- Márta Kovács, Salamonné Pálma Csiszár, dr. László Szabó.
- internacia lanĉo de la novaj KER-ekzamenoj, akiro de ŝtata agnosko ankaŭ por la unu-
lingva versio en Hungario, ekde 2009.
Kotizoj: la samaj, kiuj por la du-lingva versio en Hungario (pageblaj, pagitaj jam de dekmiloj da
hungaroj), similaj, eĉ iom malpli kostaj ol aliaj prestiĝaj internaciaj ekzamenoj en aliaj fremdaj
lingvoj, internacie subvenciataj laŭ la MA kotizoj de UEA (por ioma komparo: Cambridge First
Certificate /B2 nivelo/ kostas 150 eŭrojn).
IEK: nek elektas siajn ekzamenantojn (IRE) laŭ la akreditigaj postuloj, nek havas trejnsistemon,
pluklerigadon por ili.
Rekompencoj: nek la ellaborintoj de la tute novaj KER-ekzamenoj, nek la fakaj gvidantoj, nek la
organizantoj de testsesioj, provtestistoj, korektantoj de centoj de provtestoj, administradon,
statistikojn, korektadon farintaj, farantaj gekolegoj, plibonigantoj de la sisemo, ktp, ktp, ĝis nun
ricevis iun ajn financan rekompencon por la pli ol dujara laboro, do ĈIO LAŬ VOLONTULA
BAZO, DONACO POR LA ESPERANTO-MOVADO!!!!
Malgranda teamo investis sian tempon, energion kaj centojn da laborhoroj....
La nova KER-ekzamensistemo estas je dispono por ĉiuj. Sur la hejmpaĝo de ITK (http://itk.hu )
aperis elektebla verda steleto, kiu gvidas al la internaj paĝoj, kie eblas legi la postularon, detalojn
pri ĉiuj tri niveloj: http://itk.hu/index.php?id=322&fomenu=322&lang=ept
Ekzamendatoj, informoj pri kotizoj, aliĝilo al la novaj UEA-ekzamenoj:
http://edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422//
Ni esperas, ke multaj eluzas la bonan ŝancon jam ĉi-jare akiri atestilon en la niveloj B1, B2 aŭ
C1.
Sukcesojn !
Kun multaj salutoj, Zsófia Kóródy
Interkultura Centro Herzberg http://esperanto-urbo.de
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu
Propono de UEA pri Esperanto al kvar mondaj gvidantoj
La 16an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio,
Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda
politiko. En Jekaterinburgo, kie la ĉefa temo estis la nuna ekonomia krizo de la mondo,
renkontiĝis la ŝtatestroj Dmitrij Medvedev el Rusio, Luiz Inacio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu
Jintao el Ĉinio, kaj la barata ĉefministro Manmohan Singh.
Post la kunveno la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, skribis al la kvar gvidantoj,
karakterizante la eventon kiel historian. "Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn
grave, ne nur pro la nekredeblaj riskoj kaj ŝuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaŭ pro la fakto, ke la
valuto de nur unu lando rolas kiel internacia valuto", li komentis la temon de la kunveno. Per tio
li samtempe enkondukis proponon:
"Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj lingvoj funkcias sam-
maniere. La internacia uzo de la angla plifortigas nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe
starigas riskojn kaj kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj, kondukis nin al
pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne."
"Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel ni tra la tuta mondo, devas
ĉesigi la valutajn kaj lingvajn privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie.
Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas
Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon."
La letero de prof. Dasgupta estis sendita al ĉiu ricevanto en ties propra lingvo.
laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 332, 2009-06-26