Laŭlonge de tiu kurso, kaj dum kelkaj pluaj lerno-
jaroj, S. Mulas instruis aron da gelernantojn el tiu
urbo, el kiu formiĝis poste la esperantista grupo de
Avilés, ANTAŬEN, kies unua Prezidanto estis
Nicolás Muñiz.
En monato majo de tiu jaro, 1984, la Vicprezid-
anto de nia E-asocio, Adonis
G. Meana, suferis gravan ak-
cidenton. La aŭtobuso per kiu
li vojaĝis destine al lia labor-
ejo koliziis kontraŭ alia vetur-
ilo. Rezulte de tiu akcidento
mortis du personoj kaj multaj
aliaj, kiel nia samideano, res-
tis vunditaj. Adonis devis resti
dumlonge en hospitalo pro la
granda frapo kiun li ricevis
surkape. Feliĉe, post kelkaj
monatoj HELECO denove po-
vis publikigi liajn kunlabor-
aĵojn, eĉ se lia resaniĝo ne es-
tis kompleta; de tiam li ne plu
revenis al sia laborejo.
En la lerno-jaro 1984-1985
daŭre estis du kursoj de Es-
peranto en nia asocio. Iun el
ili gvidis Santiago Mulas, kiu
plue instruadis Esperanton en
Avilés, kaj la alian gvidis sa-
mideano el Kantabrio, Miguel
Gutiérrez Adúriz, kiu tiam es-
tis en nia regiono pro laboraj
kialoj. Li parolis al la asturaj
esperantistoj en la Zamenhofa
festo de 1984 atentigante ilin
pri la fakto ke tiu festo-tago
estas precipe “la tago de la
libro” en nia E-movado. An-
kaŭ la tiujara festo estis brila
kun la lerta partopreno de
kelkaj artistoj.
Denove en tiu vintro funkciis
la esperantista stando en la
Vintra Foiro de nia urbo. La
ĉefa deĵoranto en tiu loko es-
tis samideano Julio Argüelles
kiu, cetere, daŭre gvidis E-
kurson en iu urba publika
lernejo.
Grava esperantista evento de
la jaro 1985 en Asturio estis la ŝpruco de Esper-
anto en la urbo Navia. Tie formiĝis E-rondo kaj
estis kurso en kiu partoprenis multaj gelernantoj.
Plejparto el ili ricevis la Esperantan diplomon en
oficiala kaj solena akto kiu okazis post la ekzame-
noj. Partoprenis en tiuj aktoj kelkaj estraranoj de
nia E-grupo de Gijón. La aŭtoro de tiu esperantista
miraklo en Navia estis S-ro Chapoli.
Somere de 1985 vizitis nian E-grupon kelkaj ali-
lokaj gesamideanoj: geedzoj Luis Hernández kaj
Rafaela Urueña el Valladolido, Ramón Manau kaj
Luis Serrano el Sabadell, Tarô
Nisiumi kaj edzino el Tokio…
En la numero de HELECO
de Septembro-Oktobro de tiu
jaro estis publikita artikolo de
L. Serrano raportante pri tiu
vizito lia al urbo kie li esper-
antiĝis antaŭ preskaŭ 30 ja-
rojn. Li renkontiĝis kun Al-
berto Menéndez kun kiu li
aktivadis favore al Esperanto
en tiu pasinta epoko.
Denove en la vintro 1985-86
nia E-asocio publike propa-
gandis pri Esperanto en stan-
do en la urba Foirejo, kun la
ĉefa deĵorado de Julio Argüe-
lles, kiu vendis tie kelkajn E-
librojn.
Denove estis la kutimaj du E-
kursoj en nia sidejo dum la
lernojaro 1985-1986. Gvidis
ilin Adonis G. Meana kaj San-
tiago Mulas. Ankaŭ en iuj ur-
baj lernejoj estis kursoj de
Esperanto gviditaj de Julio
Argüelles. Daŭre estis E-kur-
so en Avilés sed de tiam gvi-
dis ĝin iu el la lernantoj de la
antaŭaj kursoj de S. Mulas.
Ankaŭ la esperantista festo de
1985 havis brilan celebradon.
Post la kutima flor-ofero en la
strato Esperanto la gesam-
ideanaro de nia regiono kun-
sidis en la teatr-salono de la
Katedro Jovellanos, kaj post
la salutado de la Prezidanto
Santiago Mulas estis parolado
de Alfredo Villa González,
Sekretario de la Gijona urbo-
domo kaj honora membro de
nia Asocio. Li estas filo de nia
karmemora Alfredo Villa Vi-
lla kaj iam estis prezidinta Hispanan Kongreson de
Esperanto en nia urbo. En lia parolado, Alfredo
Villa González priskribis la medion kie L. L. Za-
menhof iniciatis la internacian lingvon kun la celo
ke ĝi konsistigu taŭgan interkomprenilon por la
Pliaj akrostikoj de Alcibiades
I
lustristo de nia HELECO.
L
i klopodas por ĝia ornam’.
D
esegnaĵoj de rava beleco,
E
vidente faritaj kun am’,
F
ruktoj estas de lia laboro,
O
ferantaj plezuron al ni.
N
in regalu per tia trezoro
S
enripoze, mi petas, sinjoro,
O
rnamante ĉiam pli kaj pli.
Aktivo homforma. Jen ĝusta portreto.
De l’ viro celata en ĉi akrostiko,
Ofte babilanta kun gaja rideto…
Nu, tio ja helpas al lia efiko
Inda pri laŭdado de la verda reto.
Sinceran gratulon, frato kaj amiko!!
Pipro kaj sal’ de ĉi revuo
Inteligente traktas ŝi
Longe pri l’ Arto de Menuo.
Aldonos mi, ke sen enuo
Receptojn ŝiajn legas ni.