etoso estis preskaŭ konstanta elemento de la unua
etapo de la Esperanta movado, t.e. ĝis la jaro
1914, kiam komenciĝis la Unua Mondmilito.
La tiama reĝo de Hispanio, Alfonso la 13a, avo de
la nuna monarĥo de nia lando, akceptis prezidi la
patronecon de la kongreso. La registaroj de Belg-
ujo, Meksikio, Norvegujo kaj Usono sendis repre-
zentantojn al tiu esperantista evento de Barcelono.
La urbestro de tiu urbo donacis gravan mon-
sumon, kaj la Rektoro de la Universitato permesis
uzi la palacojn de tiu institucio por la kongresaj
sesioj. Post la alveno de Zamenhof al Barcelono,
la 4an de septembro, li vizitis la aŭtoritatulojn de
la urbo akompanata de la Loka Kongresa Komita-
to kaj iuj akademianoj. La sekvantaro okupis kvar
veturilojn kiujn gvidis rajdantaj urbogardistoj, kaj
dum la irado tra la stratoj ili estis simpatie salut-
ataj de multenombraj gecivitanoj. La gekongres-
anoj, kaj landaj kaj eksterlandaj, spertis grandan
ĝojon kaj iluzion.
La kongreso daŭris dum la tagoj 5a al 11a de sep-
tembro en festa etoso. Esperantaj flagoj ornamis
multajn balkonojn en la urbo. En la esperantista
meso de la dimanĉon, 5an de septembro, la predi-
kanta pastro Richardson benis la esperantistaron
nome de la Papo. Dum la kongresaj tagoj abundis
la signoj de socia akcepto de la esperantismo. Ni
citas jenan paragrafon de la Analoj:
Se dimanĉo aperis multaj balkonoj ornamitaj de tapetoj kaj
Esperantaj flagoj, lundo, la tuta Barcelono estis plene es-
perantigita. Tia estis la impreso de partopreninto en tiu kon-
greso, kaj iu aldonis: kafejoj, tramveturiloj, balkonoj, vend-
ejoj, ĉie oni vidis Esperantaĵojn, ĉie oni kantetis nian him-
non, la utopio pri Esperantujo fariĝis realo en tiuj kongres-
tagoj, ĉar Esperanto vere sinjoris la urbon, malofte oni povis
konstati tiom da fervoro kaj entuziasmo surstrate…
Zamenhof prezidis la kongresajn sesiojn kaj siaj
tiamaj diskursoj esprimis optimismon kaj fidon pri
la estonteco. Fine de la kongreso, Ricardo Codor-
niu, la patro de la hispana esperantismo, komuni-
kis ke la Reĝo de Hispanio nomis Doktoron Za-
menhof Komandoro de la ordeno de Izabela la Ka-
tolika. Eble la Majstro Zamenhof travivis tiam la
plej feliĉajn tagojn de sia vivo. Li povis pensi ke
alvenis la tago de lia triumfo, la venko de la uto-
pio. Tiu protokola ordeno, kiun li ricevis, povis
ŝajni signo de historia revanĉo aŭ kompenso:
Izabela la Katolika estis reĝino kiu, antaŭ kelkaj
jarcentoj, elpelis la judojn el Hispanio, kaj jen
tiam, judo triumfe akceptata en la lando ricevas la
honoron de Komandoro de ŝia ordeno.
Post la barcelonaj kongrestagoj estis kelktaga
postkongresa ekskurso al Valencio. Tie la popola
simpatio al Esperanto kaj ties kreinto estis eĉ pli
varma ol en Barcelono. Recitante la Analoj-n:
Je la emocia momento de la eniro de la trajno en la staci-
domon tondra entuziasma aplaŭdado sonis, dum la urba
muzikbando ludis “la Espero”-n kiun ĥore kantis la alven-
intoj kun la atendintoj… Dum la marŝado de la veturiloj tra
la Valenciaj stratoj, la publiko varme aplaŭdadis, multaj per-
sonoj sin elŝovis el la balkonoj por vidi la eminentan invit-
iton, kaj, kiam la veturilo de Zamenhof trafis la hotelon Pa-
lace kie devis loĝi la aspekto de strato Paz kaj la publik-
aklamoj estis vere imponaj. Nia Majstro eniris en la hotelon
sed la aplaŭdoj tute ne ĉesis, kio devigis lin sin montri al la
publiko en la balkono por danki tiel grandajn pruvojn de
simpatio kaj akcepti ankoraŭ novajn aklamojn.
Vere, Zamenhof povis pensi ke alvenis la Tempo
de la Mesio, kiam malaperos ĉiu homa kontraŭ-
diro kaj regos feliĉo. Sed konvenas klarigi ke en
tiu esperantista optimismo estis multe da subjekt-
ivismo. La realo estis multe pli akra ol montris tiuj
brilaj tagoj. Hispanio estis tre malriĉa, preskaŭ du-
onfeŭda lando kiu, krome, tiam havis koloniis-
man militon en Maroko. Ĝuste du monatojn antaŭ
la kongreso en Barcelono, en tiu sama urbo estis
perforta revolucio kontraŭ la milito, la Reĝo kaj la
burĝaro, la t.n. “Tragika Semajno”, kiu endanĝer-
igis la okazadon de la kongreso.
Fotoj de la universala kon-
greso de Esperanto en Bar-
celono, en 1909, kun la ĉe-
esto de Zamenhof.