10
Ingrediencoj: Ladskatolo da densigita lakto (400 gramoj prosimume), 200 gramoj
da rostitaj biskvitoj, 100 gramoj da rostitaj migdaloj, 5 gramoj da
sukero por pulvora disŝutado, paperaj kapsuletoj.
Ellaborado: Oni devas mueli la rostitajn migdalojn kaj pere de rulpremilo oni de-
vas pulvorigi la biskvitojn. Sekve oni miksu ĉion kun la densigita
lakto. El la maso oni faru buletojn kaj oni lasu ilin sekiĝi ĝis la sek-
va tago. Tiam oni disŝutu sur ili la pulvorigitan sukeron kaj oni metu
ilin en la paperaj kapsuletoj.
Ingrediencoj: 6 ovoj, 6 tranĉaĵoj da kolbaso, ladskatolo da pizo, 200 gr. da kapsi-
koj, petroselo, 200 gr. da tomatoj, du ajl-pecetoj, 50 gr. da ŝinko,
200 gr. da asparagoj.
Ellaborado: Unue oni fritu la ajletojn, dispecigitajn, en pato kun iomete da oleo.
Kiam ĝi flaviĝos oni aldonu al ili la ŝinkon, la kolbas-tranĉetojn kaj
iomete da pipro. Sur la miksaĵo oni aldonu la tomatojn, salon kaj iom-
ete da sukero. Fine ankaŭ la kapsikojn kaj oni fritu ĝis kiam ĉio far-
iĝu malmola. Tiam oni demetu la kolbaspecojn. Oni verŝu la saŭcon
en fajr-rezistajn kaserolojn (6 entute), oni surmetu sur la saŭcon la
ovon, la kolbason kaj la asparagon. Sekve oni metu en fornon la kase-
rolojn kie ili devas resti ĝis kiam la ovo-blanko estu koagulita, la ovo-
flavo devas resti malmola. Fine, por la manĝado, la rezultanta ovaĵo
devas esti prezentata en la sama kaserolo.