La 5a U.E. Kongreso de Esperanto, okazinta en
Barcelono, en kiuj partoprenis la iniciatinto de Es-
peranto L.L. Zamenhof, troviĝis ĝuste meze de la
favora tajdo por nia movado. Post ĝi okazis pluaj
4 universalaj kongresoj. Dum la 5 jaroj ekde la 5a
U.E. Kongreso ĝis la jaro 1914 la esperantista afe-
ro plu antaŭenmarŝis de loko al loko per flugiloj
de facila vento, laŭ la optimisma esprimo de Za-
menhof en la himno “La Espero”, kiun li mem
komponis.
Tiuj kvin jaroj estis la unuaj de la vivo de Astura
Esperanta Asocio. Ĝia tiama membraro estis,
proksimume, trideko da samideanoj, sed neniu
samideanino laŭ nia scio. En tiu epoko, ĉefe en nia
lando, la virinoj intervenis tre malmulte aŭ pres-
kaŭ neniom en publikaj, sociaj, asociaj… aferoj.
Plejparto el la inoj kiuj aperas en la E-kongresaj
fotoj, tiam (kaj ankaŭ en la nuntempo), estas edz-
inoj de esperantistoj, ne esperantistinoj ili mem.
Tiurilate estas speciale menciinda tio ke en la jaro
1911 estis fondita en
Hispanio Virina Esper-
antista Asocio. Fakte,
la interveno de inoj en
politiko kaj ceteraj pu-
blikaj aferoj, ankaŭ Es-
peranto, komencis tiam
kaj pliiĝis laŭlonge de la
sekvaj jardekoj. La ag-
ado de la Esperanta asocio de nia urbo estis or-
ganizi kursojn de Esperanto kaj uzadi la presor-
ganon de la Katolika Centro, en kiu la E-grupo
estis enkadrigita. Tiu presorgano nomiĝis El Prin-
cipado (La Princlando) kaj AEA. kutime plenigis
du paĝojn de ĉiu numero de la bulteno, parte en
Esperanto.
En Hispanio, pro la ega sukceso de la kongreso en
Barcelono, plu progresis la esperantista movado.
En la jaro 1910 fondiĝis Kataluna Esperanto-
Federacio, kiu organizis sian unuan kongreson
tiujare, kaj en Kadizo estis fondita la bulteno
“Gazeto Andaluzia”: estis E-kursoj en kelkaj pro-
vincaj ĉefurboj de la Andaluzia regiono, same kiel
en multaj aliaj lokoj de la hispana geografio.
La universala kongreso de la jaro 1910 okazis en
Vaŝingtono. Samkiel en la antaŭaj U.E.-kongresoj,
ankaŭ ĉi-foje Zamenhof estis bone akceptita de la
gastiga lando. La usonanoj ricevis la E-Majstron
kun simpatio kaj intereso. Sendis al ĉi tiu kongre-
so oficialajn reprezentatojn ne malpli ol 22 landoj.
Tiujare oni publikigis en Hispanio ses esperant-
lingvajn revuojn (pli ol nuntempe), sed la bulteno
LA SUNO HISPANA, kiun oni publikigis ekde la
jaro 1904, ĉesis publikiĝi en 1910 por reaperi ko-
mence de 1913. Ankaŭ estis eldonitaj kelkaj E-
libroj, kiuj, se iuj el ili temis pri Esperanto mem
(vortaroj, gramatikoj…) tamen estis ankaŭ aliaj
kiuj uzis Esperanton por pritemi aliajn aferojn.
Alia hispana novaĵo de nia E-movado tiujare estis
la fondiĝo de Esperantista Militista Asocio kies
honoran prezidantecon akceptis la Reĝo Alfonso
la 13a. Li deklaris ke li iome lernis la internacian
lingvon kaj kapablis legi kaj traduki el ĝi. En la
jaro 1911 estis en nia lando oficiala permeso por
instrui Esperanton en la lernejoj. Ankaŭ tiurilate la
E-afero estis tiam pli favora ol nuntempe; eviden-
tas ke ĉiuj informoj pri la situacio de Esperanto en
tiu periodo temis pri kreskado kaj progresado de la
movado kaj ties influo sur la socio. Kiel ni vidos
laŭlonge de ĉi tiu historio, post la jaro 1914 ne-
niam plu estis tiel favo-
raj kondiĉoj por la dis-
vastiĝo de la internacia
lingvo.
En 1911 la universala
kongreso estis en Ant-
verpeno (Belgujo) kun
simila sukceso kaj socia
resono kiel la antaŭaj.
En nia lando plu progresadis la E-movado, kreskis
la nombro da esperantistoj. La Zaragoza E-asocio
“Frateco”, kiu estis fondita antaŭ kelkaj jaroj,
nombris tiam 136 membrojn. En la urbo Taragono
okazis la Dua Kataluna Kongreso de Esperanto.
Kadre de la katalunaj E-kongresoj okazadis la t.n.
“Floraj Ludoj”, t.e. konkursoj pri poezia verkado,
kompreneble en Esperanto.
Alia signo de la vigleco de la esperantista movado
en Hispanio estis la fondiĝo de pliaj E-grupoj: es-
tas scio pri almenaŭ 12 novaj esperantistaj rondoj
en diversaj lokoj en la lando en tiu ĵaro 1911, sed
ĉefe interesas al ni tio ke unu el tiuj grupoj estis
kreita en nia propra urbo, Ĥiĥono (Gijón). En la
Laborista Ateneo de tiu ĉi urbo oni fondis esper-
antistan grupon, impulsata de entuziasmaj kaj tre
kapablaj samideanoj: Alfredo Villa, Juan Fernán-
dez, Francisco Fraga kaj Eduardo de Castro. Tiu
grupo rapide akiris singularan gravecon en la ur-
bo. Do, de tiam ekzistis du esperantistaj rondoj en
Asturio kaj ambaŭ havis sian sidejon en nia urbo.
Kongresanaro en Vaŝingtono (1910)
p
p
p
e
e
e
r
r
r
f
f
f
l
l
l
u
u
u
g
g
g
i
i
i
l
l
l
o
o
o
j
j
j
d
d
d
e
e
e
f
f
f
a
a
a
c
c
c
i
i
i
l
l
l
a
a
a
v
v
v
e
e
e
n
n
n
t
t
t
o
o
o