lekton aprobitan de Zamenhof kaj gramatikon kaj
E-vortaron verkitajn de Vicente Inglada. En la sa-
ma jaro oni publikigis en Hispanio pliajn aliajn es-
perantaĵojn: vortaroj, gramatikoj, lernolibroj…
Oni devas rimarkigi ke la fontoj kiuj provizas al ni
informon pri la agado de la pioniroj de Esperanto
en Hispanio tute ne mencias, eĉ ne unufoje, Astu-
rion. El la dokumentaro je kiu ni disponas ne eblas
determini ĉu la scio pri la ekzistado de la Inter-
nacia Lingvo estis tiam jam alveninta al nia urbo
kaj nia regiono. Verŝajne la diskoniĝo pri la esper-
antista afero en Asturio estis rezulto de la propa-
ganda efiko de la universalaj kongresoj. Dum tiuj
jaroj la iniciatinto de Esperanto, entuziasme help-
ita de liaj unuaj disĉiploj, plenumis gravan kaj in-
tensan laboron de propagando kaj publika inter-
rilatado celante diskonigi la ekzistadon kaj util-
econ de la internacia lingvo Esperanto. Kiel supre
menciite, en la jaro 1905 okazis
en Bulonjo-sur-Maro (Francio)
la unua el la universalaj kongre-
soj de Esperanto. Unuafoje, ho-
moj el pluraj landoj –inter ili
kelkaj hispanoj- kaj diversaj
lingvoj publike interparolis kaj
debatis per komuna kaj neŭtrala
lingvo. En la solena Malfermo
de la kongreso la majstro diris:
post multaj miljaroj de recipro-
ka surdamuteco kaj batalado,
nun en Bulonjo fakte komenc-
iĝas en pli granda mezuro, la
reciproka kompreniĝado de la
diverspopolaj membroj de la
homaro, kaj unu fojon komen-
ciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed
irados antaŭen ĉiam pli kaj pli
potence ĝis la lastaj ombroj de
la eterna mallumo malaperos por
ĉiam. Gravegaj estas la nunaj
tagoj en Bulonjo-sur-Maro kaj ili estu benataj.
La hispanoj partoprenintaj la kongreson profitis
post ĝi ĉiun okazon por publikigi la novaĵon per la
ĵurnaloj de iliaj loĝlokoj kaj prelegi pri la afero.
Tiujare fondiĝis en Hispanujo pliaj Esperanto-gru-
poj: La Coruña, Solsona, El Royo (Soria), Engue-
ra (Valencio), Barco de Valdeorras (Orense), Bar-
celono (pluraj grupoj)… La sekvan jaron, en Bil-
bao oni akceptis Esperanton post tio ke la scienc-
isto Torres Quevedo faris fervoran deklaracion fa-
vore al tiu internacia lingvo. Tiam fondiĝis Espe-
ranto-grupoj ankaŭ en Burgos, Kartaĥeno, Caste-
llón, La Guardia (Jaén), Portugalete, Benicarló,
Sabadell, Donostio, Kompostelo, Sestao, Simat de
Valldigna, Tarancón, Tortosa…
Tiujare la dua universala E-kongreso okazis en
Ĝenevo (Svisio), ankaŭ kun la ĉeesto de Zamen-
hof kaj ankaŭ kun la ĉeesto de grupo da entuzias-
maj hispanaj geesperantistoj. Iu el ĉi lastaj raportis
pri la vojaĝo dirante ke en la stacidomo de Avin-
jono, hispanoj, angloj, francoj… plenigis jam plu-
rajn vagonojn, tra kies fenestroj vidiĝis multe-
nombraj verdaj flagoj, kaj eliris torento da gajaj
kantoj. En sia kongresa parolado, Zamenhof ak-
centis la ligon de la lingvo Esperanto kun la in-
terna ideo de batalado por libereco, por la homaj
rajtoj, por la paco, interkompreno kaj amo inter la
homoj, inter la popoloj, inter la diversaj etnioj kaj
religioj…
Ĉi tiu kongreso, same kiel tiu de la antaŭa jaro, es-
tis potenca reklamo por interesi la hispanan pu-
blikon pri la praktika utileco de Esperanto. Oni
publikigis multajn ĵurnalajn artikolojn pri la temo.
Pliaj E-grupoj kaj societoj estis
fonditaj en la lando: Alikanto,
Albaceto, Tortoso, Medina-del-
Campo, Carcagente (Valencio),
San-Fernando (Cadiz), Santur-
ce, Palma, Lleida, Salamanko,
Bermeo, Eibar, Ĝibraltaro…
La tria universala kongreso oka-
zis en la jaro 1907 en Cambrid-
ge (Britio) kun simila sukcesa
rezulto en kio rilatas al la pro-
pagando antaŭ la publiko. Za-
menhof estis akceptita en la ur-
bon kun grandaj honoroj fare de
la aŭtoritatoj. Tio fariĝis ĝene-
rala komponaĵo de ĉiu universa-
la kongreso en kiu li partopre-
nis. La entuziasmo kaj la optim-
ismo regis tiam en la esperant-
istaj vicoj ĉar ŝajnis ke la publi-
ko bone akceptadis la esperantis-
mon, tiel la lingvon mem kiel la
ideon kiu animis ĝin.
En la lando plu daŭris la fondiĝo de esperantistaj
grupoj kaj asocioj kaj ankaŭ oni publikigis kelkajn
librojn kaj revuojn en Esperanto. En la jaro 1908
la universala kongreso estis en Dresden (Germa-
nio). Ĉeestis la solenan Malfermon du mil perso-
noj, kaj la forumo disvolviĝis kun simila pompo
kaj socia resono kiel la antaŭaj. Oni prenis tie gra-
van decidon por la hispana esperantistaro: oni
aprobis ke la kongreso de la sekva jaro okazu en
Barcelono.
Estis en tiu etoso de optimismo kaj entuziasmo
kiam estis fondita la unua esperantista rondo en
Asturio, la E-grupo de nia urbo: Astura Esper-
anta Asocio.
Zamenhof kaj lia edzino en la
universala kongreso de 1905