11
Kutime, nia revuo pritemas ĉefe ĝeneralajn temojn prefere al tiuj aferoj rilate al la Esperantista Movado.
Tiurilate, oni povas diri ke HELECO pli estas PER-Esperanta ol PRI-Esperanta revuo. Konkrete, ĝiaj las-
taj numeroj havis iun ĉefan temon pri la historio de iu grava evento kies centjaro kelkdeka dat-reveno
oni festas en la jaro de la publikigo de la revuo.
Sed ĉi-numere oni permesu al ni fari escepton kaj ĉeftemi pri ni mem, pri Astura Esperanta Asocio.
Okazas ke ĉi-jare estas la Centjaro de la fondiĝo de tiu esperantista organizaĵo, pli ĝuste, de la ko-
menciĝo de la esperantismo en Gijón kaj en Asturio. Tiaj eventoj okazas nur unufoje en ĉiu jarcento; al
ni okazas nun unuafoje kaj verŝajne ne estos dua centajaro por nia esperantista Asocio. Do, la ĉefa temo
de ĉi tiu 84a numero de HELECO estas dediĉata al la pritemado de la esperantista historio de nia urbo
kaj nia regiono.
La situacio de nia astura esperantista asocio tra ties 100-jara ekzistado estis nestabila, nefirma... Sed, ĉu
ne estis tia la situacio de la esperantista movado ĝenerale, je landa kaj tutmonda skalo? Tial eble multaj
E-grupoj sin vidos respegulitaj en la historio kiun ni rakontas tra la sekvaj paĝoj.
La ellaborado de tiu historio ne estis facila pro la problemoj kompili materialojn de tiom longa periodo
kaj el tre diversaj fontoj. Pri iuj periodoj estas sufiĉe da kono sed pri aliaj tre malabundas la informoj. Tre
utila estis por nia laboro la verko de Antonio Marco Botella Analoj de la esperanta movado en Hispan-
ujo. Ĝi provizas multe da informo pri la esperantista vivo de la tuta lando, kaj el inter tiu materialo ni po-
vis eltiri sciigojn pri AEA nun ne troveblaj en aliaj fontoj. Grava alportaĵo estis ankaŭ la memoraĵoj de
samideanoj de nia E-grupo kiuj travivis diversajn epokojn de la centjara ekzistado de la astura esperant-
ismo. Tiurilate estas menciinde ke vivas ankoraŭ samideano, membro de AEA, kiu konis la unuan etapon
de la Asocio. Li naskiĝis la saman jaron kiel la Asocio (1909) kaj membras ĉe ĝi ekde sia junaĝo. Ni dis-
ponas ankaŭ je konsiderinda foto-kolekto de la E-grupo kaj iuj el ties membroj; per tiuj bildoj ni ilustras
la raportadon de la diversaj epokoj de la AEA-historio. Fine, la neanstataŭigebla interreto provizis al ni
materialon kiu, se ne rekte koncernas al nia E-rondo, tamen pritemas aferojn de la E-movado, je landa
kaj monda nivelo, kiuj enkadrigas la esperantismon de Asturio kaj donas sencon al tio, okazanta ĉi tie.
La historio de la nacioj prirakontas grandajn eventojn, batalojn, venkojn, invadojn, konkerojnKompa-
re al tio, la historio de la E-movado kaj ties organizaĵoj povas rezulti teda, enuigaĝi estas konstituita el
kursoj, kongresoj, prelegoj, kunsidoj, intervjuoj, publikigaĵoj… neniu heroaĵo, laŭŝajne. Sed malantaŭ
sub tiu ekstera aspekto de la afero estas vera heroismo de sindonemaj personoj kiuj sin dediĉas volonte al
ideo kiun ili, ni, konsideras sanktan aferon konekse kun la grandaj interesoj de la homaro. En la sekvaj
paĝoj ni volas prezenti, krom la eksteran aspekton, ankaŭ tiun animon aŭ internan ideon de nia celo.