Somere de la jaro 1970 okazis alia grava esperant-
ista evento en Asturio. Estis la 30a Hispana Kon-
greso de Esperanto, organizita de la esperantista
grupo de tiu urbo, subgvide de Cándido Cienfue-
gos. Kelkajn monatojn antaŭ la okazado de la
Kongreso ŝajnis ke ĉi tiu ne povus okazi ĉar mal-
saniĝis S-ro Cienfuegos, la ĉefa prizorganto de la
Loka Organiza Komitato. Feliĉe, savis la situacion
Javier Núñez Yáñez, kiu estis tiucele komisiita de
la Urbestro de Mieres kaj agadis kiel Kunprezid-
anto de la Loka Kongresa Organiza Komitato dum
la lastaj semajnoj antaŭ la Kongreso. Rolis kiel
Vicprezidanto de tiu Komitato Manuel Ardura kaj
kiel Sekretario Carlos Ortega Movillo.
La Kongreso, en kiu partoprenis kelkaj samideanoj
de la Grupo Jovellanos de Gijón, la Verda Kolom-
bejo de El Entrego kaj aliaj E-grupoj de Asturio,
normale disvolviĝis dum la tagoj 18a al 23a de ju-
lio. Pri ties disvolviĝo fajne informas al ni la Ana-
loj de la esperanta movado en Hispanujo.
En la posttagmezo de la 18a de julio, la gekon-
gresanoj jam alvenintaj al Mieres amasiĝis en la
Akceptejo por ricevi la kongresan dokumentaron
kaj solvi la kutimajn problemojn pri loĝado k.s.
Nokte okazis la interkona kunveno en etoso de
gaja festo.
La 19an, dimanĉon matene, okazis Meso en Esper-
anto celebrita de pastro A. Cortina kiu ankaŭ pre-
dikis en Esperanto. Je la 11a horo, okazis la solena
Malfermo de la Kongreso kiun prezidis, kun la
HEF-Prezidanto, Angel Figuerola, la Urbestro de
Mieres G. Lorenzo Suárez kaj la fakta Prezidanto
de la Organiza Komitato, Javier Núñez. Ĉi tiu,
post danki la gekongresanojn pro ili partopreno,
dediĉis specialajn omaĝajn vortojn honore al la
forpasinta pioniro de la esperantismo en Gijón, Al-
fredo Villa Villa.
La HEF-Prezidanto Figuerola emfazis per lirikaj
frazoj la belecon de Asturio, kaj ankaŭ dediĉis
laŭdajn vortojn al nia samideano Alfredo Villa. Li
ankaŭ sciigis ke samideano Cándido Cienfuegos,
pro kormalsano, devis rezigni sian postenon kiel
Prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato, kaj
deziris al li baldaŭan resaniĝon. Paroladis ankaŭ la
Urbestro de Mieres, kiu faris apologion de la gran-
daj virtoj de la asturoj kaj de la senkompara beleco
de la Asturia Regiono, kaj deklaris malfermita la
Kongreson. La komuna kunkantado de “La Es-
pero” metis finon al tiu kunsido.
Post tiu protokola akto, la kongresanaro iris al la
Parko je Atrakcioj, kie la Urba Konsilantaro rega-
lis ilin per malavara lunĉo. Posttagmeze kelkaj
kongresanoj vizitis la “Domo de la Junularo”, kie
okazis sportaj konkuroj. Aliaj, en granda nombro,
veturis al Oviedo por viziti la Asturian ĉefurbon.
La 2an de julio la kongresanaro dediĉis la matenon
al Fakaj kunsidoj, por demarŝi siajn specifajn afe-
rojn. Posttagmeze okazis la kutima kunsido de la
HEF-estraro kun la delegitoj de grupoj, kies
precipa celo estas studi la problemojn de la Fe-
deracio antaŭ la oficiala kunsido.
Vespere, je la 18a horo, denove la Urba Konsil-
antaro regalis la gekongresanojn per tipa astura
festo, kiu okazis ĉe iu “Llagar” (cidro-kelo), kaj
partoprenis ĝin la Urbestro mem. La difino de la
tipa astura “Espicha”, laŭ la Analoj, estas: oni
trinkas cidron post la manĝo, kaj por retrinki oni
devas antaŭe remanĝi. La cidron, per mane alte
levita oni verŝas kontraŭ la glasbordon, oni trin-
kas ĝin tuj, kaj oni devas elĵeti el la glaso la las-
tan iomon, kiel feĉon. Tiom da iomoj naskas sur
la planko fluan flakon kreskantan samritme kiel
malaperas de sur la tablo la “gravedaj bulkoj”…
kiuj rebezonas trinkon. Dume, en tipaj kostumoj,
oni kantas laŭ la kadenco kaj melodio de sak-
fluto… la Festo tre plaĉis al la kongresanoj.
Ĉi tie ni mencias, kiel anekdoto, ion kion rakontis
la samideanoj de Gijón partoprenintaj tiun Kon-
H
H
I
I
S
S
P
P
A
A
N
N
A
A
K
K
O
O
N
N
G
G
R
R
E
E
S
S
O
O
D
D
E
E
E
E
S
S
P
P
E
E
R
R
A
A
N
N
T
T
O
O
E
E
N
N
M
M
I
I
E
E
R
R
E
E
S
S