samideanojn Santiago Mulas kaj Adonis
González.
Ankaŭ kadre de la Centjara Jubileo de Esperanto,
la E-grupo de Avilés, ANTAŬEN, havis alian
iniciaton: al la priKultura Fonduso de tiu urbo, la
tieaj gesamideanoj mendis proponi por la premio
“Princo de Asturio al Konkordo” la internacian
lingvon Esperanton. La Urba Kultura Fonduso de
Avilés akceptis tiun peton kaj demarŝis la kon-
cernan proponon, sed la afero ne prosperis.
Krom tiu speciala aktivado rilate al la Jubileo de
Esperanto, la E-grupoj de Asturio pludaŭris en sia
C
C
C
e
e
e
n
n
n
t
t
t
j
j
j
a
a
a
r
r
r
a
a
a
J
J
J
u
u
u
b
b
b
i
i
i
l
l
l
e
e
e
o
o
o
d
d
d
e
e
e