Notindas ke multaj iamaj esperantistoj falis sub la
influo de la freneza ondo je ŝovinismo kiu tiam
superregis la mondon. Multaj aliaj mortis viktimoj
de la milito. Zamenhof mem rekte suferis sekvojn
de la milito. Lia loĝurbo estis unue okupita de la
rusaj trupoj kaj poste de la germanaj, kaj la judoj
estis mistraktitaj de ambaŭ armeoj.
La milito tre malhelpis la funkciadon
de la esperantista movado; ne okazis
pluaj universalaj kongresoj ĝis post la
fino de la konflikto. Tamen nia lando
estis neŭtrala en tiu milito, do ĉi tie
ĉiuj aferoj normale disvolviĝis, male
ol en preskaŭ ĉiuj ceteraj eŭropaj lan-
doj. Ankaŭ la esperantista afero ĝuis
en nia lando je tiu situacio de ne-
militado. Dum la militaj jaroj plu oka-
zis la kongresoj de Kataluna Esper-
anto Federacio kun ties “Floraj Lu-
doj”. En la jaro 1916 malaperis la tut-
landa E-organizaĵo H.S.p.p.E. sed tio
signifis neniun perdon por la hispana esperant-
ismo ĉar dume estis fondita iu Hispana Esperant-
ista Konfederacio kiu de tiam organizis tutlan-
dajn kongresojn de Esperanto.
Kaj dum tiuj jaroj aperis ankaŭ regionaj federacioj
de esperantistoj en kelkaj lokoj en la lando: la
Aragona Esperanta Federacio estis fondita en
Zaragozo en 1916, kaj tuj aliĝis al la menciita His-
pana Esperantista Konfederacio, kiu okazigis
sian unuan kongreson koincide kun la
sepa de la kataluna federacio, en Reus.
En la sama jaro estis fondita ankaŭ la
Baska Esperanta Federacio.
En la jaro 1917 fondiĝis ankaŭ Esper-
anta Federacio en Madrido, kun la no-
mo Zamenhofa Federacio, kiu eldo-
nis revuon titolita Hispana Esperant-
isto, sed ĉi tiu ne aliĝis al la tutlanda
konfederacio kaj krome havis tute
malsamajn celojn. En la sama jaro es-
tis fondita Andaluzia Esperantista Fe-
deracio, kiu, laŭ decido de ĝia estraro
havis kiel presorgano la saman revuon ol la ma-
drida federacio, t.e. Hispana Esperantisto. Ne es-
tas malfacile konjekti ke la diferencoj inter ambaŭ
grupoj de federacioj estis similaj al tiuj ekzistantaj
inter la esperantistaj grupoj de nia urbo.
Kiam okazis la morto de Doktoro Zamenhof la
hispana esperantistaro dolore reagis antaŭ tiu gra-
va perdo, kaj en ĉiuj esperantistaj societoj, inter ili
tiuj de Asturio, oni omaĝis la Majstron, kaj reme-
morigis lian eksterordinaran figuron per diversaj
elmontroj de amo kaj plej alta konsidero al lia
filozofia penso kaj homa agado.
Kvankam en Hispanio la domaĝa influo de la
mondmilito ne tiel estis grava kiel an aliaj lokoj,
tamen oni devas konstati ke malaperis multaj hisp-
anaj esperantistaj grupoj, ĉefe en la du unuaj jaroj
de la milito. La reago kontraŭ tiu malfavora situa-
cio konstatiĝis meze la jaro 1916, kiam okazis en
Reus la menciitaj samtempaj kongre-
soj de K.A.E. kaj H.E.K.
Laŭlonge de la jaro 1918 oni perceptis
esperon pri finiĝo de la milito kaj la
renaskiĝo de la spirito kiu estis forte
domaĝita de la malamo komence de la
konflikto. Tiu reago kontraŭ la valoroj
de la interbatalintaj fortoj, tiel percept-
ebla en la batalantaj landoj kiel en la
neŭtralaj kiaj Hispanio, estis vera kri-
zo de konfido en la ĝistiamaj regintaj
klasoj. La rusa revolucio eble estas la
plej klara ekzemplo de tiu krizo, sed
estis ankaŭ la kazo de la ruiniĝo de la
imperiestra reĝimo en Aŭstrio kaj de la
Kajsero en Germanio. Kaj ne nur en la venkitaj
landoj, ankaŭ en Francio, Anglio kaj aliaj lokoj
estis popolamasaj plendoj kontraŭ la milito kaj la
aŭtoritatoj kiuj alkondukis la popolojn al tiom ega
katastrofo, la plej mortiga milito inter ĉiuj okaz-
intaj ĝis tiam.
En Hispanio estis fonditaj novaj Esperanto-grupoj,
kiel tiu nomata “Juneco” en Santander. Estis nova
E-grupoj ankaŭ en Logroño, Burgos, Orense,
Baltanes (Palencio)… Okazis ankaŭ
tio ke multaj aliaj grupoj kiuj ne estis
mortintaj sed vegetis dum la antaŭaj
jaroj, revigliĝis kaj organizis novajn
kursojn de Esperanto. Andaluzia Es-
perantista Federacio okazigis tiujare
sian duan kongreson.
Alia aspekto de la renaskiĝo de la
esperantista aktivado estas tio rilate al
la festoj kaj similaj aktoj, kiuj pres-
kaŭ tute estis ĉesintaj ekde la komenc-
iĝo de la milito.
Sed eble inter tiuj signoj de espero pri
revigliĝo de la movado ne estis facile konscii pri
tio ke la milito detruis la sociajn kondiĉojn, ekzist-
intaj ĝis la jaro 1914, por la ĝenerala akcepto de la
Internacia lingvo Esperanto fare de la popoloj kaj
ties gvidantaj klasoj. Ja, la ĝistiama ekvilibro, en
Eŭropo, inter la ĉefaj lingvoj: angla, franca kaj
germana, rompiĝis favore al la angla. Verdire, ru-
iniĝis ankaŭ la ĝistiama supereco de Eŭropo en la
mondo. Aperis nova superpotenco, la angloparol-
anta Usono, kaj tio komencis ekestigi malfavorajn
kondiĉojn por la disvastiĝo kaj monda akcepto de
Esperanto.