Sekve de tio, Alfredo Villa sin ekskludis el tiu-ĉi
E-grupo. Tamen li daŭre kaj dum la cetero de sia
vivo kunlaboris kun la esperantistoj de Gijón, kaj
ĉi tiuj ĉiam proponis lin por la estraro de HEF.
La 6an de septembro la E-grupo havis sian unuan
oficialan kunsidon, kiun prezidis Alberto Menén-
dez. Oni elektis la estraron:
Prezidanto: Alberto Menéndez Menéndez .
Sekretario: José Ordieres Dacosta.
Unua voĉdonanto: Luis Serrano Pérez.
La unuaj disponoj de tiu komitato estis la organiz-
ado de ekspozicio pri Esperanto kaj la intervidiĝo
kun la samideanoj de Oviedo.
En la Asturia ĉefurbo ekzistis tiam iu E-rondo no-
mata Esperanta Klubo “Nordo” enkadrigita en la
oficiala (de la reĝimo) klubo-reto nomata “Edu-
kado kaj Ripozo”, kaj gvidata de Luis García y
Eloy Noriega. Ne eblas al ni scii ĉu tiuj samide-
anoj esperantiĝis antaŭ la milito, kiam ekzistis en
Oviedo vigla E-grupo. Pli verŝajne ili eniris en la
esperantistan mondon kadre aŭ subinflue de la
Kongreso okazinta la jaron 1955 en Gijón. Ĉiu-
kaze, notindas ke de tiam kaj dum kelkaj jaroj tiu
E-grupo de Oviedo regu-
le kunlaboradis kun tiuj
de Gijón kaj El Entrego.
La unua kunlaboro de ti-
uj grupoj estis por la or-
ganizado de la menciita
Ekspozicio de Esperanto
en Gijón. Temis pri pre-
zentado de esperantaĵoj:
ĵurnaloj, poŝtkartoj, afiŝoj… el fremdaj landoj. Per
tiuj ekspozicioj niaj samideanoj celis montri al la
publiko ke pere de la Internacia Lingvo Esperanto
eblas interrilati kun fremdaj personoj kiuj havas
malsamajn gepatrajn lingvojn. Por la organizado
de la ekspozicio multe devis labori niaj sam-
ideanoj. Ili petis materialojn al landaj kaj fremdaj
Esperanto-organizaĵoj, al ambasadejoj kaj ĉiutipaj
institucioj en- kaj eksterlandaj. La ekspozicio estis
inaŭgurita la 4an de decembro de la jaro 1958, kaj
dum kelkaj tagoj vizitis ĝin inter 8 kaj 10 mil
personoj, inter ili kelkaj aŭtoritatoj kaj elstaruloj
de la urbo.
Dum la okazado de la ekspozicio oni anoncis la
baldaŭan komenciĝon de kurso de Esperanto. Es-
tas trafa atesto de la sukceso de la ekspozicio la
fakto ke por la kurso enskribiĝis 80 personoj: 50
viroj kaj 30 virinoj. La kurso komenciĝis la 9an de
decembro kaj okazis en la Ateneo subgvide de Al-
berto Menéndez. Dum la unuaj semajnoj la nom-
bro da gelernantoj malpliiĝis al 55 aŭ 60. Poste tiu
nombro plialtiĝis sed post la Kristnaska ferieto,
kiel kutime, malpliĝis denove, restante nur 40 ge-
lernantoj. La kurso finiĝis la 7an de marto kun 30
novaj samideanoj; oni konservas iun foton faritan
tiutage al la kursanoj kiun ni prezentas en la sekva
paĝo. Alberto Menéndez aperas en ĝi en la dua vi-
co, apud angulo de la portreto de Zamenhof. Plej-
parto el la personoj kiuj aperas en tiu foto estis no-
vaj gelernantoj, sed estis ankaŭ aliaj kiuj estis akti-
vaj esperantistoj de antaŭ iom da tempo, kiel Juan
Fernández, en la supra vico, maldekstre en la foto,
aparteninta al la E-grupo iam gvidita de Alfredo
Villa en la Laborista Ateneo. En la dua vico, deks-
tre en la foto, sidas samideano Ordieres, tiama se-
kretario de la E-grupo, kaj malantaŭ li, staras Luis
Serrano. La ino sidanta en la dua vico, maldekstre
en la foto, nomiĝis Carmen Argüelles; ŝi aktive
partoprenis poste dum multe da tempo en la labo-
roj de la E-grupo ĝis ŝia translokiĝo al alia urbo.
Estas konstatinda ekde tiu epoko la partopreno de
virinoj tiel en la E-movado de nia urbo.
Kun optimismo la E-grupo de Gijón faris projek-
tojn por estonta agado, iuj el ili ne realigeblaj ti-
am, kiel la organizado de landa kongreso de
Esperanto por la jaro 1961. Alia projekto estis or-
ganizi, kune kun la E-
Klubo Nordo de Oviedo,
ekspozicion de eksterlan-
da presaro, kaj novan
kurson de Esperanto en
Gijón. La kurso komenc-
iĝis la 9an de marto de
1959 kaj daŭris ĝis la 2a
de junio. La skribita in-
formo je kiu ni disponas asertas ke tiu kurso estis
bonsukcesa en kio rilatas al la nombro da ge-
lernantoj kaj ties fervora lernado, sed ne informas
pri la kvanto da lernantoj kaj kiom da ili estis
partoprenintaj antaŭan E-kurson, kio estas ofta
okazaĵo en nia movado.
Ankaŭ estas ofta kaj normala afero en la esperan-
tista mondo tio ke gelernantoj kiuj faris unu aŭ pli
kursojn, poste ne plu interrilatas kun la E-movado.
Aliaj restas kiel membroj de E-grupo dum kelke
da tempo, aliaj dum la cetero de sia vivo ne aktiv-
ante en la movado sed estante nuraj grupanoj.
Krome estas aliaj kiuj, ja, fariĝas veraj esperant-
istoj, aktivuloj, kaj tiel ili restas dum kelkaj jaroj
sed poste ĉesas en tiu aktivado kaj restas kiel nuraj
membroj de E-rondo, aŭ eĉ tute forlasas la rilaton
kun la esperantismo. Fine, estas tiuj kiuj, kontakt-
inte kun la esperantista movado, aktive partopre-
nas en ĝi dum la cetero el sia vivo. Nu, el la multaj
gelernantoj kiuj partoprenis la du unuajn E-kur-
sojn de la Esperantista Grupo Jovellanos rezultis
ĉiutipaj teniĝoj: iuj ne plu interrilatis kun la es-
perantistaj rondoj. Aliaj restis kiel membroj de la