46
En la aktlibro de la Grupo Esperantista Jovellanos,
post la kunsido de la 17a de februaro de la jaro
1969, en kiu oni analizis la rezulton de la kurso
gvidita de Santiago Mulas kaj oni bedaŭris ke ne
estis favora respondo de la gelernantoj de la an-
taŭaj kursoj, al kiuj oni alvokis per speciale presita
salutkarto, ne estas aliaj aktoj ĝis la 29a de sep-
tembro de la jaro 1976. Estas, do, iu silento de pli
ol 7 jaroj kaj duono pri la vivo de la esperantista
grupo. La nova akto, kaj tiuj sekvantaj, ne plu es-
tas subskribataj de J. Ordieres sed de nova Sekre-
tario, Faustino Castaño, kaj kiel Prezidanto sub-
skribas nun Santiago Mulas. Iamaniere, en la teks-
to de tiu akto de septembro 1976 oni intencas re-
sumi la historion de la E-grupo dum la antaŭaj sep
jaroj. Sed, indas ke ni transskribu ĉi tie la tutan
akton tial ke estas en ĝi plia interesa informo. Ĝi
tekstas tiele:
Ekde la lasta akto de la 17a de februaro1969, la
Grupo de Esperanto travivis periodon en kiu
se la agado iome malpliiĝis, tamen ĝi ne tute in-
terrompiĝis. Oni povas resumi la historion de la
Grupo dum tiuj jaroj jene:
En la jaro 1970 S-ro Santiago Mulas definitive
anstataŭis Alberton Menendez-n kiel instruisto
de la kursoj de Esperanto. Oni faras kelkajn kur-
sojn kun mez-nombra ĉeestantaro; oni partopre-
nis en la landaj E-kongresoj kaj oni organizis en
la Ateneo de Gijón kunvenojn de la esperantistoj
de Asturio, samkiel iu ekspozicio de almanakoj.
Speciale multenombra estis la ĉeestantaro de la
kurso 1975-1976 kiu estis komencita de pli ol 60
gelernantoj, el kiuj finis ĝin deko da ili. Je la fino
de tiu kurso oni reorganizis la estraron de la
Grupo, kiu restis tiele:
Prezidanto: Santiago Mulas Gallego
Direktoro: Adonis González Meana
Sekretario: Faustino Castaño Vallina
Kasisto: Quiterio G. Ballesteros
Bibliotekistino: María Nieves García
Voĉdonantoj: José Ordieres Dacosta,
Vicente González,
Heriberto Coto,
Marina Piquero
Decidinte poste la eldonadon de iu malgranda es-
perantista gazeto, dumonata, titolita Heleco, el
kiu jam estas publikigita la unua numero.
Oni decidis ankaŭ la partoprenon de gijona ĉe-
estantaro en la 36ª Hispana Kongreso de Espe-
ranto, en El Ferrol. Oni akordis ankaŭ la real-
igadon de nova E-kurso, tiu de 1976-1977 kies
komenciĝon oni antaŭkalkulas por la venonta 4a
de oktobro, kaj alia regiona kunveno de la astu-
raj geesperantistoj, okazonta venontan 24an de
oktobro.
Rimarkindas ke la nova estraro de la Grupo, supre
transskribita respegulas la kvar diversajn devenojn
de la asocia membraro. Estas en ĝi homoj kiel
Santiago kaj Ordieres, kiuj reprezentas la antaŭan
etapon de la urba esperantismo. Marina Piquero
apartenas al la aro da geesperantistoj kiuj aldoniĝis
al nia movado sekve de la E-kursoj kiujn gvidis
dum tiuj jaroj Santiago Mulas ene kaj for de la
Ateneo. Alia deveno estas reprezentata de Adonis
G. Meana en la komitato. La nomo de tiu sam-
ideano aperis jam kelkfoje en nia historio sed kiel
membro de la E-Grupo La Verda Kolombejo de
El Entrego. De nun li aperos multfoje en nia histo-
ria raporto sed jam kiel membro kaj Subprezidanto
de nia gijona E-grupo. Okazas ke tiam jam ne plu
ekzistis La Verda Kolombejo ĉar ties membraro
translokiĝis al aliaj urboj pro labor-kialoj; grand-
parto el ili venis al nia urbo kaj membris de tiam
en la Esperantista Grupo Jovellanos. La kvin ce-
teraj membroj de la grupa estraro devenas el la ĉe-
estintaro de la E-kurso 1975-76. Kompreneble, el
ĉiuj kvar devenoj de la estraranoj estis en la grupo
pliaj membroj, kies nomoj kaj agado estos menci-
ataj laŭlonge de la cetero de nia historio.
Menciindas ankaŭ tio ke kiam nia grupo volis krei
gazetan presorganon oni ne reprenis la nomon
Ŝpruci, de la antaŭa etapo de la grupo, sed Hele-
co, kiun jam uzis iam La Verda Kolombejo.
Do, ni vidas ke tiam estis transira etapo en nia gru-
po esperantista de Gijón, sed la transira situacio
daŭris ĝis la fino de la periodo, kiam nia esperant-
ista rondo ŝanĝis sian leĝan staton kaj reakiris la
antikvan nomon Astura Esperanta Asocio.
47
Sed tiun ŝanĝon ni pritemos kiam nia rakontado
alvenos al tiu momento. Nun ni nur aldonu ke la
transireco de la epoko rilatis ankaŭ al aliaj aferoj
for de la esperantista tereno: malmultajn tagojn
post la komenciĝo de la menciita kurso 1975-1976
forpasis la hispana ŝtatestro F. Franko, kiu gvidis
la landon diktatorece ekde la civil-milito 1936-
1939. Ĝuste “transireco” estis la nomo kiun ricevis
la periodo de tiuj jaroj pasintaj ekde la malapero
de la diktatoro ĝis la plena restarigo de la demo-
kratio en Hispanio.
En julio de 1976 okazis en El Ferrol la 36a His-
pana Kongreso de Esperanto. Partoprenis en ĝi
sufiĉe granda nombro da geesperantistoj de Gijón.
Iris la Prezidanto, Santiago Mulas, kaj iuj el la
antikvaj membroj de la Grupo. Sed, ĉefe, ĉeestis la
kongreson grandparto el la gelernantoj kiuj finis la
kurson 1975-1976. Ĉi tiuj partoprenis en la ekza-
menoj pri Esperanto, kiuj normale okazas en la
kongresoj, kaj atingis la oficialan titolon de “kapa-
bla esperantisto” kiun liveras Hispana Esperanto-
Federacio.
En la oficiala malfermo de tiu kongreso tiuj novaj
geesperantistoj de Gijón havis ian protagonismon.
Ili, en tiu publika akto, per la transdono al Santia-
go Mulas de iu donaceto, omaĝis al la instruisto
kiu inicis ilin pri la Internacia Lingvo.
La 24an de oktobro de tiu jaro okazis en la ejo de
nia E-Grupo la renkontiĝo de la esperantistoj de
Asturio. Ĉeestis pli ol 50 personoj. En ĝi oni pro-
ponis kaj aprobis la ideon de iu tut-regiona esper-
antista asocio. Oni elektis delegitojn por la orga-
nizado de la afero en diversaj asturaj lokoj kie es-
tis esperantistoj, sed en la realo rezultis nenio el
tiu plano. Plejparto el la ĉeestantoj el aliaj lokoj
ekster Gijón estis maljunaj personoj kaj fakte la
esperantismo malaperadis en iliaj loĝolokoj kiam
ili forpasis laŭlonge de la sekvaj jaroj.
La 1an de marto de 1977 la estraro de la grupo
kunsidis denove por pritemi kelkajn aferojn. Pri
tiu kunveno ni disponas je du aktaj tekstoj ra-
portoj, ambaŭ verkitaj de la sekretario. La unua es-
tas la serioza versio, ĝi estas la teksto kiu aperas
en la aktlibro; ĝi estas teda, malvarma, serioza,
La unua scio kiun mi havis pri Esperanto estis dum mia infana aĝo, kiam mia kara patro parolis pri la afero kun
unu el siaj amikoj. Ambaŭ laŭdis la ideon de internacia lingvo por interkompreniĝo de homoj de malsamaj kul-
turoj kaj lingvoj. Jam matura, en ĉirkaŭ 1960 iu el miaj laboraj kunuloj aŭtodidakto pri Esperanto, informis min
pri la lingvo, pri la facileco lerni la verbojn, pri la maniero formi en Esperanto novajn vortojn uzante prefiksojn aŭ
subfiksojn Post pluaj 3 4 jaroj, en ekspozicio en Ateneo Jovellanos, mi eksciis pri proksima komenciĝo de
kurso de Esperanto. Mi aliĝis al la kurso kaj de tiam startis mia travivaĵo en la E-mondo. Je la fino de tiu unua
kurso nur restis du homoj, unu el ili, mi. Post tiu komenco, mi partoprenis almenaŭ kromajn du kursojn. La
gvidanto estis ĉiam S-ro. Santiago Mulas.
Mi leterkorespondis kun eksterlandaj geesperantistoj, kio utilis al mi por ne forgesi tion lernintan, pliperfektigi
mian lingvo-konon kaj informiĝi pri eksterlandaj aferoj. Mi aniĝis al la Grupo Esperantista Jovellanos. Iam mi
proponis al la estraranoj de la grupo la eldonon de esperantista gazeto. La ideo havis bonan akcepton kaj ekde
1976 ĝis nuntempe la gazeto daŭre aperas kun la nomo HELECO. Ĝi spertis diversajn ŝangojn laŭlonge de la
jaroj por adaptiĝi pli taŭge al la bezonaĵoj de la legontoj kaj ankaŭ al la ekonomia situacio de la grupo. Komence,
la gazeto aperis dumonate kaj ĝia ellaborado estis kvazaŭ artefarita, maŝinskribita je unu nura flanko kaj en-
havanta nur 9 10 paĝojn. Dum longa tempo-periodo estis mi kiu okupiĝis pri la kunordiĝo de la gazeto: aranĝo
de informoj, tajpado, desegnado kaj lanĉado.
Mi partoprenis tri Hispanajn E-Kongresojn: Sabadell (Julio 1977), Gijón (Julio 1979) kaj Zaragoza (Julio 1983),
samkiel la duan Asturan E-Kongreson, okazinta en Gijón, en kiu eblis al mi konversacii kun eksterlandanoj.
Dum la Hispana E-Kongreso de Gijón, oni inaŭguris straton nomata “Esperanto”. La unua strat-plato kiu montris
tiun nomon en unu el ĝiaj anguloj, estis desegnita de mi. Estas verkoj miaj ankaŭ aliaj desegnaĵoj: la nuna logo-
tipo de la grupo, stampiloj anoncantaj niajn kongresojn, skizo por speciala poŝmarko-stampilo por uzi dum nia
landa Kongreso, kaj plejmultaj el tiuj aperintaj en la gazeto por ornami raportoj. Aliaj priesperantaj taskoj miaj
estis la kompilado de asturaj kanzonoj tradukitaj de Alcibiades G. Meana, teatraĵo verkita de Tadeusz Rostanski
pri la vivo de Zamenhof, kaj “Cuñataí Porá” (“Bela Knabino”), verkita de “Katalin” (Rafael Díaz Morilla). El
ambaŭ verkoj estis eldonitaj broŝuroj, kiel suplementoj de HELECO.
Cetere, kaj kiel aktivulo de la gijona E-grupo, mi kunlaboris kun ceteraj grupanoj en la taskoj de tiu rondo: deĵori
en stando en Astura Montrofoiro kaj de la t.n. “Foiro de la lingvoj”, por informi pri Esperanto al la publiko. Fine,
mi povas mencii alitipan E-verkadon mian: kunlaboraĵoj en Avilés-a gazeto “Antaŭen” kaj en “Boletín” de filatela
societo pri Esperanta filatela temaro.
.
L
L
a
a
a
a
t
t
e
e
s
s
t
t
o
o
d
d
e
e
I
I
l
l
d
d
e
e
f
f
o
o
n
n
s
s
o
o
D
D
o
o
m
m
í
í
n
n
g
g
u
u
e
e
z
z
48
oficialakiel ĉiuj aktlibraj raportoj, la dua estis
speciale verkita por ties publikigo en la dua nume-
ro de Heleco. Ĝia teksto estas pli libera aŭ pli ĝus-
te, sprita, bonhumora… Paradokse, la dua respe-
gulas pli bone ol la unua la etoson kaj la interve-
nojn de la kunsido. La legantoj de la retpaĝo de
nia Astura Esperanta Asocio povos ĝui tiun teks-
ton kiam la kompleta kolekto de Heleco estos met-
ita en la interreton.
Nun, pri tiu kunsido ni diru ke en ĝi oni elektis no-
van estraron de la Grupo
Esperantista Jovellanos.
Verdire, tiu komitato res-
tis tia kia ĝi estis antaŭe
sed kun la aldono de tri
novaj voĉdonantoj: Anto-
nio Román Cantón, Julio
Argüelles García kaj Il-
defonso Domínguez Lo-
sada. Julio Argüelles es-
tis antikva membro de la
Grupo; li esperantiĝis,
same kiel Santiago Mu-
las, jam en la kurso 1958-1959, gvidita
de Alberto Menéndez. La du ceteraj esperantiĝis
en kursoj poste gviditaj de S. Mulas.
Ildefonso Domínguez dediĉiĝis poste, dum multaj
jaroj, al la ellaborado de la revuo Heleco (la unua
numero estis ellaborita de Vicente González). He-
leco komence estis nur ok-paĝa brureto; poste,
subkontrole de Ildefonso ĝi iompostiom pligrand-
iĝis kaj pliboniĝis.
Estis multaj novaj gelernantoj en la E-kruso 1977-
1978. Kelkaj membroj de la E-grupo planis parto-
preni en la Universala E-kongreso de 1978 en Var-
na (Bulgario). Por kontribui al la pago de la voja-
ĝo, la grupo decidis fari lotadon de Kristnaska kor-
bo; simila lotado estis farita la antaŭan jaron.
La 7an de aprilo de 1978 estis Ĝenerala Asembleo
de la membraro de la E-grupo por pritemi la
formon disdoni la monhelpon de la E-grupo al la
membroj kiu ĉeestos la E-kongreson en Bulgario.
Sed komence la Prezidanto informis ke la estraro
de la Ateneo Jovellanos komunikis al li ke la
esperantista grupo estas akceptata de la Katedro
Jovellanos pri Universitata Disvastigo kaj ke pro
tio oni asignos al ni iun ejon en la plejsupera etaĝo
de la konstruaĵo.
Dum tiuj jaroj: 1977, 1978, 1979… la Grupo de
Esperanto normale funkciadis; estis kursoj, la es-
traro kelkfoje kunsidis por la normalaj aferoj de la
organizaĵo kaj estis plurfoje kunvokita la ĝene-
rala asembleo de la membraro por preni iujn deci-
dojn, oni sendis notojn al la presaro informante pri
nia agado… Sed estas ĉefe menciinda la fakto ke
la membroj de la grupo kiuj ne partoprenadis la
kursojn, regule vizitadis la ejon de la grupo por
praktiki la lingvon kaj helpi se necese. Por mezuri
la bonan sanon de iu esperantista rondo utilas ne
nur la E-kursoj kiujn ĝi organizas kaj la nombro de
ties partoprenantoj sed ankaŭ la ofta partopreno de
la membraro de la asocio en ĉi ties taskoj. Tiu-
rilate, en tiu epoko la sano de la Grupo Esper-
antista Jovellanos estis tre bona.
En kunsido de la estraro, la 4an de julio 1978 oni
decidis proponi kiel kan-
didato de Asturio al la
estraro de HEF, samide-
anon el nia grupo, Ado-
nis G. Meana.
Ne malpli ol 7 membroj
de nia esperantista grupo
de Gijón partoprenis en
la Universa Kongreso de
Esperanto en Varna, kiu,
cetere, estis tre grava kaj
sukcesa. En kunsido de
la grupo, la 7an de sep-
tembro, oni informis pri tiu esperantista
evento en Bulgario. Ĉeestis ĝin la Prezidanto S.
Mulas, la Vicprezidanto Adonis G. Meana kaj aliaj
gesamideanoj. En tiu sama kunveno oni decidis
proponi al la Asembleo de HEF ke Gijón estu la
sidejo de la Hispana Kongreso de Esperanto de
la jaro 1979.
Ekde julio de la jaro 1976 ĝis oktobro de 1979 es-
tis eldonitaj ne malpli ol 9 numeroj de Heleco.
Kiel informo-fonto por nia historio, ekde tiu epoko
ni disponas ankaŭ de tiu revueto, kiu, kvankam ĝia
celo ne estis raporti nur pri la agado de la grupo
sed pritrakti ĉiun ajn temon, tamen ĝi utilas ankaŭ
por trasekvi la spurojn de la vivo de la E-grupo.
Krome, estas ankaŭ la viva memoro de tiuj ni, kiuj
jam travivis tiun epokon de la esperantista rondo.
En oktobro de la jaro 1978 komenciĝis en nia sid-
ejo du kursoj de Esperanto: unu Baza Kurso gvid-
ata de Santiago Mulas kaj alia Progresiga Kurso,
gvidata de Adonis González Meana, por tiuj ge-
lernantoj de antaŭaj bazaj kursoj, iuj el kiuj ĵam
posedis la titolon de Kapabla Esperantisto.
La 38a Hispana Kongreso de Esperanto de tiu
jaro 1978 okazis, en dato pli malfrua ol kutime, en
la urbo Leono. El nia urbo partoprenis en tiu kon-
greso sufiĉe granda nombro da gesamideanoj. En
la tiea kaj tiama Ĝenerala Asembleo de HEF, La
Prezidanto de la grupo Jovellanos, Santiago Mu-
las, proponis la urbon Gijón kiel sidejo de la sekva
landa E-Kongreso. La Asembleo aprobis tiun pro-
ponon, do, nia E-grupo pretiĝis por organizi tiun
gravan esperantistan eventon.
Kurso 1978-1979
49
En Asembleo de la E-grupo, de dato 28a de okto-
bro, oni decidis ke la 39a Hispana E-Kongreso
okazu de la 21a al la 26a de julio 1979. Oni ko-
mencis plani la organizadon de la Kongreso; estis
deciditaj tiam kelkaj kongresaj programeroj: inaŭ-
guro de unu strato en la urbo kun la nomo Esper-
anto, kongresa ekskuso al Kovadongo, iu akade-
mia akto en la Universitato de Oviedo… Krom tio,
oni decidis kelkajn tujajn demarŝojn, kiel vizito al
kelkaj urbaj kaj provincaj aŭtoritatoj, kaj oni pri-
studis la eblecon eldoni kelkajn poŝkartojn de la
urbo kun la emblemo de la kongreso.
La lasta dispono de tiu kunsido estis kunvoki ĉiujn
geesperantistojn de la Grupo por ĉeesti la kunsi-
dojn, kiuj okazos ĉiuĵaŭde por kontroli la organiz-
adon de la kongreso, disponi taskojn, asigni res-
pondecojn kaj analizi la faritajn laboraĵojn. Tiu
dispono estis poste akurate plenumita. Okazis tiaj
kunvenoj la 2an, la 9an kaj la 16an de novembro.
En ili oni decidis, interalie, sendi al diversaj Es-
peranto-revuojn publikigendan noton petante fo-
tojn de esperantistaj grupoj por ekspozicio kiun
oni prezentos dum la kon-
greso. La vizito al la pro-
vincaj aŭtoritatoj estis
prokrastita ĝis kiam oni
klarigu la politikajn funk-
ciojn de la aŭtonomia en-
to kiu estis formiĝanta ti-
am. En la kunsido de la
9a de novembro oni deci-
dis ke la Loka Kongresa
Organiza Komitato estu
la sama estraro de la E-Grupo kun la sola escepto
ke la funkcio de kasisto estu plenumata de Pilar
Alonso Moro.
En tiu sama kunveno oni traktis aferon kiu ne rila-
tis al la organizado de la Kongreso: Ordieres ko-
munikis ke li estis interparolante kun la Prezidanto
de la Katedro Jovellanos kaj ke ĉi tiu esprimis
egan surprizon kaj dubon pri la aparteno de nia E-
Grupo al la Katedro, kaj ke, ĉiukaze, tiu aparteno
estus nekongruebla kun la aparteno al la Ateneo.
La ĉeestantoj en la kunveno decidis ke oni pri-
studu ĝisfunde tiun aferon kaj oni klarigu la situa-
cion de la Grupo de Esperanto tiurilate.
Pludaŭre okazadis la ĉiuĵaŭdaj kunsidoj por la
kongresa organizado. Santiago kaj Adonis okup-
iĝis pri la vizitoj al la toritatuloj. Ili informis ke
la provinca Guberniestro ne povis ricevi ilin sed li
delegis por tiu funkcio en la urbestro de Gijón. Ĉi
tiu informis ke ni disponas je oficiala permeso por
la okazigo de la Kongreso, sed ke la Guberniestro
ne povos okupiĝi pri tiu afero ĝis post la balotado
de sekvonta 1a de marto por elekti la landajn par-
lamentanojn. Julio Argüelles okupiĝis pri la de-
marŝoj por la luado de aŭtobusoj por la ekskurso
kaj ankaŭ pri la serĉado de loĝejoj por la gekon-
gresanoj. Dume oni estis ricevante fotojn de esper-
antistaj grupoj por la ekspozicio. En la Ŝparkaso
estis kreita bankkonto por la kongresa spezado
POLA ESPERANTO-TEATRO oferis sian spektaklon
por la kongreso sed pro la troa kosto de la vojaĝo
de ĉiuj membroj de la teatra teamo, la Organiza
Komitato disponis kontrakti spektaklon de tiu gru-
po en kiu intervenas nur du personoj.
En kunsido de la 6a de februaro oni decidis ke de
tiam la kunvenoj de Organiza Komitato okazu ne
unufoje en la semajno sed dufoje: ĉiumarde kaj
ĉiuĵaŭde. En la sama kunsido oni decidis la publik-
igon de la tria numero de HELECO.
De tiam, kaj ĝis monato junio, la Organiza Kon-
gresa Komitato kunsidis dufoje ĉiusemajne kaj en
iuj okazoj eĉ trifoje. Ekde la 20a de junio, fakte, la
kunsidoj estis preskaŭ ĉiutagaj. Por la loĝado de la
kongresanoj oni adoptis duoblan solvon: unuflan-
ke, la Rektoro de la Labora Universitato oferis ke
en tiu centro povus gasti
ĝis 300 personoj. Aliflan-
ke, por la kongresanoj ki-
uj dezirus hotelon ali-
tipan gastejon, ni transpa-
sigis tiun demarŝadon al
iu vojaĝagentejo. La As-
turia Ŝparkaso koncesiis
monan subvencion kiel
helpo por la kongreso.
Aliaj bankoj, al kiuj oni
mendis similan monhelpon, sentis kaj montris ne-
niun intereson pri la afero. Tiurilate ni transkribas,
el la akto de la kunsido de 20a de junio, la parton
kiu pritemas tion:
Oni sendis leteron al ĉiu banko kun oficejoj en
nia urbo mendante tiun monhelpon samtempe ke
oni salutis al ties direktorojn kaj oni invitis ilin al
la solena Malfermo de la Kongreso. Tial ke oni
ricevis ne unu sola respondo, iu komisiono de
la Organiza Komitato faris viziton al la ĉefaj
bankoj por taksi la eblecon ricevi tian mon-
helpon, ricevante negativan impreson pri tiu ebl-
eco. En iuj lokoj ŝajne oni ne sciis ĉu ili ricevis
ne nian leteron, kaj aliaj konfesis esti ricev-
intaj ĝin sed laŭŝajne ili ne ĝin legis. Tiuj kiuj,
jes ja, estis leginte ĝin, sin montris malmulte pre-
taj koncesii iun ajn helpon. En iu el tiuj bankoj,
la vizitanta komisiono esprimis la eblecon ke iu
el la kongresaj aktoj, kiun la Banka Konsorcio
povus financi estus la inaŭguro de monumento al
D-ro Zamenhof, aŭtoro de Esperanto. La bank-
estro respondis ke tiukaze eblus atingi tiun finan-
50
cadon kondiĉe ke en la monumento, en ties de-
diĉ-tabulo aŭ en alia videbla loko, estu ia gravur-
ita enskribo informante ke tiu monumento estis
starigita dank´ al la helpo de la Banka Konsor-
cio kun sidejo en Gijón. Tial ke tiu propono oka-
zigis interkontraŭantajn opiniojn en la sino de la
Organiza Komitato, oni kunvokis oficialan kun-
sidon de ĉiuj membroj de la Komitato por pri-
diskuti ekskluzive tiun aferon. La malkonsento
kiun iuj membroj de la komitato esprimis pri tiu
plano de la monumento estis je du tipoj: Un-
uflanke oni taksis ke ia monhelpo centrita eks-
kluzive sur la starigo de la monumento ne res-
pondis al la realaj necesoj de la organizado de la
Kongreso ĉar oni bezonas efektivan monon por
aliaj kongresaj programeroj, kaj la antaŭkalkul-
ata kosto de la monumento (250.000 pesetoj)
multe preterpasis kaj kontras-
tis kun la monkvanto kiun
oni povus dediĉi al aliaj pli
interesaj aktoj de la Kongre-
so. Aliflanke, oni esprimis re-
zervojn je etika kaj morala
karaktero al tio ke monumen-
to dediĉita al la aŭtoro de la
Internacia Lingvo povus utili
kiel porĉiama propagando de
la bankoj. Pro ĉio-ĉi, la plen-
komitato decidis respondi al
la ĉefaj bankoj mendante hel-
pon senkompromise dediĉi
ĝin al monumento, kaj kaze je
starigo de tiu monumento
senkompromise de la propa-
gando kiun ili metis kiel kon-
diĉo. Tial ke ankaŭ ne estis
respondo pri tiu afero, oni
decidis tute forlasi ĝin.
Sed estis aliaj institucioj pli malavaraj. La urb-
estraro de Gijón promesis financi “espiĉon” por la
kongresanaro, kun spektaklo de folkloraj dancoj.
Tiun promeson faris la antaŭa urbestrara korpora-
cio, do post la balotado de la 3a de aprilo estis ne-
cese konsulti la novelektitan korporacion, kiu kon-
firmis la promeson. La Universitata Katedro Jove-
llanos, al kiu tiam nia E-grupo jam apartenis plen-
rajte kontribuis permesante al ni la uzadon de sia
konstruaĵo kiel sidejo de la Kongreso: la granda
salono por la solenaj aktoj de Malfermo kaj Fermo
de la Kongreso kaj kelkaj aŭloj por prelegoj, kun-
sidoj kaj ceteraj kongresaj sesioj. La Rektoro de la
Universitato de Oviedo konsentis la celebradon de
akademia akto en la ejoj de tiu institucio, kaj la
Urbestro de tiu urbo akceptis ricevi, la saman ta-
gon, la kongresanaron en la Urbodomo.
Unu monaton antaŭ la kongreso estis aliĝintaj 253
personoj, inter ili kelkaj eksterlandanoj. Kun POLA
ESPERANTO-TEATRO oni interakordis ke du geak-
toroj de tiu grupo ludos ĉe nia kongreso la teatran
verkon La Hipnoto. La Ĝenerala Direktoro de la
Poŝtservo konsentis ke dum tri el la tagoj de la
Kongreso (la 18an, la 19an kaj 20an de julio) estu
speciala afrank-stampilo en la kongresejo.
La reĝa Domo akceptis ke estu Prezidento de la
Honora Komitato de la Kongreso Lia KronPrinca
Moŝto Filipo de Borbono (Princo de Asturio).
Aliaj membroj de tiu Honor-Komitato estis la Pro-
vinca Guberniestro, la Militista Guberniestro, la
Ĉefepiskopo de la Diocezo, la Urbestroj de Gijón
kaj Oviedo, la Rektoroj de la Universitato de
Oviedo kaj de la Labora Universitato de Gijón, La
Prezidento de la Katedro Jovellanos… kaj kromaj
kelkaj gravaj personoj. Ver-
dire, la kompono kaj la ekzisto
mem de tiuj Honoraj Komita-
toj estas nura protokolaĵo sen
ia ajn efiko sur la Kongreso
mem. Fakte, neniu preskaŭ
neniu el ili ĉeestas se nur la
solenajn kongresajn sesiojn.
Por la solena Malfermo de la
Kongreso oni sendis invititon
al aliaj aŭtoritatuloj, prezidan-
toj de kulturaj societoj, direk-
toroj de inform-medioj, de la
Komerca Foiro, de la Asturia
Enciklopedio, de la Asturia
Centro de Havano…
La emblemo de la Kongreso,
elektita de la Organiza Komi-
tato, estis foto de la korto de la
Labora Universitato tra la ĉefa
portiko. La sama desegno estis
uzita por la speciala poŝtmark-stampilo.
Kiel propagando de la Kongreso, Boletin de HEF
publikigis iun artikolon verkitan de Alcibiades G.
Meana. Por publike diskonigi la programon de la
Kongreso estis kunvokita, la 19an de junio, gazet-
ara konferenco al kiu oni invitis ĉiujn inform-
mediojn, sed partoprenis en ĝi nur Radio-Oviedo
kaj la ĵurnalo El Comercio de Gijón. La unua dis-
sendis intervjuon kiun ili faris al la Prezidanto
Santiago Mulas, kaj la ĵurnalo publikigis artikolon
kun la programo de la Kongreso kune kun foto-
grafaĵo de la Loka Organiza Komitato. Oni povas
vidi tiun foton sur la sekva paĝo. Por la rilatoj kun
la presaro, koncerne al la kongreso kaj al la E-
Grupo ĝenerale, la Komitato nomumis iun Res-
ponsulon pri Informado; por tiu tasko estis elektita
samideano Sacramento Collado.
Filipo de Borbono, Princo
de Asturio, prezidis la Ho-
noran Komitaton de la His-
pana Kongreso de Esperan-
to de la jaro 1979 en Gijón.
51
Krom la organizado de la Kongreso, la E-Grupo
ne malatentis pri siaj normalaj taskoj. Normale
daŭris kaj finiĝis la kurso 1978-1979. Ankaŭ dis-
volviĝis normale la editado de la revuo HELECO;
antaŭ la Kongreso aperis 8 numeroj.
Meze de monato marto vizitis nian Grupon de Es-
peranto iu germana esperantisto, Uwe Joachim
Moritz, kiu estis redaktoro kaj eldonanto de iu es-
perantlingva revuo Etnismo, kiu temas pri la pro-
blemaro de la etnaj minoritatoj. Li estis dum kel-
kaj semajnoj en Asturio, kaj pri etniaj aferoj de nia
regiono li amplekse publikigis poste en iu numero
de lia revuo. En la ejo de nia E-Grupo li faris pre-
legon en Esperanto, kun projekciado de diapoziti-
voj, pri lia germana regiono. Nia grupo organizis
konferencon lian en la Asturia Centro de Havano,
en la hispana lingvo, temante pri Esperanto. En
monato junio nia E-Grupo ricevis alian viziton de
fremda esperantisto, ĉi foje japana, kiu tiujare loĝ-
adis en Barcelono, kie li estis verkante libron pri la
hispana civil-milito. Tiu samideano, Hirai Jukio,
faris alian prelegon en la ejo de nia Grupo, ankaŭ
li kun projekciado de diapozitivoj, pri lia lando kaj
Sud-Koreujo, ĉio en rilato kun la esperantista mo-
vado. La eksplikado de la diapozitivoj farita en tre
fajna Esperanto, estis sekvita kaj komprenita de
ĉiuj gijonaj geesperantistoj, de tiuj kiuj parto-
prenis en la tiujare finiĝantan kurson.
Dum la lasta monato antaŭ la kongreso, la organi-
za laboro daŭris pli intense ol ĝis tiam, kunven-
ante la Komitato preskaŭ ĉiutage. Oni faris gran-
dajn afiŝojn por publika anoncado de la Kongreso.
Por kontroli la faritan laboron vizitis nian Grupon,
la 23an de junio, la Prezidantino de Hispana Es-
peranto-Federacio, Rafaela Urueña kaj ties edzo,
la Sekretario de tiu Federacio.
Rezultis sukcesaj la demarŝoj faritaj por ke la urb-
estraro konsentu pri la asigno de iu strato kun la
nomo Esperanto. Oni demarŝadis ankaŭ por dis-
poni dum la kongreso je la arta ludado de la Gijo-
na Polifonia Koruso kaj la Grupo de Ĥoroj kaj
Dancoj. Postulis aktivan demaŝadon ankaŭ la afero
de la kongresa ekskurso, la lokoj vizitotaj dum tiu
ekskurso…
Alcibiades González Meana realigis iun adaptigon
de la Asturia Himno al Esperanto por esti kantata
en Kovadongo, far de la tiea Koruso, dum la meso
en Esperanto okazonta tie la tagon de la ekskurso.
Tiu traduko adaptigo de la Asturia Himno al
Esperanto estas videbla en nia interreta paĝo, kune
kun aliaj tri faritaj de aliaj personoj; ni memoru ke
unu el ili estis verkita, antaŭ multajn jarojn, de
samideano Alfredo Villa.
La lastajn tagojn antaŭ la Kongreso estis de inten-
sa laborado por la membroj de la E-Grupo kaj ĉefe
por la Loka Organiza Komitato. Preparado kaj
enkovertigo de la kongresa dokumentaro, solvi
problemojn pri la gastado de la kongresanaro…
Dimanĉe, la 15an de julio, antaŭtago de la komen-
ciĝo de la Kongreso, komencis alveni al la urbo
kelkaj gekongresanoj, inter ili la pola geparo kon-
traktita por ludi dum la Kongreso la teatran verkon
titolitan “La hipnoto”.
La 39a Hispana E-Kongreso estis preta komenciĝi.
Loka Organiza Komitato de la 39a Hispana Kongreso de Esperanto. De dekstre al maldekstre:
Antonio Román Cantón, Julio Argüelles, Sacramento Collado, Ildefonso Domínguez, Santiago
Mulas Gallego, Faustino Castaño, Adonis G. Meana, José Ordieres Dacosta kaj Luis Muñiz.