En la sama jaro, 1949, okazis la fondiĝo de Kato-
lika Esperantista Hispana Asocio, en Zaragozo.
Estis necesa la permeso de la Ĉefepiskopo kaj de
la Provincestro.
Same kiel antaŭ la civil-milito, ankaŭ dum tiuj
jaroj, kiujn ni priskribas, la hispana esperantista
movado estis pli forta en la regionoj de Valencio
kaj Katalunio ol en la cetero el la lando. Menci-
inda kaj menciita estis ankaŭ la kazo de Zaragozo.
La movado estis relative forta en aliaj lokoj, kiel
Madrido, Bilbao… kaj tre malpli en la cetero el la
lando. En Asturio, kaj ĉefe en nia urbo Gijón,
kelkaj entuziasmuloj de nia esperantista ideo in-
tencis restarigi la movadon. Gvidis la aferon Al-
berto Menéndez, deveninta el la Astura Esper-
anta Asocio ekzistinta antaŭ la milito, kaj Alfredo
Villa Villa, kiu apartenis al kaj estris la E-grupon
ekzistintan en la sama epoko
en la Laborista Ateneo. Mal-
aperintaj tiuj asocioj ekde la
civil-milito, ili ne povis esti re-
organizitaj en tiuj post-militaj
jaroj, tamen, la supervivantaj
membroj de ambaŭ rondoj ka-
maradece kunlaboris en la re-
starigo de la esperantista afero
en nia urbo kaj nia regiono.
Krome ili, ĉefe Alfredo Villa,
kunlaboris ankaŭ kun Hispana
Esperanto Federacio kaj ties
presorgano Boletin.
En la jaro 1951, unuafoje post
la landa milito, okazis en His-
panio landa Kongreso de Espe-
ranto, la 12a. Tio estis tre valo-
ra kaj altsignifa por nia landa
E-movado ĉar signifis la ofi-
cialan permeson publike agadi
favore al Esperanto, la eblecon
veki multajn malnovajn hisp-
anajn esperantistojn kiuj ankoraŭ ne kuraĝis parto-
preni en la porEsperanta aktivado ĉar ili ne fidis je
la reganta reĝimo, kaj la fakto ke oficiala okazigo
de tutlanda kongreso rolus kiel pluvombrelo antaŭ
iuj provincaj aŭtoritatoj kiuj sin tenis, rilate al Es-
peranto, pli reakcie ol la centra registaro.
Tiu 12a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en
Terrasa. Tiujare estis ankaŭ grava Esperanto-Eks-
pozicio en Madrido. En la jaro 1952 estis fonditaj
novaj rondoj de Esperanto kaj/aŭ refonditaj mal-
novaj E-asocioj kiuj estis malaperintaj dum kaj fi-
ne de la landa milito. La 13a Hispana Kongreso de
Esperanto okazis tiujare en Valencio. Kaj estis alia
grava Esperanto-Ekspozicio, ĉi-foje en Moiá (Ka-
talunio).
Dum la jaro 1953 daŭris la fondiĝo de Esperanto-
grupoj en Hispanio: Madrido, Bilbao... La esper-
antistoj de Gijón, kvankam tre aktivaj (ili estis pri-
konsiderante la eblecon organizi landan E-kongre-
son en nia urbo) ne sukcesis fondi oficialan orga-
nizon kvankam ili ne-oficiale laboradis sub la no-
mo: Gijón Grupo Esperantista kaj eĉ intencis
oficialigi ĝin, sed la afero ne prosperis. La unua
esperantista rondo kreita en Asturio post la milito
aperis en loko kie antaŭe ekzistis nenia esperan-
tista tradicio, konkrete en “El Entrego”. Tiu E-gru-
po estis kreita kaj gvidita de Alcibiades González
Meana. La nomo de la grupo estis La Verda Ko-
lombejo kaj publikigis, dum pluraj jaroj, kelkajn
numerojn de bulteno titolita HELECO.
En Bilbao okazis tiujare la 14a Hispana Kongreso
de Esperanto. Ankaŭ en 1953, Iu hispana esperant-
isto, Juan Régulo Pérez, dokto-
ro de la Universitato de La La-
guna (Kanaria Insulo Tenerifo)
estis elektita kiel membro de la
Akademio de Esperanto.
La 15a Hispana Kongreso de
Esperanto okazis en la jaro
1954 en Zaragozo, kaj estis en
ĝi la plej alta nombro da aliĝ-
intoj el la hispanaj post-militaj
kongresoj. Spite al la nedub-
ebla progresado de nia afero
oni povas diri ke, iamaniere,
daŭris en Hispanio la esper-
ant(ist)a silento. La lingvo pa-
rolata en tiuj hispanaj kongre-
soj de Esperanto estis la… his-
pana! La junaj esperantistoj of-
te plendadis pro tio, sed plej-
parto el la esperantistaro de nia
lando ne kuraĝis en tiuj jaroj
publike uzadi la Internacian
Lingvon.
Fine de la Kongreso en Zaragozo estis diskuto pri
la sekvontjara kongresurbo. La esperantistoj de
Gijón intencis proponi sian urbon sed, post zorga
pripenso, ili dubis ĉar verŝajne dumsomere la tieaj
hoteloj estas plenplenaj kaj S-ro Villa opiniis tre
malfacila gastigi la kongresanojn. Alia problemo
estis, ke en Gijón ekzistis malmultaj esperantistoj
kaj la laboro farota estus tro granda, ne subtenebla
de malmultenombra anaro. Tamen post interveno
de kelkaj samideanoj kiuj konsilis al la Gijónanoj
pri tiuj malhelpoj, fine, S-roj Villa kaj Menéndez,
kiel reprezentantoj de la Grupo de Gijón konsentis
organizi la 16an Hispanan Kongreson de Esper-
anto en sia urbo. La gekongresanoj aplaŭde apro-
bis tiun proponon.
Front-paĝo de iu numero de la bulteno HE-
LECO de la E-grupo La Verda Kolombejo.