Post la hispana E-kongreso okazinta en Gijón en
la somero de 1979 estas en la akt-libro de la Es-
perantista Grupo Jovellanos nur unu sola akto, la
lasta de tiu E-grupo, datita la 31an de decembro de
tiu jaro. Por pli bone kompreni kio okazis, ni pre-
fere transkribu la tekston de tiu akto. Jen ĝi:
Ĉi tiu estas la fina akto de la Esperantista Grupo
“Jovellanos”. Fine de la jaro
1979 ĉesas ekzisti ĉi tiu grupo.
Sekve oni eksplikas la cirkons-
tancojn, kiuj kondukis al tiu de-
cido. La Esperantista Grupo
“Jovellanos” ne havis propran
juran identecon sed ĝi funkci-
adis kiel sekcio dependanta de
la Ateneo Jovellanos. Laŭ peto
de la Prezidanto de tiu Ateneo
oni entreprenis en 1978 la de-
marŝojn celante enkonduki la
Grupon de Esperanto en la Ka-
tedro Jovellanos pri Universi-
tata Disvastigo. Tiu enkonduko
estis atingita kun la incidentoj
registritaj en ĉi tiu aktlibro. Sed
poste la estraro de la Ateneo Jo-
vellanos, rokonsiderinte sian
antaŭan decidon, sin oponis al
tio ke la grupo funkcianta en la
Katedro Jovellanos pri Univer-
sitata Disvastigo uzadu la no-
mon “Esperantista Grupo Jove-
llanos”, ĉar tiu nomo estis ligita
al la Ateneo kaj havis neniun
identecon for de ĝi. Tiele pre-
zentita la afero estis necese
elekti inter:
-meti finon al la esperantista
agado kadre de la Katedro pri Universitata
Disvastigo kaj reveni al la Ateneo, aŭ:
-ĉesigi ĉiun ligaĵon kun la Ateneo kaj mendi la
leĝan oficialigon de iu nova esperantista asocio.
Tial ke oni ne deziris pluajn rilatojn kun la Ate-
neo Jovellanos kaj, jes ja, kun la Katedro Jo-
vellanos pri Universitata Disvastigo, la mem-
braro de la Esperantista Grupo “Jovellanos”
unuanime decidis ne plu ligi sian esperantistan
aktivadon kun la nomo de tiu grupo, kiu de tiam
havas neniun enhavon ene de la Ateneo, kaj en-
trepreni la legalizon de iu nova esperantista aso-
cio, por kiu oni povus repreni la nomon AS-
TURA ESPERANTO-ASOCIO, kiu apartenis al
iu asocio kiu ekzistis en ĉi tiu sama urbo antaŭ
multaj jaroj.
Tiele la geesperantistoj de Gijón reprenis la no-
mon de la unua esperantista asocio ekzistinta en
tiu-ĉi urbo… aŭ preskaŭ. Ŝajne neniu rimarkis
tiam ke ekzistis iu eta diferenco
inter la antikva kaj la nova no-
mo. La asocio ekzistinta inter la
jaroj 1909 kaj 1937 nomiĝis AS-
TURA ESPERANTA ASOCIO
kaj tiu, kiun oni entreprenis en
1980, de tiam, ĉiam estis nomata
ASTURA ESPERANTO-ASO-
CIO
, kaj tiele aperis la nomo en
ĉiuj niaj skribaĵoj, en la stampilo
de la asocio, en la revuo HE-
LECO, en la flago kiun oni pre-
paris poste… Nur lastatempe, en
la lasta statutaro, oni korektis ti-
un erareton kaj de tiam ni inten-
cas ke ĉiuj niaj presaĵoj kaj em-
blemoj montru la saman nomon
de la unua esperantista asocio
fondita en nia urbo antaŭ ĝuste
unu jarcento.
Por la daŭrigado de nia historio
de nun ni devas uzi la aktlibron
de la nova asocio. Jen la teksto
de ĝia Konstitua Akto:
En Gijón, estante la 19a horo
de la 18a de Januaro de 1980,
kunvenas la personoj menciataj
paĝo-marĝene, ĉiuj plenaĝaj kaj
enloĝantoj de tiu-ĉi urbo, cele
konstitui asocion por promocii
la divastigadon de la Internacia Lingvo ESPER-
ANTO.
Unue oni decidas konstitui tiun asocion kun la
nomo ASTURA ESPERANTO ASOCIO.
Sekve oni procedas al la elektado de iu Demarŝa
Komitato, kiu restas konstituata tiele:
-Prezidanto: Santiago Mulas Gallego.
-Vicprezidanto: Adonis González Meana.
-Sekretario: Faustino Castaño Vallina.
-Kasisto: Ildefonso Domínguez Losada.
Fine oni procedis ekzameni la projekton de
statutaro, kiu restis aprobita.
Astura Esperanta Asocio
reakiras sian nomon
Emblemoj de Astura Esperanta
Asocio. Supre tiu de la AEA
ekzistinta inter 1909 kaj 1937.
Sube tiu de 1980 ĝis nuntempe.