28
Pro la konkero de la tuta Hispanio fare de la frank-
isma armeo, helpita de la itala faŝismo kaj la ger-
mana naziismo, la esperantista aktivado ĉesis en la
tuta lando kadre de tiu plorinda situacio en kiu
dronis ankaŭ la hispana demokratio kaj kulturo.
Sed la katastrofo por Esperanto, la kulturo kaj la
homaro ĝenerale ne limiĝis al la hispana teritorio.
La eŭropaj demokratioj kiuj spektis senintervene
la masakradon de la hispana Respubliko fare de la
faŝismo devis siavice suferi agresadon de la samaj
faŝismaj potencoj. En septembro de la jaro 1939,
malmultaj monatoj post la finiĝo de la his-pana
milito, komenciĝis nova Mondmilito en la 20a
jarcento.
Tiu Dua Mondmilito estis tiom brutala kaj pli
longdaŭra ol la Unua. Estis en ĝi pli da viktimoj ol
en la antaŭa kaj krome intervenis en la batalado pli
da landoj. Ankaŭ la armiloj estis pli potencaj; la
milito finiĝis en la jaro 1945 per la eksplodigo de
du atombomboj ĵetitaj sur japanaj urboj. Sed estis
en ĉi tiu milito iu novaĵo kiu meritas apartan aten-
ton. Temas pri la rasismo, rasmortigo, la koncentr-
ejoj por la ekstermo de etnioj kiel la ciganoj kaj
ĉefe la judoj. En Germanio aperis tiu stranga vari-
anto de faŝismo, kiu emfazis teorion de supereco
de la propra germana raso kaj asignis al ĝi la tas-
kon gvidi la mondon kaj malaperigi rasojn kaj
etniojn kiuj ne kongruas kun tiu rasisma doktrino.
Rezulte de tiu freneza politiko estis mortigitaj
preskaŭ ses milionoj da gejudoj.
Ne estas la celo de ĉi tiu raporto priesplori kiel po-
vis aperi tia hororaĵo kaj barbareco en klera kaj
civilizita lando kia Germanio. La sociologiistoj kaj
psikologiistoj pri amasmovadoj havas antaŭ si la
gravan kaj malfacilan taskon klarigi tion, kaj fakte
ekzistas multaj verkoj kiuj pritemas tiun aferon
kvankam ŝajnas ke ankoraŭ oni ne alvenis al ia
definitiva konkludo. Ankaŭ ne estas nia tasko pri-
skribi la batalojn kaj la politikajn aspektojn de la
Mondmilito. Ekzistas multe da historiaj verkoj
kiuj priskribas ĉiujn aspektojn de la konflikto kaj
ties disvolviĝo.
Kio, jes ja, koncernas al ni estas mencii la gravan
damaĝon kiun la nova konflikto alportis al la tut-
monda esperantista movado. Dum la militaj jaroj
aperis ne unu sola gazeto esperantista. La mov-
ado ĉesis funkciadi, ĉefe en Eŭropo, kie la esper-
antismo pli estis disvastiĝinta ĝis tiam. Tiu milito
estis signo de la fiasko de ĉiu porpaca kaj progres-
ema ideo, kia Esperanto pretendis esti. Tiu periodo
estis nigra nokto ĉirkaŭ ni.
Dume en Hispanio persiste regis neracia ŝovin-
ismo, persekuto kaj timo. Malaperis ĉiuj esperant-
istaj rondoj, escepte Frateco de Zaragozo, kiu,
kvankam oficiale ĝi ne malaperis, tamen, ne povis
dum tiuj jaroj organizi E-kursojn. Nur de tempo al
tempo la estraro kunvenis en la sidejo de la asocio.
La 10an de novembro de la jaro 1941, je la oka
horo vespere, estante la Prezidanto Orós kaj alia
estrarano atendante la alvenon de la ceteraj estrar-
anoj, alvenis dudeko da junaj membroj de faŝista
organizaĵo kaj rompis kaj detruis ĉion, forprenis la
arkivon kun libroj kaj dokumentoj kaj fine aro-
gante foriris trankvile. Kvankam estis prezentita
denunco pri tiu banditaĵo estis neniu respondo el
la Provincestro, kion interpreteblas kiel aprobo
komplica konsento fare de la aŭtoritato.
En tiuj jaroj la ŝovinismo kaj agresemo evidentiĝis
tre ofte en nia lando. Tiu kontraŭkultura etoso
kreita de la naciismaj teorioj de la milit-venkintoj
radikaliĝis ankaŭ kontraŭ Esperanto kaj ĝenerale
kontraŭ ĉio kio signifis eksternaciaĵon: liberal-
ismo, internaciismo, demokratio, socialismo, pro-
gresemo, liberpenso…
En la militantaj landoj, ĉefe en la eŭropaj, landoj
okupitaj de la germana armeo, al la malfacilaĵoj de
la milito mem oni devas aldoni la persekutadon.
Ni jam menciis la masakradon de la juda popolo.
Similan persekutadon suferis la komunistoj, so-
cialistoj kaj maldekstruloj ĝenerale, kaj inter ili
spe-iale la geesperantistoj. En la naziaj koncentr-
ejoj, inter multaj miloj da judoj mortis ankaŭ la
geparencoj de L.L.Zamenhof, la iniciatinto de Es-
peranto. Liaj du filinoj, Sofia kaj Lidia, mortis en
Frat’ fraton atakas ŝakale
akale.
29
koncentrejoj, kaj lia filo, Adamo, estis mortpafita.
El lia idaro saviĝis nur lia eta nepo, kun ties patr-
ino, kiu por eskapi el la nazia persekutado, ŝanĝis
sian familian nomon de Zamenhof al Zaleski.
Menciindas ke vivas ankoraŭ nuntempe tiu nepo
de L. L. Zamenhof kaj havas du filinojn.
Milionoj da viktimoj kaj granda regreso de homa
kaj kultura vidpunko estis la heredaĵo de tiu nigra
periodo por la mondo kaj speciale por Eŭropo. La
fiasko de la paco, de la kulturo kaj de nia esper-
antista afero povas esti esprimita per tiu kant-
teksto verkita de nia samideano Alcibiades Gon-
zález Meana, imitante la esperantistan himnon sed
kun mala senco kaj titolo: LA MALESPERO,
kiun ni aperigas ĉi-paĝe.
Se LA ESPERO estis
verkita en epoko de opti-
mismo kaj favora vento,
la epoko kiun ni priskri-
bas nun inspiris tian pe-
simisman senton.
Jes, oni povas temi pri
regreso ankaŭ de lingva
vidpunkto. Ne estis nur
ke la paco, kiel esperant-
ista idealo, troviĝis en sia
plej malfavora situacio.
Estas ankaŭ la fakto ke la
lingva solvo al la mondaj
problemoj fariĝas fakte
dumlonge ne aplikebla.
Eble la tiamaj esperant-
istoj ne perceptis tion,
sed Esperanto estis kreita
en Eŭropo por Eŭropo,
pensante kaj kalkulante
je Eŭropo. Kaj la venko
en tiu monda milito ne-
niel povus esti venko de
Eŭropo. Japana venko ne
alportus avantaĝon al
Eŭropo kaj al Esperanto. Germana venko estus
venko de rasisma kaj ŝovinisma gento kiu amas
nur sin mem, ne Eŭropon kaj Esperanton. La
alternativa venko, kiu konkretiĝis, alportis avanta-
ĝon nur al Usono kaj Rusujo, kiuj havis sian pro-
pran kulturan areon kaj influon kaj ne bezonas Es-
peranton. En Eŭropo rompiĝis por ĉiam, favore al
la angla lingvo, la idioma kaj kultura ekvilibro kiu
iam postulis neŭtralan komunan lingvon kaj kons-
tituis ŝancon por Esperanto.
Sed ĉi tiuj prikonsideroj eblas nur nun, vidate de
la perspektivo de la tempo pasinta de tiam. La
tiamaj esperantistoj zorgis pri la tiamaj problemoj.
Grava tiama problemo de la Universala Esper-
anto Asocio estis tio ke la venko de la Hitlera dik-
taturo en Germanio okazigis la perdon de multe da
membroj en tiu lando tradicie forta de esperantista
vidpunkto. Dume ankaŭ en la Sovetunio regata de
Stalin la esperantistoj suferis persekutadon, sed tie
UEA havis tre malmultajn membrojn.
Alia problemo estis tio ke kiam la estraro de UEA
decidis en la jaro 1936 translokigi la asocian sid-
ejon de Ĝenevo al Londono, protestis grupo da
svisaj membroj pro ne adekvata proceduro. Iu svi-
sa tribunalo pravigis ilin. Okaze de tio okazis en la
monda esperantistaro ia skismo, disdividiĝo. Mul-
taj aktivaj membroj kaj kelkaj landaj asocioj for-
lasis la Universalan Es-
peranton Asocion kaj
fondis apartan organiza-
ĵon: Internacia Esper-
anto-Ligo (IEL) kun ties
nova presorgano Esper-
anto Internacia. Kelkaj,
malmultaj, restis en la ti-
el nomata ĝeneva UEA,
kiu plu havis kiel pres-
organo la revuon Esper-
anto. La skismo daŭris
kelkajn jarojn, konkrete
ĝis la jaro 1947, jam post
la finiĝo de la mondmi-
lito. Tiam reunuiĝis am-
baŭ internaciaj esperant-
istaj organizoj sub la tra-
dicia nomo de Universa-
la Esperanto Asocio.
Sed tio estis organizaj
problemoj kiuj ne nepre
respegulas la staton de la
movado. Ĉi-kaze la veraj
problemoj de la esperant-
ista movado estis pli gra-
vaj ol ties de ĝia organi-
za strukturo. Fakte, dum la jaroj de la skismo, pli
grave ol la skismo mem estis tio ke preskaŭ ĉiuj
landaj asocioj havis, pro la problemoj de la milito,
preskaŭ nulan esperantistan aktivadon.
Ĉar ni pritemas la historion de la esperantista mo-
vado je loka, urba kaj regiona nivelo, ni devas me-
mori ke pro la postmilitaj cirkonstancoj de nia lan-
do, la movado malaperis, same ol en la cetero de
Hispanio, en kio koncernas al la organiza aspekto.
Sed kvankam ankaŭ forpasis kelkaj gravaj mem-
broj de la astura esperantistaro, restis tamen per-
sonoj pretaj reorganizi la esperantistan aferon ki-
am la cirkonstancoj pliboniĝus.
LA MALESPERO
En la mondon venis malkontento,
Tra la mondo iras sanga ŝoko.
Pro fiagoj de nehoma gento,
Nuna vivo ŝajnas kruda moko.
Ve! Al bombo korpojn kreviganta
ĝi la homan tiras familion.
Al la mond’ senĉese batalanta
ĝi permesas daŭre la defion.
Sur ĥaosa lingva fundamento,
malfidante unu la alian,
la popoloj vivas en turmento
vivon mornan, tedan, anarkian.
Forte staras firmigitaj baroj
inter la popoloj dividitaj.
Kaj persistos ili dum miljaroj,
de tenaca stulto subtenitaj!!