li mem estis. Dum li dediĉiĝis al la organizado de
la 8a Hispana Kongreso de Esperanto la astura
esperantismo plivigliĝis kaj estis pruvoj de tio an-
kaŭ en nia urbo Gijon. Denove ni cedas la parolon
al la Analoj:
Alia areo en kresĉendo estis Asturio, kio estis facile
komprenebla ĉar en Oviedo oni preparis la 8an Hispa-
nan Kongreson de Esperanto. Gijón, la alia granda as-
tura urbo ankaŭ vivis intense tiajn preparojn, kaj pro-
jektis omaĝi la kongresanojn en la propra Gijón per
festeno okazonta en la lasta kongrestago. Lernantoj de
la Komerca Lernejo “Jovellanos”, sub la fervora kaj ler-
ta gvidado de Cristóbal Fournier, fondis Esperantistan
Grupon registritan sub la nomo “Ĥiĥona Espero”, kies
unua estraro konsistis el jenaj gesamideanoj: Prezid-
anto S-ro Francisco Fernández; Vicprezidanto S-ro Al-
fonso S. Marguenda; Sekretario Pedro Sierra Muñiz;
kaj aliaj estraranoj estis S-ro José Menéndez, F-inoj
Encarnación Junquera, Elisa Fernández, kaj Luz Pi-
ñera…
Kvaran E-grupon en nia urbo, kaj krome kun es-
traraninoj! Verdire La Ĥiĥona esperantismo estis
travivante tiam sian oran epokon.
Alia grava evento okazinta tiun jaron en Gijón estis la
starigo en la Foiro de tiu urbo de speciala stando por
propagandi Esperanton. Ĝin oni uzis kiel konstantan
Ekspoziciejon de Esperantaĵoj. Preskaŭ ĉiuj Ministroj,
same kiel multenombraj vizitantoj, admiris la originale-
con de niaj propagandaĵoj, kaj speciale tiujn el ekzotaj
landoj… Kiam la vizitanto estis la Ĉefministro, akceptis
lin la Prezidanto de la Astura Esperanto Federacio, S-
ro Antonio Jiménez Mora, kiu donacis al S-ro Primo de
Rivera belan insignon de la venonta kongreso okaz-
onta en Oviedo tre baldaŭ. La Ĉefministro komentariis
al S-ro Jiménez “ke li ofte ricevas Esperantajn pres-
aĵojn, ke li bone komprenas la lingvon”, kaj li tuj inte-
resiĝis pri la disvolvo de Esperanto en la mondo. En tiu
momento, la Ministro pri Publika Instruado intervenis
en la konversacio por indiki al S-ro Primo de Rivera “ke
li jam subvenciis la Hispanan Esperanto-Asocion sed
konstatante la gravecon de la Movado lia ministerio
certe pligrandigos la oficialan helpon al la esperant-
istoj”. Jiménez Mora, profitis la okazon por inviti la Mi-
nistron partopreni en la proksima kongreso, kion li ak-
ceptis “se aliaj pli urĝaj devoj permesos tion al li”. Je la
adiaŭo, generalo Primo de Rivera, tre afable salutis S-
ron Jiménez Mora kaj diris al li: “adiaŭ komandanto,
estu certa ke mi ne forgesos ĉi tion, Dankon!”.
Je tutlanda skalo, la situacio de la esperantista mo-
vado estis tiel bona kiel en nia Asturia regiono; tiu
estis la ora erao de la esperantismo en Hispanio.
Sed oni devas memori ke ekzistis tiam granda di-
vido kaj kvereloj inter la hispanaj esperantistoj.
Ŝajnas, tamen, ke tiu divido kaj polemikoj ne estis
signo de krizo en la movado, sed tute male: ĝi es-
tis signo de viveco kaj florado.
La esperantistaj kontraŭdiroj iome montriĝis an-
kaŭ en la 8a Hispana Kongreso de Esperanto en
Oviedo. Ĝi komenciĝis la 14an de septembro. Ni
citas la Analoj:
…je la 11,30 matene, okazis la solena Malfermo, kiun
prezidis, kun samideano Jiménez Mora, la generalo
Zubillaga, reprezentanto de Lia Reĝa Moŝto Alfonso la
13a; ankaŭ kunprezidis la reprezentanto de la Provinca
Deputitaro kaj la Urbestro de Oviedo. Parolis unue la
Prezidanto Jiménez Mora por danki la kongresanaron
pro la partopreno en la Kongreso, kaj tuj poste, liveris
al la generalo Zubillaga la oran emajlitan insignon de la
Kongreso por ke li ĝin transdonu al la Reĝo. Post li pa-
rolis la Prezidanto de la Provinca Deputitaro, kiun sek-
vis la Urbestro de Oviedo, ambaŭ esprimis sian dan-
kon kaj bonvenon al la kongresanoj nome de la Regio-
no kaj la Urbo. Post la protokolaj paroloj, la muzikistaro
de la regimento “Princo” ludis kaj la kongresanaro
samtempe kantis la himnon de Asturio kaj ”La Espero”.
Post la Malfermo, ĉiuj iris al la Urbodomo, kie la Urb-
estro regalis la kongresanojn per malavara lunĉo.
Posttagmeze, oni vizitis la arta-historiajn monumentojn
de Oviedo, kaj poste, ekster la urbo, ankaŭ la palacon
de Ramiro la 1a (824-850) “Santa María de Naranco”,
kaj la preĝejon “San Miguel de Lillo” de sama epoko,
ambaŭ konstruitajn sur la deklivo de la monto Naranco
je kelkaj kilometroj for Oviedo, de kie oni ĝuas belegan
panoramon. Revene, en la ĉefsalono de la Ateneo de
Oviedo, unua laborkunsido de la kongreso, prezidata
de la ĵus elektita Jiménez Mora, kaj oficis kiel Sekreta-
rio Rodríguez Escartín. Oni debatis fundamentajn te-
mojn de la Asocio, kaj eĉ proponis krei tute novan or-
ganismon, ĉar la solvendaj problemojn estis tiel kom-
plikaj ke eble, kelkaj opiniis, estus preferinde ne tuŝi
ilin. La situacio estis ja tre delikata, kaj ĉiuj konsciis pri
tio, tial la debatoj estis trankvilaj kaj metodaj…
La 15an, dua kongrestago, je la naŭa matene, solena
Diservo kun kapelorkestro kaj ĥoroj kaj prediko en Es-
peranto de la kompetenta kaj fervora pioniro pastro
Cristóbal Fournier. Post la Diservo, inaŭguro de la In-
ternacia Ekspozicio de Slojdoj, organizita de esperant-
istoj per materialo sendita de geinstruistoj el 18 landoj.
La oficiala Malfermo altiris la atenton ne nur de la kon-
gresanoj sed ankaŭ de la profesiuloj de la instruado,
kaj estis nia samideano Luis García Fernández, iniciat-
into kaj organizinto de tiu publika elmontro, kiu unue
parolis dum tiu Malfermo por emfazi la utilon de Es-
peranto por tiaj instruistaj taskoj, kaj metis kiel ekzem-
plon pri kunlaborado tiun Ekspozicion. Tuj poste, paro-
lis la ĉefinspektoro pri Publika Instruado de la provinco
S-ro Anieva, kiu esprimis sian profundan impreson pro
tiu riĉa materialo kiun la Ekspozicio montras, kaj sian
admiron pro la multvalora kunlaborado de tiom da lan-
doj, sendube danke al Esperanto. Li esperis ke la es-
perantistoj programos estonte Ekspoziciojn kiel tiu, ĉar
vere ĝi enhavas gravajn valorojn didaktajn.
Posttagmeze, ekskurso aŭtobuse al Noreña, bela vila-
ĝo en la valo de sama nomo, kie la vilaĝestro regalis la
kongresanojn per kukoj, konfitaĵoj, ŝinko, bona vino kaj
bongusta cidro. Bedaŭrinde, dum la tuta vespero milde
pluvadis, kio ne ebligis la okazigon de la Kamparfesto
projektita liberaere, estis do necese sin ŝirmi de la plu-
vado en salono de Klubo de la vilaĝo, kie okazis la ti-
paj kantoj kaj dancoj asturaj, kiuj plezurigis la kongres-
anojn. Dum en la paŭzoj oni gustumis la lokajn produk-
tojn: kolbason, fromaĝon kaj bonegan cidron, kiuj ple-
ne kontentigis la esperantistojn.
Nokte, je la dekunua, dua laborkunsido, kiu plu debatis
la malfacilajn problemojn de la hispana Esperanta
Movado ĝis altaj horoj de la noktomezo, kiam S-ro
Azorín konsideris oportune ĝin fini, kiel Prezidanto de
tiu laborkunsido.