La numeroj de Boletin de la lastaj monatoj de
1954 kaj tiuj de 1955, antaŭ la Kongreso en Gijón,
sufiĉe anoncis tiun eventon. Jam en la numero de
majo de la antaŭa jaro estis publikigita artikolo pri
Asturio verkita de Adonis G. Meana, el la E-grupo
La Verda Kolombejo. Notindas ke en la anoncoj
de la bulteno de HEF pri la Loka Kongresa Orga-
niza Komitato oni indikis jenan adreson:
16ª HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO
23 – 27 de Julio de 1955
Adreso de la Organiza Komitato: Grupo Esperantista del
Centro Asturiano
Paseo de Begoña, 26-28, GIJÓN, Asturias
Tio ŝajne indikas ke fine la tiamaj samideanoj de
nia urbo donis al si ian organizan strukturon, sed
la afero estis iom pli komplika.
Fakte, ekde kelkaj monatoj an-
taŭ la kongreso, tiu E-grupo de
la Asturia Centro de Havano
jam ne plu ekzistis. En la sekva
ĉapitro ni montros la organi-
zajn sorto-ŝanĝojn travivitajn
de la esperantistoj de Gijón en
tiu epoko, ĝis la definitiva fon-
diĝo de stabila E-rondo en ĉi
tiu urbo.
La membroj de la Organiza
Komitato estis: Prezidanto: Al-
fredo Villa González; Sekreta-
rioj: Alfredo Villa Villa kaj Al-
berto Menéndez González; Fa-
kuloj: Nicanor García y Gar-
cía, José Palacio Tuero, Juan
Fernández Rodríguez, José
Manuel Paraja, Florencio Vi-
lla García, Salvador García y García, Dimas
González Argüello, Manuel Blasco Chico, José
Fernández Álvarez, Luis García, Alcibiades Gon-
zález Meana, Adonis González Meana, Manuel
Gutiérrez, Juan Manzano Bartolomé kaj Fran-
cisco Ignacio Taibo. En tiu listo estas esperant-
istoj el la diversaj E-grupoj iam ekzistintaj en Gi-
jón kaj ankaŭ kelkaj samideanoj el la aliaj astura
E-grupo tiam ekzistanta, La Verda Kolombejo.
La Prezidanto, Alfredo Villa González estis filo de
Alfredo Villa Villa, kiu estis la vera ĉefa prizorg-
anto, kune kun Alberto Menéndez, de la Kongreso
kaj de la E-movado en Gijón. Ambaŭ aktivuloj ro-
lis kiel sekretarioj de la Kongreso.
Ampleksan raporton pri la Kongreso oni povas
legi en la Analoj de la Esperanta Movado en
Hispanujo kaj ankaŭ en la numero 80a de Boletin
de HEF. Neniu el tiuj fontoj komunikas la nom-
bron da aliĝintoj kaj partoprenantoj en la Kon-
greso; nur oni informas ke estis malpli ol en la
Kongreso de la antaŭaj jaroj. Per la foto de la kon-
gresanaro, kiun ni prezentas sur la sekva paĝo, oni
povas konstati ke estis preskaŭ ducent personoj…
multe pli ol en la nuntempaj
landaj E-kongresoj.
Tralegante la menciitajn rapor-
tojn oni povas konkludi ke la
Kongreso en nia urbo estis bri-
la kaj kontentiga por la ĉeest-
antaro. La urbaj kaj provincaj
aŭtoritatoj bone kontribuis al la
sukceso de la evento.
La solena Malfermo de la Kon-
greso okazis en la Teatro Jove-
llanos, kaj la kongresaj labor-
sesioj estis en la Liceo Jove-
llanos. Dimanĉe, la 24an de ju-
lio estis meso en la preĝejo
Sankta Petro, kun prediko en
Esperanto de pastro Casanovas.
Tiutage estis vizito de la ge-
kongresanaro al la Labora Uni-
versitato. Tie estis farita la
kongresa foto.
Inter la kutimaj programeroj de ĉiu kongreso de
Esperanto estas menciindaj ĉi kaze la t. n. Li-
teratura Festo, beletra konkurso, en kiu oni kon-
kuris per altkvalitaj verkoj. Estis premioj pro Ori-
ginala Poezio, Prozo Originala, Poezia traduko kaj
Prozo Tradukita. La unuan premion en Originala
Poezio atingis S-ro Francisco Vilá, el Barcelono,
pro lia poemo Medalo, kiun ni prezentas sur la
apuda paĝo.