Okazis en tiu epoko iu cirkonstanco kiu igis kresk-
iĝi la nombro de la esperantistoj en nia urbo. La E-
Grupo de El Entrego, La Verda Kolombejo,
kiun ni kelkfoje menciis en nia raporto, ĉesis en
sia aktivado; plejparto el ĝiaj membroj forlasis
tiun urbon kaj translokiĝis al aliaj lokoj. Kelkaj el
ili ekloĝis de tiam en Gijón, kaj de tiam membris
ĉe nia esperantista rondo. Fakte iuj el ili estis pli ol
nuraj membroj, sed veraj aktivuloj: Juan Manza-
no, Sacramento Collado kaj, ĉefe, Adonis Gonzá-
lez Meana.
Pliaj membroj kaj aktivuloj estis barbitaj, fine de
la periodo kiun ni priraportas, inter la ĉeestintoj de
la kurso 1975-1976. La lernantaro de tiu kurso es-
tis pli multenombra ol tiu de la antaŭaj jaroj. Par-
toprenis en ĝia komenco kelkdeko da gelernantoj.
Eĉ konsiderante ke kelkaj el ili estis ĉeestintaj jam
antaŭajn kursojn, tamen la nombro da novbakitaj
samideanoj estis konsiderinda. Iu el tiuj novaj E-
lernantoj memoras la komenciĝon de tiu kurso, ki-
un li priskribas tiele:
La unua klaso de la kurso havis ian solenan ka-
rakteron. Krom la lernantaro, sufiĉe multenombra,
estis tie kelkaj elstaraj personoj de la urba kaj re-
giona esperantistaro. Antaŭe mi estis koninta
preskaŭ neniun el tiuj personoj; nur poste mi sciis
la rolon kiun ili ludis en la disvastigado de Esper-
anto en Asturio. Ekzemple, estis tie Alberto Me-
néndez, kiu, kvankam li jam ne plu dediĉiĝis al la
Esperanta instruado, tamen li plurfoje vizitadis nin
dum la kurso. Estis ankaŭ la fratoj González Me-
ana, Alcibiades kaj Adonis. La unua ne loĝadis en
Gijón kaj ne estis membro de la E-grupo de tiu-ĉi
urbo, sed tamen estis li kiu gvidis la unua klason.
Poste, la cetero el la kurso estis gvidita de San-
tiago Mulas. Laŭlonge de la kurso iom-post-iom la
nombro da gelernantoj sufiĉe malpliiĝis, tamen,
proksimume deko da ili persisitis ĝis la Kurso-fino
kaj restis poste kiel membroj de la E-Grupo Jo-
vellanos. En la landa kongreso de Esperanto, kiu
okazis en El Ferrol en 1976 kelkaj el ni atingis la
titolon de “kapabla esperantisto” en la ekzamenoj
kiujn ni partoprenis tie.
Menciindas tio ke la tiuepoka prospero de Esper-
anto en Gijón koincidis kun paralela dekadenco de
la E-movado en la cetero el la Asturia regiono.
Eble la kialo de tiu kontrasto estis la fakto ke tiam
Gijón estis kreskiĝanta urbo de industria vidpunko
kaj de loĝantaro.
La plivigliĝo de la urba esperantistaro permesis
entrepreni la reorganizadon de la E-grupo kun
elekto de nova komitato kaj normala organiza fun-
kciado dum la sekvintaj jaroj.
El la foto-teko de kursgvidanto