En Hispanio, la Kongresoj de Esperanto estas el
du tipoj. Estas, unue, la modestaj, tritagaj kongre-
soj, ĝenerale okazantaj dum semajfino, aŭ profit-
ante iun festotagon proksime al dimanĉo. En tiaj
kongresoj malabundas la distraj, amuzaj, folkloraj
kaj ekskursaj programeroj; en ili estas preskaŭ nur
labor-sesioj, kiel eble plej limigitaj. Kadre de ili
okazas la nepraj kunsidoj kiel la ĝenerala asem-
bleo de HEF k.s. Krome estas ankaŭ la longaj kon-
gresoj, kun daŭro je pro-
ksimume unu semajno. Ĉi
lastaj havas ian karakteron
sufiĉe turisman. Ne mankas
en ili la laborsesioj, male,
en ili la prelegoj, akademiaj
aktoj kaj ĉiutipaj kunvenoj
estas eĉ pli multenombraj ol
en la tritagaj kongresoj, sed
ĉefe abudas en ili la distr-
aĵoj kaj spektakloj, banke-
do, lunĉoj, tuttaga ekskur-
so… Laŭ tiu skemo, la 39a
landa Kongreso, okazinta
en Gijón de la 16a ĝis la
21a de julio 1979 apartenas
al la dua grupo, al la tur-
ismaj kongresoj.
Sed komence ni devas re-
koni ke ne ĉio estis brila en
la disvolviĝo de la esperant-
ista renkontiĝo, kvankam
ĝenerale la rezulto estis bo-
na. La problemo aperis jam
en la unua kongrestago kiam kelkaj el la kongres-
anoj kiuj estis elektintaj gasti en la Labora Uni-
versitato abomenis pri tiu loko kaj oni devis serĉi
por ili, aŭ trovis ili mem, aliajn pli komfortajn
gastejojn. Verdire, ne estis bona ideo proponi tiun
lokon kiel loĝejo.
Sed esceptante tion, ĉio cetera rezultis sufiĉe bona
en la Kongreso organizita de la gijonaj esperant-
istoj. Laŭlonge de la lundo, 16an de julio, oni dis-
donadis la kongresan dokumentaron al la samide-
anoj kiuj prezentiĝis en la kongresejo. Entute estis
340 aliĝintoj tamen multaj el ili ne ĉeestis la Kon-
greson. Vespere de tiu tago, krom ekfunkciigi la
libroservon de HEF, ankaŭ estis inaŭgurita la es-
perantista ekspozicio. La ricevitaj fotoj de esper-
antistaj grupoj en la mondo ne estis abundaj, do,
por la ekspozicio, al tiu materialo estis aldonitaj
publikigaĵoj en Esperanto, poŝtaj kovertoj de le-
teroj el ciuj landoj kaj poŝtkartoj interŝanĝitaj de
geesperantistoj el la tuta mondo.
Je la 9a horo nokte okazis la “Interkona Vespero”
en iu apudmara restoracio de la urbo. Partoprenis
en tiu akto multaj gekongresanoj kaj estiĝis tie tre
bona etoso.
Marde, la 17an de julio.
Matene okazis la Solena
Malfermo de la Kongreso
en la teatr-salono de la kon-
gresejo. Ĉeestis ĝin la Urb-
estro de Gijón, José Manuel
Palacio, kaj aliaj provincaj
aŭtoritatuloj. Santiago Mu-
las, Prezidanto de la Loka
Organiza Komitato, espri-
mis sian bonvenon al ĉiuj
kongresanoj, kaj rememor-
igis la forpasintajn asturajn
samideanojn kiuj tiel elstare
viglis en antaŭaj kongresoj.
Poste salutis ankaŭ la repre-
zentantoj de la ĉeestantaj
delegitaroj, kaj ankaŭ la
eksterlandanoj: Angel Co-
rral, el Argentino, S-ino
Plamenka, el Bulgario, S-ro
Fighiera, el Italio, S-ino
Pieńkiewicz, el Pollando, S-
ino Olga Almeida, el Por-
tugalio, S-ino A. F. Sikorska kiel redaktorino de
HEROLDO de Esperanto. Fine salutis ankaŭ la
reprezentantoj de Fakaj Organizoj: ILEI, HEFA,
MEM, ILERA… La plej longaj intervenoj estis
tiuj de Ada Sikorska kaj de la peranto de MEM
(Mondpaca Esperantista Movado), Feliciano
Oliván Guiu. Fermis la akton iu interveno de S-ino
Rafaela Urueña, Prezidantino de Hispana Esper-
anto-Federacio. Ŝi eksplikis la signifon de la
esperantistaj kongresoj, la celon de la Internacia
Lingvo. Lerte, ŝi prezentis tre instruan temon pri
la aĝo de la lingvoj, kaj substrekis ke Esperanto
kun siaj 92 jaroj estis nur bebo. Fine, per afablaj
vortoj, la Delegito de la Ministrejo pri Kulturo S-
ro Barraco, deklaris inaŭgurita la Kongreson.